2012-07-21

Ĉu Libera Merkato Por Kredoj?

Jen mia eseo verkita por 5-minuta prezento al la kunsido de Ateista Tutmonda Esperanto-Asocio (ATEO) okazonta ĉe la Universala Kongreso en Vjetnamio. Mi mem ne ĉeestos.

ĈU LIBERA MERKATO POR KREDOJ? 

Ralph Dumain
20 julio 2012

Saluton, Esperantistoj! Vekiĝas en mi stranga sento pri kunveno en Vjetnamio: la vorto mem incitas dolorajn memorojn pri tiu horora milito kiu ruinigis ne nur Vjetnamion sed ankaŭ la politikan kaj ekonomian ordon de Usono.

Nu, kiam mi kunfondis ATEOn en 1987, motivis min la aktuala politika situacio en Usono en kombino kun impeto fari ion praktikan per Esperanto en la jubilea jaro. Kaj kiam mi pripensas la hodiaŭan temon de ĉi tiu kunveno, mi pensas pri la ideologio kaj realo de la tiel nomita “libera merkato” en mia lando. La ideologio kaj realo de individuismo estas duflanka afero, kaj oni ne povas inteligente alfronti ambaŭ sen konscio de ties kontraŭdiroj. Kaj nia propra situacio montras, kiel la iluzio de libereco, eĉ se ĝi valoras kiel idealo, fakte povas servi kiel ilo de diktatoreco kaj servuteco.

La liberala idealo de individuaj rajtoj, kiu iam estis ilo de progresemuloj, estas ŝtelita de reakciaj teokrataj banditoj kiuj subfosas racian medicinon kaj publikan edukadon en Usono, utiligante la ŝtaton por kontraŭi la racian funkciadon de la ŝtato kaj per ŝtato rajtigi la arbitrajn decidojn kaj instruojn de frenezaj religiaj dekstruloj defie al komuna sekulara sociorda normigo.

Do kia estas la libereco en praktiko, kaj preter tio, en kio kuŝas la vojo al homa emancipiĝo en diversaj sociaj kuntekstoj? Kaj ĉu iu ŝtato rajtas ekskludi religiajn organizojn, speciale kaze de importo aŭ invado de alia lando?

Jen ĝeneralaj konsideroj retenindaj en via diskuto.

(1) Kia estas la karaktero de la koncerna ŝtato? Kia ĝia ĝenerala orientiĝo pri homaj rajtoj?

(2) Kia la karaktero de la eniranta religio? Pli bona demando, eble rilata, sed pli prioritata: kia la organiza kaj homrilata karaktero kaj politiko de la “invadanta” religio, t.e. religia organizo? Ĉu temas pri centrisma, hierarkia strukturo, kiel la Katolika Eklezio, aŭ pluraj privataj entreprenemaj aŭ diversideologiaj instancoj de sama religio, kiel diversaj Protestantaj kristanaj ordoj, aŭ despotismaj kultoj? Ĉu la organiza strukturo de la religio praktike distingeblas de la doktrina sistemo de la religio? Ĉu la praktikoj legitimitaj de religia doktrino estas tolereblaj aŭ nepermesinde kontraŭdiras la aktualajn konceptojn, praktikojn, kaj leĝajn kriteriojn de homaj rajtoj?

(3) Se kaj la invadanta religia instanco kaj la koncerna ŝtato estas reakciaj eksludemaj aferoj, ĉu oni povas dece subteni unu partion aŭ la kontraŭan? Ĉu oni malfavoru nur, aŭ almenaŭ unuaprioritate, la malstabiligan partion?

(4) Ĉu la individua homo, sendepende de ordonema organizo, libere rajtas esprimi kaj praktiki sian kredon laŭ principo de libereco de konscienco, aŭ ĉu estas limoj, ekz. pri pritrakto de inoj aŭ infanoj?

En Usono, historie, la libermerkata ideologio estis uzata por rajtigo de libereco de esprimado, eldonado, ktp., kontraŭ cenzurado kaj enkarcerigo, t.e. laŭ la principo de la neŭtraleco kaj senbrido de la kapitalisma merkato. Sed estas aliaj konceptoj de liberrajto; cetere, en praktiko, pura libera merkato ne ekzistas; la reala situacio estas manipulata, tendenca, monopolema merkato, kaj eĉ pluralisma ideologio povas kaŝi la realon.

Do diskutu.

1 comment:

Ralph Dumain said...

Mi lernis, ke mi ne esprimis min klare en la jena:

"La ideologio kaj realo de individuismo estas duflanka afero, kaj oni ne povas inteligente alfronti ambaŭ sen konscio de ties kontraŭdiroj. Kaj nia propra situacio montras, kiel la iluzio de libereco, eĉ se ĝi valoras kiel idealo, fakte povas servi kiel ilo de diktatoreco kaj servuteco."

Do, mi klarigas:

"La ideologio de individuismo ebligas plurajn interpretojn kaj servas tiel malsamajn sociajn celojn. La usona situacio, kie oni fanfaronas pri libereco kaj obskuras la potencrilatojn de la realo, plej ekzempligas la problemon. (Oni ankaŭ atentu la specialajn usonajn signifojn de ŝlosilvortoj: "liberty" funkcias malsame ol "freedom"; kaj "liberty" estas ankaŭ dekstrula kodvorto.) La idealo de libereco estas unu afero, sed la ideologia iluzio de libereco fakte serveblas al diktatoreco kaj servuteco. Do inteligenta diskuto necesigas konscion de la kontraŭdiraj funkcioj de tiu koncepto."