2013-06-24

International Language Review (1955-1968)

Jen la koncernaj retligoj:

International Language Review (issues listing + selected contents)

50 numeroj de International Language Review estis eldonataj sub tiu titolo inter 1955 & 1968. Poste la redakcio, titolo, kaj karaktero de la revuo ŝanĝiĝis:
International Language Reporter, Vol. XV, 1st Quarter 1969, No. 51. Continues International Language Review, incorporating Biophilist. Editor: John Ragsdale. Denver. Quarterly. Vols.15-16 (no. 51-58); 1st quarter 1969 - 4th quarter 1970.
Eco-Logos, vol. XVII, 1st quarter 1971, no. 59. Continues International Language Reporter. Quarterly. Vols. 17-25 (no. 59-94); 1971-1979.
Mankas en mia kolekto n-roj 1, 3, 20, 22. Eventuale mi enretigos pluajn enhavaĵojn kiuj interesas min.

Estis/as multaj frenezuloj en la internacilingvaj movadoj. Ne ĉiuokaze temas pri iom da troa idealismo kaj utopiismo kaj manko de realismo, sed efektiva stulteco, ofte ligata al religia mesiismo. Floyd Hardin, redaktoro de la iama grava interlingvistika revuo International Language Review [Internacilingva Revuo], ŝajnas tia homo:

Signs and Symbols Could Have Saved the World” [Signoj kaj simboloj povus esti savintaj la mondon]

Pluraj tiaj homoj aperis en tiu revuo, eĉ leteroj al usona prezidento Kennedy ligante universalan lingvon al disvastigo de kristana usona civilizacio. Do, frenezuloj.

Rimarku, ke mi aldonis kelkajn eksterajn retligojn al mia enhavopaĝo. Plejparte ili estas artikoloj el la revuo sub iu el ties tri titoloj; kelkaj ligoj devenas de retejo de Don Harlow.  La plej laste trovita ligas al artikolo en usona ĵurnalo en 1963:

Quest for World Language Called Brawling Competition (The Blade [Toledo, Ohio], Wednesday, August 14, 1963, p. 9) [Serĉo de mondlingvo nomita batalaĉa konkurso]

Krom la revuon mem oni disdonis la jenan folion:

Circular: Letter to Floyd Hardin, October 3, 1958 from Mario Pei

Oni rimarku, ke malgraŭ la rolo de Mario Pei en strebado al mondlingvo, kaj kvankam li estis filologo kaj profesoro, pri lingvoscienco li estis tute kaduka kaj absurde kontraŭscienca, vidpunkto dividita kun Floyd Hardin, redaktoro de la revuo.

Jarojn poste Pei verkis libron pri sia politika konservatismo, kiu montras lian socipolitikan nekompetentecon, eble antaŭan krom samtempan. Kutime en Usono reakciuloj paranoje oponas "unumondismo"n. Sed persone kaj lingve Pei travivis antaŭan epokon da ekstrema konflikto kaj amasekstermado, kaj la postmondmilita mondo alportis la danĝeron de atommilito; eble tial lin okupis strebado al internacia kunlaboro kaj universala lingvo.

No comments: