2015-10-14

Marjorie Boulton: "Okuloj" revizitata (2)

En antaŭa afiŝo mi forgesis mencii, ke aldone al la rakonto "Tiel, kiel ĝi ne okazis" post kvar jardekoj mi memoris ankaŭ la novelon "La venĝo-komitato," kiu temas pri aro da malbone traktitaj virinoj kiuj venĝas per kapto de la malbona viro kaj tortura ŝajna ŝanĝigo de li al virino.

Sándor Szathmári en sia recenzo “Nigraj Okuloj” prave atentigas pri la kernaj teme gravaj tri noveloj en la novelaro Okuloj, kaj ankaŭ diskutas--petole--la novelon "La venĝo-komitato." Cetere Szathmári mencias la novelojn "Preter la limo" (pro socikritiko pri naciismo) kaj "La sekreto de la lernejestrino." Kvankam Szathmári dividas kun Boulton la saman idealismon malgraŭ sia pesimismo, li preterlasas la emocian dimension de ŝiaj verkoj.

Mi subtaksis Boulton dum jardekoj, ankaŭ pro ŝia tro sentimentala pritrakto de Zamenhof kaj Baghy, sed mi devas nun agnoski ŝiajn meritojn. Ŝi montras sin vulkane pasia persono.

"Preter la limo" estas patosa rakonto pri senesperaj rifuĝuloj barataj ĉe landlimo.

"Lernantino" estas adoleskino kiu kaŝe seks-revas pri amato Ralfo (!) malgraŭ la aludstilaj kontraŭseksaj admonoj de ŝia puritana patrino.

"Interne kaj ekstere" rakontatas el vidpunkto de naiva knabino, kiun la gepatroj dorlotas. Sed nek ili nek ŝi komprenas ke ŝi fakte estas miopa kaj vidas la mondon tordmaniere. La patro volas montri al ŝi la stelojn nokte. Ili al ŝi aperas pli imponaj kaj buntaj pro ŝia difekta vidkapablo. Memoru, ke la rakonton motoras ŝia psika perspektivo. Finfine ŝia problemo konstatiĝas kaj diagnoziĝas ĉe lernejo, kaj oni provizas al ŝi okulvitrojn. Paĵco denove montras al ŝi la stelojn, sed ŝi elreviĝas vidante nur seninteresajn blankajn punktetojn, kaj tamen kaŝas sian plendon kaj voĉe konsentas la entuziasmon de Paĵco. La gepatroj dorlote laŭdas la inspirigan infanan ĝojon kaj mirsenton, tute senkonsciaj pri ŝia efektiva interna stato. Post enlitiĝo, la infanino kaŝe ellitiĝas, surmetas la okulvitrojn, kaj tra fenestro spektas la stelojn, denove elreviĝanta. Ŝi demetas la okulvitrojn kaj denove rigardas, sed la antaŭa bunto ne plu aperas, malaperinta por ĉiam. Ŝi tamen ne povas komuniki la situacion ne plene komprenata; ŝi konscias nur sian malobeemon pro senpermesa ellitiĝo kaj triste reenlitiĝas. Jen impona psikologia portreto, ĉu ne? Brave, Marjorie!

No comments: