Miĥail Lomonosov (1711-1765) estis rusa sciencisto kaj poeto, multtalentulo kaj ŝlosila eminentulo. La artikolo en Vikipedio donas malmultajn informojn. Mi ne trovis tradukon el lia verkaro en Esperanto: ĉu ekzistas?
Mi trovis pli ampleksan biografion ĉe retejo de Matvei & Vladimir Farber, kiu provizas multlingvan dokumentadon de propra artefarita lingvo Farlingo:
M. V. Lomonosov
La patro de la ruso scienco , Miĥail Vasiljeviĉ Lomonosov,
naskiĝis 8.12.1711 en norda vilaĝo Miŝaninskaja de Arĥangelska
gubernio.
Filo de kamparano, li multe revis pri lernado, kaj kiam li estis
19 jara, li piediris Moskvon por realigi sian revon. Lomonosov lernis
en Slava-Greka-Latina Akademio en Moskvo, en Kieva Eklezia
Akademio kaj en Universitato ĉe Peterburga Akademio de sciencoj.
En 1736-41 M. V. Lomonosov studis naturajn kaj teknikajn
sciencojn eksterlande.
En 1742 li estis adjunkto de fizika klaso kaj en 1745 - Profesoro
de kemio - akademiano ĉe Peterburga Akademio de sciencoj. Ĝis
la morto Lomonosov staris en la centro de scienca agado
en la Akademio.
En 1748 Lomonosov fondis ĉe la Akademio kemian laboratorion,
kie studentoj faris ne nur sciencajn esplorojn, sed ankaŭ praktikajn
laborojn. En tiu laboratorio li prelegis sian kurson "Enkonduko en
veran fizikan kemion"(1752-1753). Lomonosov konstruis multajn
laboratoriajn optikajn aparatojn kaj instrumentojn, kaj komencis
krei rusan sciencan-teknikan terminaron. En 1756 Lomonosov faris
famajn eksperimentojn kun metaloj bruligataj en fermita ujo, kiuj
donis la unuan nepridiskuteblan pruvon pri konservo de substanco
dum kemiaj reakcioj kaj pri rolo de aero dum la procedo de bruligado.
Spite al la akceptitaj tiamaj teorioj Lomonosov insistis , ke
fenomenoj, observataj dum varmigo, estas rezulto de mekanika
movado de materiaj parteroj. Lomonosov distingis konceptojn pri
korpusklo (molekulo) kaj elemento (atomo), kio estis akceptita nur
en 19-a jarcento.
Lomonosov klarigis tiajn fenomenojn kiel fulmo, arkta lumo, kaj
disvolvis originalan teorion pri elektraj fenomenoj, kiu neis ekziston
de speciala elektra materio. Fenomenojn de la naturo li ĉiam
rigardis de la materialisma vidpunkto.
En 1761 li konstatis, ke la planedo Venuso estas ĉirkaŭita per
atmosfero.
En sia fama verko "Pri tavoloj de la Tero" (1763) Lomonosov
montris, ke teraj tavoloj estas rezulto de komplikaj procedoj, kiuj
okazas en la naturo. Li priskribis kaj korekte klarigis la formadon
de multaj tre gravaj utilaj mineraloj, inter ili karbo, torfo kaj
bruligeblaj skistoj.
Lomonosov konstante kunligis teorion kun praktiko kaj insistis
pri disvolvo de rusa industrio, minmetalurgio kaj agrikulturo. Li
batalis por sendependo de Rusio kaj la solvon de la problemo li
vidis en la kreo de ĉiubranĉaj produktaj fortoj. Plimultigon
de laborkapablaj homoj li opiniis necesa kondiĉo por progresanta
disvolvo de la lando.
Lomonosov montris grandan intereson pri la problemoj de ĉirkaŭpolusaj terenoj kaj Nordmara vojo, kies politikan kaj
ekonomian signifon li opiniis tre grava. Lomonosov kreis la unuan
klasifikon de glacioj kaj esprimis hipotezon pri ekzisto de granda
glacia drivo en Arktiko.
Multon faris Lomonosov por progreso de rusa arto. Li restarigis
en Rusio mozaikan arton. Kun siaj lernantoj li kreis rimarkindajn
mozaikajn portretojn - Petro I (1754), kaj aliajn, patriotisman
bildon "Poltava batalo"(1762-64), rimarkinndan pro forto de koloroj.
Li skribis verkon "Ideoj pri pentrartaj bildoj el rusia historio"(1764).
De 1763 Lomonosov estis honora ano en Peterburga Akademio de
Artoj.
Laŭ iniciato de Lomonosov kaj dank' al lia energio en 1755 estis
fondita Moskva univeresitato (nuntempa universitato je nomo
de Lomonosov). Laŭ lia insisto en la universitato estis permesite
lerni ne nur al nobeloj, sed ankaŭ al reprezantantoj de aliaj socitavoloj.
Lomonosov estis reformanto de literatura rusa lingvo. Liaj
verkoj: "Mallonga gvidilo al ritoriko" (1743-1748), "Ruslanda
gramatiko" (1755-1757) kaj aliaj faris komencon al scienca studado de
rusa lingvo. Lomonosov kreis teorion pri "tri stiloj" en rusa lingvo
(alta, meza kaj malalta), kiu sukcesigis alproksimiĝon de literatura
lingvo al vivanta popola parolo. Li kreis teorian bazon por la reformo
de rusa versokreado kaj fondis silabotonikan sistemon, kiu fariĝis
fundamento por rusa poezio ĝis la 20-a jarcento. Kiel poeto Lomonosov
estis la plej granda reprezentanto de rusa klasicismo. Liaj odoj
kaj versoj propagandas reformigan agadon de Petro I, gloras sciencon,
disvolvon de produktaj fortoj de la lando kaj ĝian nacian kulturon.
Per siaj laboroj Lomonosov pliriĉigis preskaŭ ĉiujn fakojn
de la scienco. Lomonosov estis fama ne nur en Rusio, sed ankaŭ
eksterlande. En 1761 li estis elektita ano de Sveda Akademio de
sciencoj kaj en 1764 honora ano de Bulonja Akademio.
Kelkaj geniaj konsideroj de Lomonosov eniris en la vivon nur
post Granda Oktobra socialisma revolucio.
Rusa popolo honoras memoron pri rusa granda sciencisto -
la Patro de la Rusa Scienco.