2013-06-29

Vladimir Nabokov, artefaritaj lingvoj, ars combinatoria, sciencfikcio, Ludmila Silnova, Survoje

Mi sentas pri Ekzisto la komprenon,
Eble de Ekzisto nu parteton,
Nur per mia arto, mia vojo
de kombinatoriko mia ĝojo;
Kaj se privata kosmo prave skandas
Do mi pri galaksi-versaro pravas:
Ĝi die laŭ supozo jambe ravas.

    — el Pala Fajro de Vladimir Nabokov, tradukis R. Dumain

Jen nova mia bibliografio:

Vladimir Nabokov: Science Fiction, Artificial Languages, Ars Combinatoria, Narrative Structure, Martin Gardner, Play: An Arbitrary Bibliography

Jen supre estas parto de poemo kiu estas parto de metafikcia romano Pala Fajro en la angla de la rusa elmigrinto Vladimir Nabokov. La koncerna fragmento kaptas mian atenton pro mia intereso pri la historia fenomeno de la kombinarto, ars combinatoria. Tio rilatas ankaŭ al aprioraj filozofiaj lingvoj.

Nabokov kreis en Pala Fajro artefaritan lingvon Zemblan, do en mia bibliografio aperas interalie analizojn pri tiu fikcia lingvo. La romano mem havas kompleksan strukturon de rakonto en rakonto, en kiu ambaŭ eroj prikomentas kaj kunkreas la signifon unu de la alia.

Lingva ludado, interpreta ludado, ankaŭ ŝakludado rolas en la vivo kaj verkaro de Nabokov. Lia romano Ada havas sciencfikcian dimension. Li ankaŭ en tiu romano aludas al Martin Gardner, kiu citis el Nabokov en sia popularscienca verko The Ambidextrous Universe [La ambaŭmana (simetria) universo]. Min mem inspiris Gardner precipe pro siaj verkoj pri "matematikaj ludoj" en revuo Scientific American kaj en libroj, ekde mia 14a jaro. Gardner agnoskis min inter multaj en tiu revuo pro solvo de iu kartluda problemo.

Do kie trovi Nabokov en Esperanto? Jen ĉio, kion mi ĝis nun trovis:

Vladimir Nabokov - Vikipedio

"Muziko," tradukis Grigori Arosev, en Rusaj amnoveloj (Jekaterinburg: Sezonoj, 2000), p. 19-22. (Rusa Literaturo; 7)

El Kosmo Vidas Mi Nenion de Ludmila Silnova, en Survoje, n-ro 5?, p. 27-29.

Se vi scias pri pluaj aferoj, bonvolu informi min.

La eseon de Silnova mi tute ne komprenas, sed enestas diskuto pri Nabokov analoge al la kultura problemo diskutata.

La eseo devenas de la revuo Survoje el Sovetunio. Mi havas tri numerojn, sed mankas datindikoj sur tiuj malfacile legeblaj numeroj.

Mi scias malmulton pri Silnova, sed mi trovis kelkajn poemojn interrete, kiujn mi kopiis:

“Hirundo” & Tankaoj: originalaj poemoj de Ludmila Silnova

En la revuo Survoje oni okupis sin pri teoriaj problemoj de kreado, literaturo, kaj literaturkritiko, do malgraŭ la kruda fizika formato, la nun morta revuo instigas intereson. Jen alia afero, kiun mi enretigis:

Pri Kelkaj Malnoviĝintaj Nocioj” de Alain Robbe-Grillet

 Robbe-Grillet estis pioniro de la fama "nova romano".  La tradukinto el la franca ne estas menciita.

Do, mi bonvenigas pluajn informojn pri Nabokov, Silnova, kaj Survoje.

1 comment:

Anonymous said...

La Kromkancerkliniko 7, suplemento al LKK 52, 1989, havas ian eltiraĵon de "Pala fajro" tradukitan aŭ adaptitan de Meva Maron, laŭ bibliografiaj indikoj.

Edmundo