2015-10-31

Archibald MacLeish & Ijob

Archibald MacLeish (1892 - 1982) estis usona poeto, verkisto, kaj la Ĉefbibliotekisto de la usona Parlamenta Biblioteko (Library of Congress).

Pri Esperantaj tradukoj mi trovis nur la jenan poemon:

Archibald MacLeish: De Nek Marmor', Nek Ormonumentar' (Not Marble Nor the Gilded Monuments)

Antaŭ jardekoj en liceo mi legis memorindan lian dramon J.B. (play). MacLeish reverkis la miton de Ijob el la Malnova Testamento. Kiel pluraj reverkoj de Bibliaj rakontoj, ĉi tiu estas esence hereza. Jen miaj bibliografioj ĉi-teme:
Ekzempligas herezajn rekonceptigojn la jenaj originalaj Esperantaj noveloj:
Ijob komprenebla ne estas en Genezo, sed la ortodoksa/hereza skemigo estas la sama.

Kial la titolo/ĉefrolulo J.B.? Evidente, kiam MacLeish verkis, ekzistis publika ŝablono de la usona konformisma korporacia homo, speciale en la reklamfako (tipe nomita "Madison Avenue"), en kiu oni supozeble alparolus kolegojn ne per plenaj nomoj sed per la unuaj literoj de la plena nomo; ekz. "John Barleycorn" nomiĝus "J.B." Ĉi tio korespondus al la modernigo de la temo.

Post jardekoj mi memoris nur la jenajn versojn, kiujn parolas rolulo Nickles, kiu mem ludas rolon de Satano:

On Job's Dilemma: God's Injustice (from the play J.B. by Archibald Macleish)

... kaj jen mia anglalingva komento:

From Job to J.B.

Mi rememoriĝas pri la afero nun legante la unuan anglalingvan libron (1981!) pri Imre Madách, aŭtoro de La Tragedio de l’ Homo. Jam dekomence batalas kontraŭaj interpretoj de la verko. Mi diskutis kelkajn vidpunktojn en mia eseo "La tragedio de l' homo en tri medioj" (Beletra Almanako n-ro 23, junio 2015). Ĉu la verko konfirmas aŭ negas la kristanan mondbildon?

J.B. sendube estas hereza: J.B. finfine negas kaj Dion kaj Satanon (nihilismon), trovante dignon je propra memstareco, nek je Dio nek je sorto.

La anglalingva vers-oko referencita ne nepre estas plene komprenebla, almenaŭ ne je mi, sed jen mia hasta traduko:

De hom' sendorma sur merdo-lit'
mi aŭdis krion el kora spit':
Se Dio estas dio, ne bona estas Li;
se Dio estas bona, Li ne estas di'.
Ĉu para ĉu malpara vet',
ĉi tie mi ne dormus krom
arbara verda burĝonet'
kaj vent' transblove akvon.

La tria kaj kvara versoj tamen estas kompreneblaj kaj ŝlosilaj. La rilato inter ĉiapova dio kaj (mal)bono prezentas ĉiam esencan problemon.



2015-10-29

Sándor Szathmári: agnoskoj

Kolekti materialon por Esperanto-rilata esplorado ne estas facila. La materialo estas mondvaste disa, kaj malmulto facile haveblas por usonanoj. Do mi dankegas al la pluraj esperantistoj kiuj helpis kaj helpas min pri informoj, skanaĵoj kaj aliaj dokumentoj, en Esperanto kaj en naciaj lingvoj. Do nun mi agnosku tiujn (laŭ alfabeta ordo de nomoj) kiuj ĝis nun helpis min, ĉu unufoje ĉu multfoje. (Mi esperas ke mi ne ellasis iun.) Miakonstate:

István Ertl
Yury Finkel
HIROTAKA Masaaki (Vastalto)
Geoffrey King
David Maddock
Valentin Melnikov (Мельников
   Валентин Викторович)
István Mészáros
Gary Mickle
Carlo Minnaja

Mi ricevis informojn aŭ konsilojn ankaŭ de Charles Power (Karl Pov) kaj Claude Nourmont.

Leendert (Lodewijk / Leen) Cornelius Deij (30 oktobro 1919 - 31 majo 2011)

Antaŭ jardekoj mi legis ĉi tiun memorindan poemon pri la Holokaŭsto:

"Al la Juda Foririnto" de Lodewijk Cornelius Deij

Mi supozis, ke Deij estis longe forpasinta, do mi surpriziĝis trovi lin ankoraŭ aktiva--mi ne memoras ĝuste kiel, eble per Literatura Foiro. Kompreneble, tio estis antaŭ multaj jaroj, kaj Deij fine mortis en 2011.

Mi jen mencias lian blogon:

La muelejo de Leen Deij

Vi povas legi plu kaj trovi pluajn verkojn ĉe antaŭaj afiŝoj. Mi nepre devis afiŝi nun okaze de la datreveno de la naskiĝo de ĉi tiu elstara esperantisto.

Kalocsay, Baghy, & hungaraj inter aliaj antologioj

Ekzistas multegaj antologioj en Esperanto, de nacilingvaj literaturoj, originala literaturo, specifaj aŭtoroj, specifaj temoj. Mi jam afiŝis pri (precipe):

Aliafiŝe troveblas pluaj mencioj de ĉi tiuj antologioj. Miareteje troveblas almenaŭ enhavtabeloj de...
Miareteje situas ankaŭ enhavtabeloj de revuoj, poemaroj kaj novelaroj de individuaj aŭtoroj, ktp.

Nun mi atentigas pri antologioj da hungara literaturo kaj da verkoj de Kálmán Kalocsay kaj Julio Baghy. La enhavtabeloj kaj pluraj enhavaĵoj de la jenaj trovendas miareteje:
Oni povas kompari ekzemple variantojn de la sama beletraĵo. Ekzemple Kalocsay ŝanĝis proprajn tradukojn ĉe diversaj publikigoj. Jen ekzemplo miareteje:

Vento” de Sándor Petőfi, tradukis K. Kalocsay (Arĝenta Duopo, v. 2)

Mi bezonas la enhavtabelon de plua antologio:

La kremo de Kalocsay: malgranda albumo el lia verko originala kaj traduka okaze de la okdekjara datreveno de lia naskiĝo. Bristol: Esperanto-Societo, 1971.

Ĉe mia retpaĝo de Hungara Antologio (1983) estas listoj da aŭtoroj inkluzivitaj en la antologio de 1983 sed ne en tio de 1933, kaj inverse.

Ĉi tiuj aferoj utilas por komparado inter si, kaj ankaŭ konstate pri la interrilatoj de hungaraj esperantistoj kaj nacilingva hungara literaturo kaj la historia rolo de ambaŭ.

Sándor Szathmári plu (5)

Jen nove miareteje:

Szathmári Sándor: Hiába
Az uncinnátus roham” estas hungarlingva postlasita manuskripto ne tradukita. Esperanto István Mészáros resumas la aferon.

Mészáros ankaŭ Esperantigis la dorskovrilon de Hiába (Vane), la travivintaĵon el la forlasita verko kiun Szathmári prilaboris en 1932, antaŭvidante la vojfinon de stalinismo. Vi povas legi plu en Esperanto:
Mi lastatempe enretigis kelkajn malnovajn recenzojn de novelaro Maŝinmondo. Oni malofte emfazas tiel, sed Lesznai laŭdas la stilon de Szathmári en sia recenzo. La enhavo imponus al la eksteresperantista mondo. Lesznai ankaŭ prikomentas la enkondukon de William Auld. Lesznai malkonsentas la perspektivon de Szathmári ĉi-punkte:
Szathmári montras per tiuj ĉi du noveloj, kien kondukas la percepto de la izola rigardo de fizika kaj socia movoformo. La moderna filozofio jam montris, kiel granda eraro estas la intermikso de socia vivo kun aliaj malpli altaj movoformoj. Ni neniam devas forgesi, kiujn konsekvencojn tiris la naci-faŝistoj el sia ideo de la paralelo de homa vivo kun biologia estado. El tia percepto sekvas seneviteble kontraŭhumanistaj konvinkoj.
Mi supozas, kian ajn celas Lesznai, la termino "movoformo" pensligiĝus kun dialektika materiismo. Lesznai komentas nedetale pri la ceteraj rakontoj en la novelaro.

Mihály Gergely revenas kaj omaĝas al sia hejmurbo Miskolc en nostalgia memuaro Konfeso pri mia urbo pri sia juneco kaj la etoso de tiu industria hungara urbo.

Strazniczky, la hungara patro” estas amuzega satiro pri utiliĝo kaj adaptiĝo de mizera aktoro al propagandaj prioritatoj de sinsekvaj hungaraj reĝimoj.


2015-10-27

Clarence Bicknell (27 oktobro 1842 - 17 julio 1918)

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de la eminenta plurtalentulo, sciencisto kaj esperantisto Clarence Bicknell. Rimarku ke 2018 markos la centjariĝon de morto de Clarence Bicknell.

Mi jam blogumis pri li (precipe ĉi tie: rimarku la plurajn retligojn).

Nepre vizitu la retejon de Clarence Bicknell. Sub rubriko Novaĵoj kaj opinioj vi trovos interesajn aldonaĵojn, ekz. In Clarence's Time - Esperanto Conference 1906.

En Facebook troveblas Clarence Bicknell Association.



Ernest Drezen (14 novembro 1892 - 27 oktobro 1937)


Hodiaŭ estas datreveno de la mortigo de sovetia esperantisto Ernest Drezen fare de la Stalina reĝimo en 1937. Kiam mi eklernis Esperanton en 1968, mi interesiĝis ankaŭ pri interlingvistiko, do havigis al mi kaj legis la nemalhaveblan verkon de Drezen Historio de la Mondolingvo (1931, reeldonigita 1967, 1991). Post jaroj mi legis aliajn liajn verkojn Analiza Historio de la Esperanto-Movado (1931) kaj Zamenhof (1929). Eble mi akiris la verkon Skizoj pri Teorio de Esperanto (1931, reeld. 1975) sed mi ne memoras. Komence mi sciis nenion pri marksismo. Mi lernis ke Drezen estis viktimo de Stalin, sed mi sciis malmulton pri lia propra aktivado krom la skismo el SAT. Mi ne sciis tiutempe pri ia lia kompromiteco konforme al la reĝimo, kiu eventuale malsukcesis malhelpi la ekstermon de la sovetia Esperanto-movado.

La sovetia kaj komunistpartia speco de marksismo-leninismo enhavis konatajn krudaĵojn, sed oni tamen povus lerni el ĝi. Kiam mi prelegis okaze de la centjara datreveno de la Universala Kongreso en Vaŝingtono (1910) mi rekonstatis diversajn kritikojn pri Zamenhof, inkluzive de la jena:

Ernest Drezen pri la Interna Ideo de Esperantismo
  (Atentu ankaŭ la retligojn de tiu retpaĝo.)

Menciindas ankaŭ la pli ĝenerala faka intereso pri Drezen. Ekz., sovetologa studento Michael G. Smith multe esploris pri Drezen en konekso kun sia profesia fako, konsultante rusajn kaj Esperantajn verkojn. Mi helpis lin pri la Esperanta flanko, kaj en 1988 mi tradukis por eventuala publikigo lian eseon:

"Kultura Revolucio en Sovetunio: Lingvaj Reformoj kaj Esperanto, 1917-1937" de Michael Smith, trad. R. Dumain

Drezen okupis sin ankaŭ pri scienco de racia mastrumado kreita kaj nomata de Alexandr Bogdanov tektologio (anglalingve "tectology"). Mi jam afiŝis pri mia kunlaboro kun Smith:

Lingvaj reformoj & Esperanto en Sovetunio

Rigardu ankaŭ mian afiŝon Lenin, Bogdanov, Esperanto.

Mia kolego Smith agnoskis kiel mi (kaj multaj aliaj, ekz. William Auld) la imponan kreivon de la sovetiaj esperantistoj, kiujn Stalin subpremis. Smith kiel mi (kaj Auld) admiris la poeton Eŭgeno Miĥalski, kiun ni iam diskutis. Ni miris, kiel ekspliki la plezurigan vortmuzikon de Miĥalski.

2015-10-24

Ezra Clark Stillman (24 oktobro 1907 - 12 de aprilo 1995)

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de Esperantista poeto Ezra Clark Stillman. Li kontribuis poemojn al la historie grava antologio Dekdu Poetoj (1934). Li kontribuis ankaŭ al konstruado de la planlingvo Interlingua. Jen miareteje plua lia poemo, aperinta en Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981:

"Duopa Mondo Mia" de Ezra Clark Stillman





2015-10-20

Sándor Szathmári plu (4)

Hungara Esperanto-Kongreso, Szentes, 1941
kun Sándor Szathmári, Julio Baghy, k.a.
En la Esperanto-katalogo de la Aŭstria Nacia Bibliotekto (tiun fakon oni iam nomis Internacia Esperanto-Muzeo en Vienno) troveblas tri fotoj de Szathmári, inkluzive de la supre montrita. Plenskalajn fotojn tiujn vi trovos nun ankaŭ miareteje (kun la nomoj de la esperantistoj en la kongresa foto).

Szathmári eseis kelkfoje en Esperanto pri hungara urbo Szentendre. Szathmári prezentas, kun bildoj, skizon pri ano de la artista kolonio de Szentendre Tibor Boromisza. (Rigardu ankaŭ Listo[n] de artistoj de Artistkolonio Baia Mare.)

Pri aliaj naciaj lingvoj mi ne scias, sed interrete mi sukcesis trovi nur du menciojn anglalingvajn de technozoism. Ŝajnas ke la termino samtempis kun la furoro de kibernetiko en la 1950aj jaroj. Fernando de Diego verkis artikolon “Teknozoismo”n (1964), recenzon de Maŝinmondo de Szathmári. Ene Diego mencias (konfirmeble en malnova anglalingva libro) kurson pri Psikologio de la maŝinoj ĉe Teknologia Instituto de Massachusetts (MIT, Usono) en 1957, kune kun Norbert Wiener kaj kibernetiko. Diego difinas teknozoismon jene: "Filozofia sinteno, laŭ kiu, ekzistas pensantaj maŝinoj", kiu supozeble kongruas kun la angla termino. Mi opinias, ke ĉi tiu termino utilas aktuale. Krom novelego Maŝinmondo, Diego resumas la ceterajn tri novelojn en la libro.

Marjorie Boulton: "Okuloj" revizitata (4)

Mi pritraktas nun la ceterajn novelojn en la libro Okuloj de Marjorie Boulton.

"Kaj kredu, se vi volas" estas bagatela blagrakonto pri hundo kiu kantas kaj parolas Esperanton.

La "Nekvalifikitaj sorĉistinoj" provas praktiki inversajn voduaĵojn per pupo al sia instruistino d-rino Lojtja, t.e. por magie efektivigi bonaĵojn al ŝi, sed la rezultoj estas malbonefikaj. Dum ili cerbumas kiel rimedi la situacion, frustrata "sorĉistino" impete bruligas la pupon. Kun hororo ili anticipas katastrofan efikon, sed . . .

Nu, ni povas forlasi ĉi tiujn leĝerajn distraĵojn kaj reiru al seriozaj rakontoj.

En "Ebrivirgeco" F-ino Krip estas instruistino kaj mem partoprenas kulturtemajn kursojn. Meze de ies prelego ŝi ekploras, ŝajne senkaŭze. Ŝi klopodas ekregi siajn emociojn, kaj rekompensas sin per vizito ĉe restoracio, kie ŝi indulgas sin per vindrinkado. Drinkado kaj amorado evidente kontraŭas la evidentan puritanismon truditan de la gepatroj. Tamen F-ino Krip estas tute ebrie kaj stumblas al sia hotelĉambro naŭzita, cele al la lito. Nu, la temo ne estas originala kaj laŭ aktuala moraro en la okcidenta mondo tute eksmoda. Plej interesa estas la ebria fuŝlingvaĵo kiun Boulton metas en la kapon de la ebria Krip, simile al la lingvotordo kian oni trovas en la poemo "Ebrio" de William Auld.

Finfine ni venas al la unua kaj plej longa novelo, "Okuloj." Artisto kies verkoj estas kondamnitaj kaj miskomprenataj ne povas fokusi atenton al verkado. Speciale ĝenegas lin difektigon de iu lia verko de puritanisma paro kiu abomenas nudecon kaj erotikon. Tio vundas lin eĉ pli ol la malamo kontraŭ "moderna" nenaturalisma arto. Li bezonas refreŝiĝon do promenas. Survoje li savas adoleskinon kiu provas memmortigon. Poste li konversacias kun ŝi, eltrovante la kialojn de ŝia troreago al adoleska angoro. Li instruas al ŝi observi la ĉirkaŭaĵon kaj skizas portretojn de ŝi aktualajn kaj anticipajn de la etapoj de ŝia estonteco, eĉ ĝis morto, kune kun senpredikaj vivinstruoj. Ŝi tute ne scias, ke li estas fama artisto; por ŝi li estas amatoro kiu tamen estas komunikema malsame al la ĝenerala plenkreskulo. Fine la renkonto de la du feliĉigas unu la alian.

Nu, la temo ne estas originala, sed interesa faceto de la rakonto estas la priskriboj de la pentraĵoj kaj skizoj, ankaŭ la nocio okuloj, cele al pasia enmiksiĝo, enprofundiĝo en la buntajn detalojn de la vivo kaj la mondo, male ol la malvarma asketisma apatio kaj sindeteno senviva.

Resume pri la noveloj: Teme ili ne estas geniaj sed plurfoje penspelitaj kaj pensigaj, kelkfoje psikologie interesaj. Boulton estas bona rakontisto, ankaŭ lingvostile. Oni komprenus kial ŝi tiom amis la "poeton fajrakoran" Baghy. Marjorie Boulton montras sin pensema, pasia, kaj fajrapiĉa -- ja aprobindaj trajtoj.

2015-10-18

Marjorie Boulton: "Okuloj" revizitata (3)

El la ceteraj noveloj en Okuloj, kelkaj havas notindan sociteman enhavon.

Mi ne antaŭe priskribis "La sekreto de la lernejestrino," kaj Szathmári rivelas nur: "La lernejestrino havas magian kapablon kaj ŝi ne povas ĝin uliligi por la publika bono, por eviti la persekutojn." Lernejestrino F-ino Kotman havas misteran povon instigi obeemon tute sen ĝeno aŭ ekspluatemo, potenco kiu efike servas ŝian profesion. Kiam ŝi senzorge ordonas al la rakontanto Nesbit iru en la flamojn, Nesbit komencas tion plenumi, sed Kotman haltas ŝin. Pro tiu malĝentilaĵo kaj ties stranga efiko Kotman sentas ŝuldon klarigi do invitas Nesbit al vespermanĝo. Tiam Kotman petas al Nesbit pri ŝiaj preferoj kaj aperigas la plej ekzotikajn delicaĵojn. Kotman povas komandi ne nur homojn sed ankaŭ senvivajn aĵojn. Ŝi eksplikas la devenon kaj evoluon de sia sopirata aŭtoritateco. Ŝi ankaŭ devas klarigi, kial ŝi ne uzas sian potencon por sinriĉigo aŭ mondŝanĝadon, kaj kial ŝi devas gardi sian sekreton. Ne nur propraj limoj sed la mankoj de la homaro necesigas limigon de uzado de ŝia potenco eĉ por la bonfarto de la homaro. Ŝi faras donacojn por Nesbit kaj sekretajn bonfarojn por amikoj. Iuokaze kaj nekutime Kotman drinkas kaj pro senbridiĝo senintence kaŭzas kaoson per sia potenco, do poste demisias kaj translokiĝas. Do jen ne la superhero(ino) de la komiksoj.

Mezepoka historio temas pri Reĝa Moŝto Karlo, kiu, malgraŭ siaj multaj glorigaj titoloj kaj senlima potenco super homoj, ricevas diagnozon de nekuracebla lepro. Li tamen ordonas al la Ĉefkuracisto serĉu la mondon por kuraco, ne gravas kiel stranga. Finfine li informiĝas ke laŭraporte ekzistas kuraco: li devas bani sin en tuta la sango de virgulino. Karlo hezitas murdi senkulpan junulinon (des pli dubinda afero en kristana regno) kiam ne aperas voluntulino, sed kaj la Ĉefkuracisto kaj pastro bagateligas la vivon de eventuala viktimino kaj emfazas la gravecon de la reĝo. Karlo ne plene konvinkiĝas sed cedas al ties argumentoj kaj serĉas la landon por trovi taŭgan mortontinon. Finfine li trovas junulinon kiu provas sin mortigi kaj proponas al ŝi alternativan morton. Kiam li lernas la kialon de ŝia deziro morti, li intervenas por senmotivigi tion, tiel ankaŭ senmotivigante sin mortigi ŝin. Lia konscienco kaj kompatemo fine venkas deziron por propra kuraco. Nu, la novelo finiĝas per neanticipita ago, kiu starigas duoblan ironion en la rakonton, ankaŭ pri la rilato inter suferado kaj socia hierarkio.

2015-10-14

Marjorie Boulton: "Okuloj" revizitata (2)

En antaŭa afiŝo mi forgesis mencii, ke aldone al la rakonto "Tiel, kiel ĝi ne okazis" post kvar jardekoj mi memoris ankaŭ la novelon "La venĝo-komitato," kiu temas pri aro da malbone traktitaj virinoj kiuj venĝas per kapto de la malbona viro kaj tortura ŝajna ŝanĝigo de li al virino.

Sándor Szathmári en sia recenzo “Nigraj Okuloj” prave atentigas pri la kernaj teme gravaj tri noveloj en la novelaro Okuloj, kaj ankaŭ diskutas--petole--la novelon "La venĝo-komitato." Cetere Szathmári mencias la novelojn "Preter la limo" (pro socikritiko pri naciismo) kaj "La sekreto de la lernejestrino." Kvankam Szathmári dividas kun Boulton la saman idealismon malgraŭ sia pesimismo, li preterlasas la emocian dimension de ŝiaj verkoj.

Mi subtaksis Boulton dum jardekoj, ankaŭ pro ŝia tro sentimentala pritrakto de Zamenhof kaj Baghy, sed mi devas nun agnoski ŝiajn meritojn. Ŝi montras sin vulkane pasia persono.

"Preter la limo" estas patosa rakonto pri senesperaj rifuĝuloj barataj ĉe landlimo.

"Lernantino" estas adoleskino kiu kaŝe seks-revas pri amato Ralfo (!) malgraŭ la aludstilaj kontraŭseksaj admonoj de ŝia puritana patrino.

"Interne kaj ekstere" rakontatas el vidpunkto de naiva knabino, kiun la gepatroj dorlotas. Sed nek ili nek ŝi komprenas ke ŝi fakte estas miopa kaj vidas la mondon tordmaniere. La patro volas montri al ŝi la stelojn nokte. Ili al ŝi aperas pli imponaj kaj buntaj pro ŝia difekta vidkapablo. Memoru, ke la rakonton motoras ŝia psika perspektivo. Finfine ŝia problemo konstatiĝas kaj diagnoziĝas ĉe lernejo, kaj oni provizas al ŝi okulvitrojn. Paĵco denove montras al ŝi la stelojn, sed ŝi elreviĝas vidante nur seninteresajn blankajn punktetojn, kaj tamen kaŝas sian plendon kaj voĉe konsentas la entuziasmon de Paĵco. La gepatroj dorlote laŭdas la inspirigan infanan ĝojon kaj mirsenton, tute senkonsciaj pri ŝia efektiva interna stato. Post enlitiĝo, la infanino kaŝe ellitiĝas, surmetas la okulvitrojn, kaj tra fenestro spektas la stelojn, denove elreviĝanta. Ŝi demetas la okulvitrojn kaj denove rigardas, sed la antaŭa bunto ne plu aperas, malaperinta por ĉiam. Ŝi tamen ne povas komuniki la situacion ne plene komprenata; ŝi konscias nur sian malobeemon pro senpermesa ellitiĝo kaj triste reenlitiĝas. Jen impona psikologia portreto, ĉu ne? Brave, Marjorie!

2015-10-12

Marjorie Boulton: "La kaptilo de Dio"

La novelo "La kaptilo de Dio" de Marjorie Boulton aperis en du antologioj: 33 rakontoj (La Laguna: J. Régulo, 1964, p. 177–185) kaj Trezoro, volumo 1 (Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1989, p. 329–335).

Kiel en ŝia novelo "Tiel, kiel ĝi ne okazis," Boulton montras sin malobeemulo kaj ribelulo. Brave! Ŝi plej interesas kiam ŝi utiligas fantaziajn elementojn en siaj rakontoj. Ĉi-rakonte ŝi uzas metempsikozon, kiu unuavide frapis min similcele al la teatraĵo The Adding Machine (La Komputmaŝinulo, 1923) de la usona verkisto Elmer Rice.

Viro kiu senplende akceptis ĉiajn sendignigaĵojn aperas por postmorta juĝo kaj responde al demandoj persistas akcepti ĉion kaj plendas pri nenio, inkluzive de la verdikto, ke li reenkarniĝu kiel muso. Kiel muso la eks-homo ĝuas tre agrablan vivon, ĝis li kaptiĝas en muskaptilo. Tiam li ne akceptas sian sorton. Li luktas indigne kaj furioze sed eventuale estas mortigata. Ĉi-foje postmorte li protestas la maljustecon de la musa sorto. Lia ribelemo estas plaĉe ricevata kaj la eks-muso ricevas pli favoran reenkarniĝon.

Kiam mi legis Boulton antaŭ jardekoj mi taksis ŝin tro leĝera, sed al mi plaĉas ĉi tiu flanko de ŝia personeco!

Marjorie Boulton: "Okuloj" revizitata (1)

Boulton, Marjorie. Okuloj (Novelaro). La Laguna: J. Regulo, 1967. 177 p. Stafeto; 57: Beletraj Kajeroj; 28.

Enhavo:

     [Dediĉo] 7
     Dankesprimoj   8
  I. Okuloj   9
 II. Ebrivirgeco 33
III. Mezepoka historio 43
IV. La sekreto de la lernejestrino   59
 V. Fenikso    73
VI. Vespera vizitanto  81
VII. La venĝo-komitato  102
VIII. Tiel, kiel ĝi ne okazis  130
 IX. Lernantino   136
  X. Kaj kredu, se vi volas  142
XI. Preter la limo  148
XII. Nekvalifikitaj sorĉistinoj  155
XIII. Interne kaj ekstere   170
      Enhavo   177

Mi legis ĉi tiun novelaron antaŭ 40 aŭ pli da jaroj. Mi memoras nur la herezan version de Genezo, Tiel, kiel ĝi ne okazis.

Post lastatempa lego de la recenzo “Nigraj Okuloj” de Sándor Szathmári, mi decidis, ke nun taŭgas relegi ĉi tiu novelaron. Do mi komencis hodiaŭ.

Mi ĉi-momente konsentas kun Szathmári, ke "Vespera vizitanto" estas la kerno de la libro. Ĉu la nedifinita neologismo kazomedieca[n] (p. 88) devenas de la koncepto kazoo el Kazohinio? (Alia mistera neologismo estas ŝaŝakeca[n].) Alia kerna, similtema novelo estas "Fenikso," en kiu ankaŭ rolas alimonda 'vizitanto' kaj temas pri detruita alia (kompare al la alinovela detruota nia) mondo (kie vivis la rjuiaoj). La tria esenca filozofia novelo kompreneble estas la reverko de la Eden-mito, Tiel, kiel ĝi ne okazis.

Kio pri ŝia fikcio ekster ĉi tiu novelaro? Estas alia novelaro, Dek du piedetoj, kaj disaj noveloj, ekz. ĉi tiu interrete:

Sonĝo de poetino, La nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) p. 66-70.

Novelo "La kaptilo de Dio" troveblas en antologioj 33 rakontoj kaj Trezoro.

Trovu pluajn recenzojn de ŝiaj verkoj ĉe Marjorie Boulton: Originala Literaturo Esperanta (OLE).

2015-10-11

Imre Madách: La Tragedio de l’ Homo / The Tragedy of Man (11)

Mi jam blogis plurfoje pri La Tragedio de l’ Homo kaj eĉ detale pri la enkonduko de István Sőtér. Finfine mi enretigis tiun enkondukon:

Sőtér, István. “Imre Madách kaj La Tragedio de l’ Homo” en La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo de Imre Madách, tradukis Kálmán Kalocsay (Budapest: Corvina, 1965), p. 5-14, 253.

Ĉi tiu eseo provizas bonegan analizon de la verko.

Mi enretigis ankaŭ resumon de la verko fare de esperantisto:

SHI Chengtai. ‘Al horizonto de la historio de la homaro — pri “La Tragedio de L’ Homo”,’ Riveroj, 22, novembro 1998, p. 18-23.

2015-10-10

Karel Čapek & Esperanto (7)

Mi lastatempe pensas pri Karel Čapek pro du kialoj. Unue, mi dum kelkaj jaroj pensas de tempo al tempo pri lia malutopia romano Milito kontraŭ salamandroj, kiun mi legis en liceo (en la angla, kompreneble) antaŭ 45 jaroj, kaj kiu estas plene aplikebla al la aktuala epoko.

Due, ĉi-sezone okazas serio da eventoj subtenata de la Ĉeĥa ambasadejo en Vaŝingtono pri Čapek okaze de lia 125a naskiĝdatreveno:

     Mutual Inspirations Festival 2015 - Karel Čapek

Mi jam bloge afiŝis pri la multaj liaj verkoj haveeblaj en Esperanto, interreteje kaj ne. Mi ĵus retrovis libreton ....


     Karel Čapek (Unu el reprezentantoj de la ĉeĥa literaturo kiel fenomeno universale homa; Antologieto el lia verkaro kun konciza priskribo de lia signifo, biografio kaj bibliografio); kunlabore kun Societo de Fratoj Čapek enhave preparis Jiři Karen [pseŭd. de Ladislav Podmele]; esperantigis Josef Vondroušek. Prago: Ĉeĥa Esperanto-Asocio / Panorama, 1987. Paco: Literatura suplemento, 1987, n-ro 1. 32 p.

