2013-08-26

Baldur Ragnarsson: poema donaco por lia naskiĝtago



Baldur Ragnarsson naskiĝis la 25-an de aŭgusto; hieraŭ kompletiĝis 83 jaroj de lia vivo. Do jen iom ĉifona donaco.






           Por Baldur

         de Ralph Dumain

Jen abstraktaj punktoj
. . . malĝangale . . . interspacoj . . .
jen tristetaj jen meditaj
rememoroj vivmomentaj.

Nepre ekzistis ekstazoj
senvorte, alilokaj okazoj.
La momentoj, kiujn tempo pistis,
fiksiĝas en ŝparemaj penssilaboj.

Komunumas ni en solo
transglacie, kiel arboj de Heine,
unu la alian ni tuŝas trans l’aero.
(legante poemaron La Neceso Akceptebla de Baldur Ragnarsson)
2013.05.09, rev. 2013.08.26

Martin Gardner, Volapük, Esperanto, Klingon

Mi eltrovis Martin Gardner (1914-2010) en 1967, iom antaŭ ol eltrovi Esperanton. Specife, mi eltrovis lian rubrikon en revuo Scientific American, "Matematikaj Ludoj." Mi estis menciita inter solvintoj de iu ludo:

Mathematical Games: Counting Systems and the Relationship between Numbers and the Real World” by Martin Gardner

Jen anglalingva nekrologo fare de mi:

Martin Gardner Dead at 95 by Ralph Dumain

En mia retgvidilo pri ludoj vidu la sekcion Homage to Martin Gardner (October 21, 1914 – May 22, 2010).

Gardner famis ankaŭ kiel pioniro kaj verkisto de la skeptikisma (en la scienca senco) movado. En la sama menciita periodo de mia vivo mi legis lian pioniran libron Fads and Fallacies in the Name of Science (1957) [Furoroj kaj Falsaĵoj Ŝajnigitaj Sciencaj].

Nu, mi jam blogis pri Gardner. Nun temas pri eseo "Klingon and Other Artificial Languages," en antologio The Night Is Large: Collected Essays, 1938-1995 (p. 162-170), originale aperinta en Skeptical Inquirer, July/August 1995. Gardner resumas la historion de artefaritaj lingvoj, de seriozaj kaj frenezulaj aprioriaj lingvoj ĝis poste. Li estas sufiĉe amike al Esperanto, ne multe al Volapük.  Li redonas rikanan poemeton pri Volapük:
Take a spoonful of English,
A modicum of Dutch,
Of Italian just a trifle,
And of Gaelic not too much;

Some of Russian and Egyptian
And them unto the whole,
With just enough to flavor,
Of the lingo of the Pole.

Some Singhalese and Hottentot,
A soupçon, too, of French,
Of native Scandinavian
A pretty thorough drench;

Hungarian and Syrian,
A pinch of Japanese,
With just as much Ojibway,
And Turkish as you please.

Now stir it gently, boil it well,
And if you've decent luck,
The ultimate residuum
You'll find is Volapük!
Gardner poste pritraktas Idon kaj mencias plurajn esperantidojn. Li listigas multajn aliajn projektojn. Li emfazas Interlingua de Giuseppe Peano kaj mencias ties idojn. Gardner reliefigas Interglossa de Hogben sed ankaŭ projekton kiun mi ne konis, Euphony de Wilfred Stevens, kiu ĉerpas el 30 lingvoj. Gardner transiras al la kategorio de artefaritaj lingvoj kaj lingvaĵoj en literaturo kaj en esoteraĵoj. Kuriozaĵo estas "Enochian" [Ĥanoĥa] de John Dee en la 16a jarcento, kiu supozeble estas la lingvoj de anĝeloj kaj Edeno.

La finaj subkategorioj estas subkulturaj ĵargonoj, misteraj lingvoj de religiaj sektoj, gestlingvoj, eksterteranaj lingvoj en sciencfikcio, kaj aliaj. En Aldonaĵo de 1995 Gardner mencias Novial, Loglan, Lojban, Mangani (en Tarzan), Elvish (Tolkein), Confluence (Brian Aldiss).

Referencoj al la eseo de Gardner's troveblas aliloke. Surprize, estas ampleksa artikolo en la gazeto The Village Voice: "Pük, Memory:Why I Learned a Universal Language No One Speaks" de Paul LaFarge (Aug. 1, 2000).

La eseo de Gardner estas ankaŭ referencita ĉe Volapüka retejo, verkita en Volapük kaj en la angla:

O fat obas - dil balik

Pük, Memory estas referencita ankaŭ en blogo there's our catastrophe.

Notu, ke en la angla la titolo de la artikolo estas vortludo, bazita ĉi tiel:

(1) "Pük, Memory" similsonas al "Speak, Memory" [Parolu, Memoro], titolo de verko de Vladimir Nabokov.
(2) "Pük"en Volapük preskaŭ samsonas al la angla "puke," vulgara vorto kiu signifas "vomu."

Amuze!

2013-08-24

Sava la Savontino inter la behinoj

Esperantujo plenplenas da frenezuloj. Do . . . Jen la aŭtobiografio kaj verkprojekto de Gerard Cool:

Pri la aŭtoro

Post biografiaj informoj:

En la jaro 2000 aperis lia unua libro ne-faka. ”SAVA, la Savontino” kune kun la al ĝi apartenanta verketo (broŝuro) , la ”Mond-Sav-Plano”. Ili estas la komenco de serio kun f i k c i a d o (fantaziado) pri la estonto Homara. Unu jaron poste aperis la volumo kun la du titoloj ”La Misio de SAVA” kaj ”la Kuranto, la Instruanto”. En 2002 aperis tiu ĉi verko pri 4 estontaj socialaj stadioj de la homaro kiun spertas Si-Bandung en la sama korpo per alternaj dormoj glaciaj kaj vekiĝoj el tiuj dormoj. La aŭtoro planas lastan verkon en tiu ĉi serio kiu priskribos la homaron en la jaro 5040, dum la lasta evolua stadio de la materia homaro sur tiu ĉi tero.
La jena recenzo donas pluajn informojn kaj takson de la koncerna projekto:

Politike korekta evangelio 
(Cool, Gerard. Sava la savontino. — Pazarĝik: Belloprint, 2000. — 250 pĝ.)
de Nikolao Gudskov, La Ondo de Esperanto, 2001: 3 (77)

La verko estas evidente senvalora specimeno de freneza esperantistma kulteco, do preterlasinda, sed notu:
La verko havas idean fonon, pruntitan el diversaj literaturaj verkoj, filozofioj kaj sociaj movadoj. Kiam oni legas ĝin, senteblas tre grava influo de Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári (modernaj homoj estas ofte nomataj “behinoj”), supre menciita libro de Heinlein, teorio pri reenkarniĝo, instruo de Martinus (modernaj homoj estas nomataj, krom “behinoj”, ankaŭ “krizhomoj”, kiuj nur evoluas direkte al “veraj homoj”), modernaj programoj de verduloj. La bazo de la Mond-Sav-Plano estas Esperanto, vegetaranismo, ŝanĝo de la karaktero de moderna kapitalismo kaj kelkaj aliaj similaj konceptoj. En la libro ĝenerale senteblas forta kontraŭstaro al kapitalismo, globalismo, tutmonda disvastigado de la angla lingvo, nuntempa kristanismo (speciale Rom-Katolika eklezio). Ĝenerale, senteblas ke la aŭtoro estas esperantisto, proksima al verduloj, kun certaj mistikaj inklinoj. 

2013-08-22

Sciencfikcio & Esperanto (17): Valentina Zhuravleva (2)

Mi jam blogis pri sovetia aŭtoro Valentina Ĵuravlova kaj donis kelkajn retligojn inkluzive de unu angla traduko:

"Starlight Rhapsody" by Valentina Zhuravleva, "Moscow News", January 1, 1960. p. 7

Mi enretigis la tradukon el Esperanto de Don Harlow, aperintan en The Magazine of Fantasy and Science Fiction (Januaro 1964):

Starlight Rhapsody” by Valentina Zhuravleva, translated from Esperanto by Donald J. Harlow

Kaj jen la Esperanta versio, mem traduko el la rusa:

Starluma Rapsodio” de Ĵuravleva Valentina, tradukis Aleksej I. Verŝinin

Mi ne eraris: "Starluma" aperis tiel en Norda Prismo. Mi ne scias kial. La korekta vorto estas "Stelluma."

Ĉiaokaze, ĝi estas ĉarma rakonto.

Hermann Hesse en Esperanto

Mi jam blogis pri Hermann Hesse sub temo ars combinatoria. Bibliografion de Hesse en Esperanto vi trovos en mia retpaĝo:

Hermann Hesse, Esperanto, Klera Utopio, Universala Lingvo / Intellectual Utopia, Universal Language

Kiam mi kompilis tion, interesis min la verko La Vitroperla Ludo (Das Glasperlenspiel), la precipa temo de la retpaĝo.

De tiam aperis nova traduko en Esperanto, Sidarto, tradukita de Detlef Karthau, eldonita de Mondial en 2010.

Hesse furoris inter junuloj kiam mi estis dekumulo antaŭ 45 jaroj. La plej konata kaj legata verko estis ja Sidarto. Mi legis kelkajn verkojn de Hesse, sed Sidarto estis mia malplej favorata. Laŭmemore, mi tute malŝatis Budhon. Sed Esperatistoj, se vi ne legis la romanon nacilingve, mem juĝu.

Tiutempe mi legis ankaŭ Demian, kiu haveblas ankaŭ en Esperanto per Mondial. Mi memoras 
malmulton pri ĉi tiu romano, krom ke la rolulo Demian surportas la "signon de Kaino." (La reklamo de la Esperanta traduko mencias tion.) Pro tio mi inkluvizos Demian en miaj konstruataj bibliografioj pri beletraj pritraktoj de la Edena kaj Kain-Habela mitoj en angla kaj Esperanta literaturoj.

2013-08-21

Borges en Esperanto (9): Bibliografio en "Literatura Foiro" en 1986

La plej kompleta kaj sola antologio en Esperanto da verkoj de Jorge Luis Borges estas:

La sekreta miraklo (1986)
Serio Mondliteraturo, Volumo 16

Tradukis el la hispana: Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua, Francisco Veuthey Kompilis kaj redaktis: István Ertl

Tie vi trovos la enhavtabelon. Specifaj verkoj troveblas dise en la Interreto, inkluzive de mia retejo. Konsultu antaŭajn afiŝojn.

Kelkaj noveloj ricevis pli ol unu tradukon, ekz. La domo de Asteriono tradukita de Manuel Giorgini.

Jen bibliografio kun aldonaj informoj kaj ligoj kiu aperis en 1986:

JORGE LUIS BORGES EN ESPERANTO

el Ficciones (1944)
La loterio de Babilono, tr. Giulio Cappa, en La Kancerkliniko 4:1977

La biblioteko de Babelo, tr. G. Cappa, en La Kancerkliniko 5:1978 kaj Sferoj 2

La sudo, tr. Enio H. Garrote, en Argentina Novelaro (tria serio)
el El Aleph (1949)
La domo de Asteriono, tr. Zsuzsa Varga-Haszonits, en Hungara Vivo 2:1977

La du reĝoj kaj la du labirintoj, tr. Liven Dek, en Literatura Foiro 77:1983
el Otras inquisiciones (1952-1966)
La enigmo de Edward Fitzgerald, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 90:1985

Pri la analiza idiomo de John Wilkins, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 63:1980

Pri la klasikaĵoj, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986
el El hacedor (1960)
La faristo, tr. G. Cappa, en Fonto 22:1983

Vualitaj speguloj, tr. G. Cappa, en Fonto 22:1983

Ragnarök (la krepusko de la dioj), tr. G. Cappa, en Fonto 23: 1983

Borges kaj mi, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986
el El otro, el mismo (1964)
La forano, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986
el Elogio de la sombra (1969)
Laŭdo de ombro, tr. G. Cappa, en Fonto 14:1982
el El libro de arena (1975)
La libro el sablo, tr. Liven Dek, en Literatura Foiro 76:1982 kaj Sferoj 4
el Antología poética (1980)
Poemo pri la donacoj, tr. G. Cappa, en Fonto 14:1982

Spinozo, tr. Julius Balbin, en Fonto 24:1983

Arto poezia, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986
el Los conjurados (1985)
La longa serĉado, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986

FONTO: Borges, Jorge Luis. “Borges, mistera klasikulo,” tradukis Giulio Cappa, Literatura Foiro, n-ro 98, aŭgusto 1986, p. 6-12. Tradukoj kun notoj kaj ĉi tiu biblografio (p. 12).

Ankaŭ en ĉi tiu numero:

Ullman, Pierre. “Miaj renkontoj kun Jorge Luis Borges,” p. 4-5.

Vidu ankaŭ:

Borges, Jorge Luis. “La viro ĉe la sojlo,” tradukis Liven Dek, Literatura Foiro, n-ro 99, oktobro 1986, p. 12-15. Kun antaŭnoto de Dek kaj traduketo de Gaston Waringhien. 


2013-08-19

Librokluboj & Imre Madách

Kie oni trovu diskutejojn pri beletro en Esperanto interrete?  Ekzistas, mi supozas, pluraj grupoj, sed la jena estas laŭ mia sperto la ĉefa:

per-esperanto-literaturo · Literaturo en kaj per Esperanto

Tamen la grupo plejparte temas pri interŝanĝado de informoj ol analiza diskutado de verkoj.

Jen nova diskutejo:

Librokluboj

Mi partoprenas la jenan diskutgrupon:

I. Madách - Tragedio de l'homo

Ĝis nun la diskutado ne viglas, kaj precipe mi instigas ĝian antaŭenigon. Mi raportos plu almenaŭ pri mia analizo de la verko.

La jena blogo estas efektiva morta, sed troveblas multaj recenzoj:

Lego-klubo de Kvinpetalo

Mi ne memoras, ĉu ekzistas viva retejo por esperantistoj, kiel por anglalingvanoj kiaj Goodreads, kie ĉiuj povas meti recenzojn. Do bonvolu informi se vi scias pri recenzejoj aŭ diskutejoj pri beletro.

2013-08-18

Ludwig Feuerbach ne en Esperanto

Estas mirinde, ke mi ne povas trovi ajnan verkon de Feuerbach en Esperanto. La tezoj de Marx pri Feuerbach ekzistas en esperantaj tradukoj, sed ne Feuerbach mem. Ĉu Feuerbach troveblas en via nacia lingvo? Kiuj verkoj?

Ludwig Feuerbach - Vikipedio

La fama tezaro de Markso estas trovebla libroforme:

Tezoj pri Fojerbaĥo, Principoj de komunismo kaj aliaj tekstetoj de Karlo Markso, Frederiko Engelso; tradukis el la germana Vilhelmo Luterman.  

Markso kritikas la mankojn de Feuerbach (kiu lin dum temo inspiris) rilate al socia teorio, limo de ĉiuj Junhegelanoj, kiuj kritikadis religion kaj politikon sed ne penetris sub la tavolon de la ideologiaj superstrukturoj de la socio. Sed ĉi tie oni ne trovos la riĉaĵojn de Feuerbach pri la motivoj kaj trajtoj de religioj kaj superstiĉoj.

Jen mia bibliografio de verkoj en kaj pri Feuerbach en la angla: Ludwig Feuerbach.

2013-08-17

1906: Pogromo & “Mia Esperantistino”

Oni gajnos koncepton pri la socipolitika perspektivo de Zamenhof el sia angoro pri la pogromo kontraŭ judoj en sia hejmlando, esprimite en sia parolado ĉe la Universala Kongreso en Ĝenevo en 1906:

"Malferma parolado de Zamenhof en la dua Universala Kongreso"
(Svislando, Ĝenevo, la 28-an de aŭgusto, 1906)

aŭ ĉe:

Parolado antaŭ la Dua Kongreso en Genève en la 28a de aŭgusto 1906

Marjorie Boulton parte tradukis ĝin en sia biografio pri Zamenhof; mi tradukis la ceteron:

The Second Universal Congress of Esperanto: Opening Address, Geneva, Switzerland, 28 August 1906 de L. L. Zamenhof; partial translation from Esperanto by Marjorie Boulton, completed by Ralph Dumain

Tute male ol ĉi tiu ĉagrena afero estas ĉi tiu leĝera eldonaĵo, partituro, originalaĵo kiun mi lastatempe akiris:

Mia Esperantistino” (Kanzono) de W. M. Pace & J. A. Moonie (Partituro, 1906)

La kovrilan paĝon vi vidas supre.

Stéphane Mallarmé en Esperanto

"Le monde est fait pour aboutir à un beau livre."

Jen miareteje:

Stéphane Mallarmé en Esperanto: Bibliografio & Retgvidilo

Mi celas dokumenti ĉiujn tradukojn kaj pritraktojn de Mallarmé en Esperanto. Se vi povas aldoni informojn aŭ dokumentojn, bonvolu min informi.

Mi kompilas ankaŭ anglalingvan gvidilon kun emfazo pri la konceptoj de Mallarmé pri la lingvo, scio, la 'Granda Verko', konstruado de la Libro, kiu enhavos ĉion:

Stéphane Mallarmé, Grand Oeuvre, Le Livre: Selected Resources in English

John Wilkins (1614–1672) : artefarita lingvo & vojaĝo al Luno

John Wilkins estas bone konata (ankaŭ inter esperantistoj) kiel pionira verkinto de artefarita aprioria 'filozofia lingvo'. Li estas eminenta ankaŭ kiel kunfondinto de la 'Royal Society' (t.e. Reĝa Societo, pionira brita scienca institucio) kaj promocianto de la nova scienco.

Oni povus ankaŭ konsideri lin pioniro de sciencfikcio kaj konceptigo de interplaneda vojaĝado. Jen lastatempe enretigitaj aferoj:

Frigyes Karinthy en Esperanto (7)

Jen miareteje:

La Dia Providenco” de Frigyes Karinthy, tradukis K. Kussinszky

Mi enretigis kelkajn erojn (vidu antaŭan afiŝon) el:

Norda Vento, de Frederiko Karinthy, el la hungara tradukis Karlo Bodó. Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. 95 p.

La tuta libro estas havebla en eldono de INKO, sen la enkondukaj eroj kaj ilustraĵo:

Norda Vento de Frigyes Karinthy. Lingve reviziita en 2003.

William Blake vs 17th-18th century linguistics (2)

Essick, Robert N. William Blake and the Language of Adam. Oxford: Clarendon Press, 1989.

See previous post on this topic for table of contents, etc. And see my web site for:

  •      Introduction: on the state of scholarship on Blake as artist & as poet, & on previous studies of Blake's linguistic concepts, the focus of this book: Blake compared to the rationalist & empiricist linguistic ideas of the 17th & 18th centuries

  •      William Blake vs Rationalist Linguistics (Excerpt) from Chapter 3: Natural Signs and the Fall of Language; pp. 133-135.

2013-08-12

William Blake vs 17th-18th century linguistics

Essick, Robert N. William Blake and the Language of Adam. Oxford: Clarendon Press, 1989.

Contents

       List of Plates                                                                      ix
       Note on Texts                                                                      x
       Introduction                                                                         1
1.    Adam Naming the Beasts and its Companions            6
2.    In Pursuit of the Motivated Sign                                     28
3.    Natural Signs and the Fall of Language                        104
4.    Language and Modes of Production                              160
5.    The Return to Logos                                                        195
       Afterword: Romantic Languages and Modern
            Methodologies                                                           237
       Bibliography                                                                   240
       Index                                                                               261


Here two usually distinct lines of humanistic inquiry intersect: Blake studies and the history of linguistics and the scientific revolution. Conceptions of language and signification, evolving with the rationalism and empiricism of early modern philosophy and science, are challenged by Blake’s radically different world view.

Of particular interest here is Chapter 2, in which Blake’s view of language is contrasted with the philosophical languages of the 17th and 18th centuries—Wilkins, Dalgarno, etc.—a comparison one does not often see. See also pp. 133-135 for more on John Wilkins.

Presumably here one can learn more about the historically evolving dialectic between scientism and romanticism in the modern world.

2013-08-11

Vörösmarty & Babits en 'Tutmonda Sonoro' & 'Hungara Antologio'

Tutmonda Sonoro (1981), antologio de tradukoj el multaj lingvoj de Kálmán Kalocsay, bonŝance por ni haveblas interrete, ĉe la sama retejo kie troveblas aliaj verkoj de eminentaj hungaraj esperantistoj.

Ne estus surprizo, se oni trovus samajn poemojn en pli ol unu antologio kaj/aŭ en revuoj. Nun mi volas kompari la enhavojn de Tutmonda Sonoro (TS) kaj Hungara Antologio (1933) (HA) pri kelkaj poetoj kiujn interesas min, du nun.

Mihály Vörösmarty:

  Pensoj en la biblioteko (TS & HA)
  La maljuna cigano
  (TS)

  Antaŭparolo (HA)
  La homoj (HA)

Mihály Babits

  Fortissimo (TS & HA)
  Cigano en la mortkondamna ĉelo (TS & HA)

  Cigankanto (HA)
  La Danaidinoj (HA)
  Du Fratinoj (HA)
  Naiva Balado (HA)
  Vintra Kanto (HA)
  Vespera Demando (HA)
  Nova Jaro (HA)
  Strato Antaŭtagmeze (HA)
  Strato Vesperiĝe (HA)
  Delonge Forsonoris Temp' de Sappho (HA)
  En Arbara Loĝejo (HA):
        --> K. Kalocsay kaj G. Waringhien: Korespondaĵoj
  Mitologio [novelo] (HA)

2013-08-10

100 plej legindaj tradukaĵoj

Jen:

100 plej legindaj tradukaĵoj
Listo kompilita de Edmund Grimley Evans, aperinta en revuo Esperanto, novembro 2010.

Kion vi pensas pri ĉi tiu listo? Kiujn verkojn vi aldonus?

Mi jam legis, en Esperanto, antaŭ jardekoj:

Aszlányi: Sep vangofrapoj 
Martinson: Aniaro 
Milne: Winne-la-Pu 
Tragedio en la universo (jugoslavaj astronomoj)
Zweig: Brulanta sekreto kaj aliaj rakontoj

Nur en la angla mi legis: 

Cabell: Jurgen
Camus: La fremdulo
Čapek: Milito kontraŭ salamandroj 
Frank: Taglibro de Anne Frank  
Kafka: La metamorfozo 
Orwell: Mil naŭcent okdek kvar
Poe: La falo de la domo Usher  
Sartre: La naŭzo
Stevenson: D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde
Tolkien: La Mastro de l' Ringoj 
Verne: Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj     

Mi legis aliajn verkojn de pluraj aŭtoroj en la angla aŭ/kaj en Esperanto. Kompreneble, mi ŝatus legi multajn el la nelegitaj verkoj. Mi posedas plurajn librojn en la listo kiujn mi ne legis.

Mi plej ŝatus akiri:

Borges: La sekreta miraklo 
Cabell: Jurgen

Kertész: Sensorteco

Mi jam legis multe da Borges kaj Cabell en la angla. Mi kolektas tradukojn de Borges en Esperanto. 

Charles Baudelaire: L'Horloge / La Horloĝo


                  LA HORLOĜO

Horloĝ'! Fatala dio, terura, senkompata!
Per fingro ĝi minacas: "Jen tempo por memor'!
Vibrante la Doloroj en via tima kor'
Sin plantos baldaŭ kiel en disko arkpafata;

Jam la Plezur' vapora al horizonta fon'
Rifuĝas kiel silfo al postkulisa vando;
Ĉiu momento ŝtelas peceton el la frando
Al homoj konsentita por tuta viv-sezon'.

La trimil-sescent-foje dum horo, la Sekundo
Flustretas: Rememoru! Per insektvoĉa tint'
La Nuno jam parolas: Mi estas la Pasint'
Kaj vian vivon suĉas mia rostret' ĝis fundo.

Remember! Rememoru, fuŝul'! Esto memor'!
(Parolas ĉiujn lingvojn mia metala lango.)
Ĉiu minut', mortema stultulo, estas gango:
Ne pigru ĝin elmini por ĝia kaŝa or'!

Memoru, ke la Tempo, ludant' avida, prenos
Sen tromp', en ĉiu meto, la gajnon! Jen fatal'!
Memoru! Tago svenas; densiĝas nokt-vual';
L' abism' soifas ĉiam; klepsidro tuj malplenos.

Baldaŭ la hor' sonoros, kiam la di' Hazard',
La Virt' majestas, via edzin' ĝis nun virgino,
La Pento mem (ho lasta gastejo ĉe l' vojfino!)
Alkrios: Mortu, olda poltrono, troas tard'!"

El: Baudelaire, Charles: La floroj de l' malbono, elfrancigis K. Kalocsay
kaj G. Waringhien (La Laguna: Stafeto, 1957), paĝoj 188-189.

2013-08-09

Charles Baudelaire: Habelo & Kaino & aliaj

Jen:

Habelo kaj Kaino (el La Floroj de l’Malbono) de Charles Baudelaire, tradukis Kálmán Kalocsay.

 Baudelaire simpatias la rason de Kaino, anticipas renverson de la kosma ordo. Jen ero en mia dokumentado de la Edena kaj Kaino-Habela mitoj.

Jen aliaj tradukoj de Baudelaire en Esperanto:

La Albatro [KALOCSAY Kálmán] & ĉe Babelmatrix
La celo de la poezio [André ALBAULT]
La fremdulo [A. NURAK] Unikoda versio
[P] Invito por vojaĝo [K. de KALOCSAY]
[P] La kato [Mireja COROBU]
[P] La kato ["Filip_fr"]
[P] La kato [Gaston WARINGHIEN kaj Kálmán KALOCSAY]
Kaj jen: Recenzo: La floroj de l' malbono de Baldur RAGNARSSON

Humphrey Tonkin en anglalingva intervjuo mencias komparon fare de William Auld de angla and esperanta tradukoj de "L'albatros":

An Interview with Humphrey Tonkin

Sennaciismo revizitata

Jen reeldono de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT):

Du klasikaĵoj pri sennaciismo; tekstoj de V. Elsudo kaj E. Lanti; kun enkonduka antaŭparolo de Gary Mickle

La jena prezento okazis en la 86a SAT-Kongreso okazinta en Madrido de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2013:


i ne entenas estimon pri anarkiismo, sennaciismo, aŭ Lanti, sed Gary Mickle estas inteligenta homo, do eble enestas io lerninda.

2013-08-08

Johannes Linnankoski's 'Eternal Struggle': Cain vs Abel

For reference:



I read a synopsis in Esperanto of Johannes Linnankoski's Ikuinen taistelu (Eternal Struggle), which has never been translated from Finnish to English or to Esperanto:

Setälä, Vilho. “La tragedio de l’ homo—la eterna lukto,” Norda Prismo, 1969, n-ro 1, p. 9-13.

He was inspired by Imre Madách's The Tragedy of Man. Here Cain is the most sympathetic figure; he represents human enterprise as opposed to the lazy regression to the infantile state represented by Abel. Adam is a broken, defeated man. Cain is the one who sees the potential of human industriousness, supported by his wife Ada. I'm not so sure about Lucifer, who encourages Cain's rebellion.

I see the influence of Madách in Cain's wife Ada; she, like Madách's Eve, seems to represent the material will to live, not to accept hopelessness. Cain, in despair after killing Abel, seeing his future as nothing but misery, contemplates suicide, but Ada, representing the life force, talks him out of it, telling him she is pregnant and that the future can be filled with joy as well as heartbreak.

There remains an inherent weakness, or at least something unresolved, even in the inversion of the orthodox interpretation of the Biblical myth: neither Lucifer nor Cain are completely autonomous figures; they are dynamic, but still reactive, which implies, I suppose, that no one is really self-determining in an oppressive universe. 


Mythological symbolism has its limitations, but it is one of the ways in which humans are able to conceptualize their experience, and it can be highly protean even as orthodox interpretations are imposed by authoritarian institutionalization. 

It has been thought by some people who see something liberatory in Biblical mythology--I think Ernst Bloch was one of them--that there is a dynamic here opposed to the static view of the cosmos in Eastern religion in which the order of things is fixed for all time and the individual's task is to be harmoniously absorbed into it.  Mythical structures can be reinterpreted multiple ways and if one sufficiently abstracts out of dogmatic religious doctrines and institutions, one can prove just about anything. Yet while rejecting liberation theology I do see a dynamism here that is much more interesting to play with than the New Age crapola that serves the smug and the comfortable.

2013-08-07

Sciencfikcio & Esperanto (16): Valentina Zhuravleva


Don Harlow, en Esperanto and Science-Fiction, Appendix 2 de sia verko The Esperanto Book, rakontas:
"I myself once earned the money to buy a pair of swimming trunks and an astrophysics text for college by selling an English translation of the Esperanto translation of Valentina Zhuravleva's Russian-language short-story "Starlight Rhapsody" to The Magazine of Fantasy and Science Fiction. "Starlight Rhapsody" is one of those rare gimmick stories whose gimmick -- the interstellar transmission of music as information contained in a spectrum -- was proposed a year or so later, in another context, by the author as a viable means of interstellar communication. SETI, please note!"
Mi ankoraŭ ne trovis bezonatan precizan informon pri la publikigo de la Esperanta versio. Mi trovis la jenajn informojn ĉe SF Site:
1st pub. in Russia, and in Esperanto in the Swedish mag. Norda Prismo; trans. into English by Donald J. Harlow
Sed ja troveblas informoj pri la angla traduko. Jen la novelo en la angla mem; ĉu la sama traduko? Ĉu la dato referencas la rusan originalon? Jen:

"Starlight Rhapsody" by Valentina Zhuravleva
"Moscow news", January 1, 1960. p. 7

Jen pluaj informoj kaj pritakso:

Chapter 11: Human Monsters Under My Bed (Sam's POV), Alec's Hidden Fics, Alec Starr

Ekzistas anglalingvaj tradukoj de aliaj verkoj de Zhuravleva. Konsultu ekz. retejon Translated SF.

