2012-07-07

Vilmos Benczik: Studoj (1)

Vilmos Benczik rolis (eble ankoraŭ?) grande en la literatura/kultura produktado en Esperanto en Hungario, redaktore, kompilade, antologie, kaj literaturkritike. Mi ĵus fin-relegis post 25 jaroj lian kolekton de kritikaj eseoj: Studoj pri la Esperanta Literaturo (Takasago-si: La Kritikanto, 1980). Mi jam komentis ĉi-bloge pri kelkaj. Nun, jen la tuta enhavo:

Teoriaj problemoj de la Esperanta literaturo (1978)
Principoj pri la studado de la Esperanta literaturo (1970)
La proza stilo en Esperanto (1973)
Henri Valliene (1979)
Heinrich August Luyken (1979)
La poezio de Stanislaŭs Schulhof (1968)
Julio Baghy (1968)
Pri la poezio de Emba (1966)
Ferenc Szilágyi, la pseŭdofilistro (1976)
"Kvaropo" kaj la skota skolo (1976)
"La Infana Raso" — sinteza verko (1968-76)
Sándor Szathmári (1977)
Pri la poemaro de Victor Sadler (1969)
La Esperanta literaturo antaŭ la centjariĝo (1979)

La unuaj tri kaj la lasta traktas la aferon ĝenerale; le ceteraj temas pri specifaj verkistoj. Pri specifaj aŭtoroj, Benczik provizas ĝeneralan socihistorian kaj/aŭ biografian fonon, kritikon de la ideologia enhavo de la verk(ar)o, kaj takson pri la estektika formo. Lia ĝenerala starpunkto estas marksisma, kiu estas ĝenerala taŭga afero. Oni povus flankenpuŝi kelkajn "progresemajn" formulojn kelkokaze, Benczik fakte kritikas plurloke la personkulton, t.e. la stalinan epokon kiu finiĝis en la 1950aj jaroj. Li diris iom plu kiam li reverkis la eseon pri Szathmári en 1988, dum la sovetia glasnosta periodo. Ĉu nun li malkaŝe dirus plu?

La traktoj pri fruaj esperantistaj verkistoj Valliene, Luyken, kaj Schulhof estas interesaj; tamen mi konkludas ke legi iliajn verkojn estus tuta malŝparo de tempo.

Tion, kion mi legis de Baghy, mi legis plejparte antaŭ 40 jaroj, do mi ne povas komenti plu.

La enhavo de la verkoj de Emba konsistas el mizero, malfeliĉo, doloro, kaj veado. Li ĉiam kortuŝis min, malgraŭ (kaj pro) la limigita temaro.

Mi legis Szilágyi antaŭ jardekoj. La enhavo ne multe interesas min, aŭ mi ne memoras ĝin, sed eble mi devas relegi.

Mi legis Rossetti antaŭ jaroj, neniam legis Dinwoodie, kiun Benczik alte estimas. Mi dum jarkedoj favoris la novelojn de Francis, sed ankoraŭ ne legis "La Kosmo"-n. Kaj mi engaĝis Auld lege kaj interage dum jardekoj.

Mi posedas Memkritikon de Sadler dum jardekoj sed neniam legis. Mi lernas, ke la stilo de Sadler estas libera de tradicia Esperanto-poetiki, kaj ke la enhavo respegulas solecan ribelon kontraŭ sociaj normoj. Do jen alloga reklamo.

No comments: