2013-08-04

Marjorie Boulton: Edeno . . . humanisme

Mi komencis legi verkojn de Marjorie Boulton baldaŭ post lernado de Esperanto. (Rigardu Boulton ankaŭ ĉe retejo Originala Literaturo Esperanta.) Post pli ol 40 jaroj mi nebule memoras du-tri novelojn el ŝia novelaro Okuloj (1967). Jen unu:

Tiel, kiel ĝi ne okazis

Laŭ ĉi tiu versio, Dio feliĉas pro la malobeo, sendependeco, kaj braveco de la unua homparo en Edeno. Adamo kaj Eva ĝojas pri sia nudeco, ili senkae asertas respondecon pri propraj agoj, Adamo konfesas, ke Eva helpis lin decidi malobei la dian malpermeson, kaj ke Eva cerbumis, ke Dio fakte deziris tiun malobeon. La hipotezo de Eva pruviĝis ĝusta. Dio kapablas imagi la plej hororajn konceptojn, kiajn honton, timon, malamon . . . kaj kontentas, ke la homoj ne konas ilin. La intrigo finiĝas feliĉe.

Dankon, Marjorie!


1 comment:

Robert Poort said...

Aŭ: Edeno ... mormonisme !
Mi ankoraŭ ne legis la libron, sed preskaŭ ĉio kiun vi skribis fakte estas mormona doktrino. Mi estas liberala mormono kaj mi loĝas en Nevado, Usono, inter la ŝtatoj Kalifornio kaj Utah-o. La mormonoj nomigis Utah-on: "Ciono" kaj la aŭtoro John Steinbeck verkis "East of Eden", novelo pri Kalifornio. Sur mia breto mi havas libron pri la historio de Nevado, kun la titolo: "Nevada: East of Eden, West of Zion"!

Dankon, mi ŝatus legi la libron!

Robert Poort