Mi jam priblogis sed jen ripetas jene:

Jen la enhavo:

Pri signifo de Čapek-verkaro kaj la personeco / Jiři Opelik (2-3)
Biografio de Karel Čapek kaj liaj verkoj / František Burianek (3-5)
Karakterizaĵo de l'enhavo kaj tendencoj en la verkaro de fratoj Čapek kaj nome de Karel Čapek ĝis nun ne tradukita Esperanten [resumoj] (5-13)
Fragmento de la romano, kiu ankoraŭ ekzistas en manuskripto "Konferenco en Vaduco" (13-15)
Afero Makropulos (1922), teatraĵo. Fragmento el la tria akto. (15-17)
El Vivo de Insektoj. Fragmento el la unua akto. Papilioj. (17-19)
Fragmento el Granda Polica Fabelo (20-21)
Fragmento el al romano Hordubal (22-24)
Fragmento el la romano Meteoro (24-25)
Fragmento el la romano Ordinara Vivo (26-27)
(Plu pri tradukoj en Esperanto: 28-31)
Klarigoj (32)

Post 1987 aperis pluaj tradukoj. Jen retejo kiu ilin dokumentas:

     Karel ČAPEK: Česká literatura v esperantu

Pri verkoj por kiuj mankas Esperantaj tradukoj nun interesas min unu, sed evidente ne tute: listita estas nepublikigita parta traduko: Fabrikejo de Absoluto - ĉap. 2-3 (tr. R. Hromada)

Jen priskribo en la supre menciita libreto Karel Čapek (p. 10):
Fabriko je Absoluto, romano, felietono (1922)

Motive: fisio de materio. La inventon de inĝeniero Marko aĉetas sinjoro Bondy, prospere komercas pri ĝi, inundas per ĝi la tutan mondon. El la fisiita materio emanas mistera Absoluto. Ĝi kapablas fari miraklojn, ankaŭ produktajn. Sed en la mondo de homoj ĝi ne konvenas, ĝi dezorganizas la ĝisnunan socian ordon, dissemas konfuzon. Ĝi estas kontraŭeklezia kaj antireligila teatraĵo. Ĝi kritikas episkopon, kiu ne volas agnoski la Absoluton, nur post kiam la eklezio misuzas ĝin por siaj interesoj. Ĝi estas vero pri la preso, kiu informojn adaptas laŭ bezonoj kaj interesoj de posedantoj. Vero pri idealistoj, kiuj sin organizas por vastigi humanismon, sed estas ridinte senpovaj, vero pri grandpotencoj, kiuj dividas al si la mondon kaj vualas sian rabistadon por frazoj. Ĝi estas kritiko de kia ajn fanatikismo, altigado de sia vero je la vero absoluta, kritiko pri maltoleremo kaj fanatikismo. Ĝi estas revuo de ĉiuj difektoj kaj mavaĵoj de l’socia vivo. Kiam la homaro preskaŭ formurdis sin, diras soldatoj de la Lasta Batalo: “Ne plu ni ludas”. Post jaroj ili kunvenas en gastejo kaj dum la manĝo ili fratiĝas. Laŭte ili eldiras tion, kion la aŭtoro per la teatraĵo volas diri: “Denove do tie, kie ni estis antaŭ la milito” . . . neniun veron oni povas elbatali . . . ĉiu kredas sian eminentan di-sinjoron, sed ne kredas al alia homo, ke tiu ankaŭ kredas je io bona. Homoj unue kredu al homoj kaj la cetero jam venos . . .

La romano evitas la tradiciajn imagojn pri romanoj. La aŭtoro uzis diversajn ĝenrajn elementojn, atencis la tradician konstruon de romano. Li uzis felietonon, riportojn, groteskojn. Tial li prezentis buntan kalejdoskopan bildon de la socio. La formo estas funkcia. Ĝi estas mesaĝo pri homeco, esprimas kredon pri homo, pri ordinaraj homoj. Li parolas pri tio, kio malutilas al homoj, kio pelas ilin en militon, kio starigas ilin kontraŭ sin . . .

2015-10-06

Frigyes Karinthy en Esperanto (9) ... & in English & French

The author of 50 Watts (whose previous blog was named after Karinthy's work: A Journey Round My Skull) specializes in book design and illustration. He compiled all his former posts on Frigyes Karinthy into one. The editions depicted are English and French translations, and this Esperanto translation:


The respective entry reads:
October 31, 2007: Here's a nice cover for a 1980 edition of Voyage to Faremido in Esperanto.

I sometimes feel like I'm wallowing in obscure books, but a book has to be pretty popular to make it into Esperanto!
This edition of Vojaĝo al Faremido & Kapilario (Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1980) can be found at the link, and elsewhere on the web.) This is the updated link to that given on the blog.

Also, here is a PDF version:

Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Totsche (Inko, 2003. Revizio de eldono de 1933)


2015-10-03

Sándor Szathmári plu (3)

Mi lastatempe aldonis miaretejen plurajn dokumentojn de kaj pri Sándor Szathmári kaj baldaŭ aldonos pluajn. Jen listo:

Perfekta Civitano = Kain kaj Abel + Maŝinmondo kaj Aliaj Noveloj. La originala bibliografio de Karl Pov estas iomete ampleksigita en la eodono de 1988, sed la kategorigo estas fuŝita. PDF-dosiero de la indikitaj eroj estas ligita al la koncerna retpaĝo, kie mi listigas la novajn bibliografierojn. Mi aldonis aŭ aldonos ilin ankaŭ al mia jam ampleksigita ĉefa bibliografio, kaj eventuale inkluzivos tie ĉiujn nefikciajn esperantaĵojn kaj ceterajn hungarlingvaĵojn:
Mi aldonos ankaŭ fotografaĵojn al mia retejo.

* * *

La komentoj “Pri la stilo de Maŝinmondo” de Giorgio Silfer estas interesaj, sed la argumento de Silfer disfalas, kaj la konkludo ne havas sencon.

Silfer atentigas pri la lertaj strukturo de la rakonto, la dialogado, kaj la lingvaĵo. Laŭ Silfer, la satira valoro de Maŝinmondo estas "eĉ pli profunda ol tiu de Vojaĝo al Kazohinio: la atenta leganto kaptas tie ĉi, ĉefe en la tria parto, la tutan filozofion de Szathmári, kun speciala rilato al la homo."

Silfer asertas, ke la kerno de la filozofio de Szathmári, troveblas en la deklaro: “Kio estas racio? La kredo, ke la ekstera mondo konformas al nia fantazio!” Kvankam Szathmári ne konsciis tion, Silfer trovas ligon inter al Schopenhauer, Pirandello, kaj Einstein--temas pri la subjektivismo, kiu kontraŭdiras la fundamentan objektivismon de Eŭropa kulturo. Nu, la argumento de Silfer estas nekohera kaj obskura ĝis nekompreneblo. Silfer ja aŭdacas fari grandajn komparojn, ankaŭ al Beckett, sed finfine tiom svage kaj senzorge, ke rezultas nur blufado.

 * * *

Bereczki traktas la vivon kaj verkistan karieron de Szathmári kaj lian receptadon en la hungara kaj Esperanta literaturoj. Cititaj estas esperantistoj Miche Duc-Goninaz kaj William Auld. En postparolo de hungarlingva eldono Maŝinmondo kaj aliaj fantaziaj rakontoj Dezsõ Keresztury diras:
La apero de ĉi tiu libro de Sándor Szathmári ĝustigas maljustaĵon. Ĝi ne nur prilumas longe ombritan parton de la tradicio de hungara sciencfikcia literaturo, sed, eĉ se kun iom da malfruo, honoras maljuste ignoritan verkiston. Ĝi konigas pruvon al la hungara publiko pri tio, kion la esperantistaj legantoj jam delonge sciis, nome, ke Sándor Szathmári ne estas "unulibra verkisto".
Szathmári ne ŝatis la etikedon "sciencfikcian". Laŭ Bereczki (1977) nur Karinthy and Babits estis seriozaj verkistoj kiuj verkis sciencfikiciaĵojn, kaj mankas sciencfikcia tradicio hungara.

Fonto de la jena diraĵo de Szathmárine estas menciita:
Mi rigardas lin mia spirita, anima patro. Li estis la unusola hungara verkisto, kiu ne rakontis, sed prezentis and kritikis la realaĵon. Li estis la unua homo, kiu tute komprenis la Kazohinion. (p. 104)
Bereczki detaligas trajtojn de la diversaj eldonoj de Kazohinio, kiujn mi ne memoras legi aliloke. El la cenzurita hungara eldono de 1941 estis forstrekitaj la priskribon de milito (buku) kaj la "tro seksa" interago de Gulivero kaj Zolema. La romano tamen furoris. La dua eldono aperis en 1946, nekripligita kaj ankaŭ kun du novaj ĉapitroj. Enestas klariga ĉapitro la evoluo de pensado estas dividitaj laŭ tri etapoj--de Swift, Madách, kaj Kazohinio. La tria eldono aperis en 1957 sen tiu ĉapitro "Kanto de la povra histriono". La Esperanta eldono de 1958 estas la sama afero kiel la tria hungara eldono. Kvara eldono aperis en 1972, sen aldono proponita de Szathmári sed malakceptita. (Bereczki ne klarigas.)

Bereczki pritraktas la socikritikon kaj satiradon de la romano--pri religio, profitavido, imperiismo, milito, ktp. La konceptoj kazoo kaj kazi kaj la trajtoj de la hinoj kaj behinoj estas klarigitaj. Szathmári severe kritikas ĉiujn fundamentajn trajtojn de la homaro, kun pesimisma konkludo.

Bereczki ne povas akcepti tiun konkludon. La homo ne estas senŝanĝa kaj fakte evoluis, kvankam la socia konscio subevoluis kompare al la teknika progreso. Szathmári tamen "bone vidis, ke la bazo de la homa ekzisto povas esti nur la kunlaboro."