Jen Esperantaj tradukoj de aliaj verkoj, ĉe retejo de Juri Finkel:

Valentina Nikolaevna Ĵuravlova

Stelulino de psikologio (sciencfikciaj rakontoj)
Pri la verkisto:

Valentina Ĵuravlova - Vikipedio

Valentina Zhuravleva - Wikipedia, the free encyclopedia


2013-08-04

Kaino & Habelo & Ĥanoĥ & Byron & Blake

La mito de Kaino kaj Habelo estas fondo fekunda por renversado. La angla romantika poeto Lord Byron fifamiĝis pro sia versdramo Cain, A Mystery (=Kaino, Misterdramo; 1821), kiu simpatias la starpunkton de Kaino.

La ŝlosila libro pri ĉi tiu verko estas:

Steffan, T. G. (Truman Guy), komp. Lord Byron’s Cain: Twelve Essays and a Text with Variants and Annotations. Austin: University of Texas Press, 1968. xvii, 509 p.

Estas ja interesa afero, ke Cain estis tradukita al Esperanto tre frue dum ĝia ekzisto, jam en 1896, de pionira verkisto / tradukisto Abram (Antoni) Kofman!

Oni povas aliri skanaĵojn de Kain: Mistero - Nurnbergo, 1896 ĉe la Esperanto-Fako de Aŭstria Nacia Biblioteko.

Ŝajnas, ke ĉi tiu herezaĵo estas la unua traduko de Byron en Esperanto!

Ankaŭ kurioze, la dua traduko de Byron en Esperanto devenas de Apokrifa temo: Heaven and Earth (1821), jene:

Ĉielo kaj Tero: Mistero, tradukis Eugène Noël. Nancy'o: Thomas, 1906. 54 p.

La temo devenas de la Apokrifo Libro de Ĥanoĥ. Interalie, temas pri sekskuniĝo inter falintaj anĝeloj kaj homaj virinoj.

Nu, renversado de ortodoksaj religiaj mitoj kaj revolucia utiligo de mitoj estas troveblaj je verkistoj de tiu periodo de angla romantikismo. Plu interese, post ke Byron renversas Genezon, William Blake renversas Byron!

[La kadavro de Habelo trovita de Adamo & Eva],
ĉ. 1826, London, Tate Gallery

La koncerna verko estas The Ghost of Abel (1822) [La Fantomo de Habelo], malfrua verko gravurita sur du platoj (alklaku retligon supre). Por pli facile legi la tekston, alklaku la tekston The Ghost of Abel. Ne ekzistas Esperanta traduko. Tio certe estus ne tro malfacile farebla; temas pri mallonga verko sen la obskuraj roluloj de la privata mitologio de Blake.

En La Fantomo de Habelo Blake ne restarigas la ortodoksan koncepton. Komence li nomas Byron-on profeto, kiu ne kaptiĝu en dubo. La Dio de Venĝado ne estas la reala Dio, kaj la krio de la sango de 'Habelo' ne devenas de la reala Habelo: la voĉo de venĝo estas la voĉo de Satano. La 'renverso' de Byron fare de Blake kongruas kun la kontraŭortodoksa kristanismo de Blake, laŭ kio la oficiala religio estas falsa religio de subpremado.

La pentraĵo supre estas aparta verko.Tiu bildo estas uzata en artikolo interpretanta la Biblian miton. Mi enretigis la unuan paĝon:

Kie estas via frato, Habel?” de Vinko Oŝlak

 En la artikolo Blake ne estas plu menciata.

Nu, jen mia gvidilo al Blake en Esperanto:

William Blake en Esperanto 

Jen plua fonto pri Byron, Blake, Kaino, kaj  Ĥanoĥ:

Blake in His Time [Blake en sia epoko], red. Robert N. Essick & Donald Pearce. Bloomington; London: Indiana University Press, 1978. Specife:

Leslie Tannenbaum, "Blake and the Iconography of Cain," p. 23-34.

G. E. Bentley, Jr., "A Jewel in an Ethiop's Ear," p. 213-240. Pri Libro de Ĥanoĥ.

Marjorie Boulton: Edeno . . . humanisme

Mi komencis legi verkojn de Marjorie Boulton baldaŭ post lernado de Esperanto. (Rigardu Boulton ankaŭ ĉe retejo Originala Literaturo Esperanta.) Post pli ol 40 jaroj mi nebule memoras du-tri novelojn el ŝia novelaro Okuloj (1967). Jen unu:

Tiel, kiel ĝi ne okazis

Laŭ ĉi tiu versio, Dio feliĉas pro la malobeo, sendependeco, kaj braveco de la unua homparo en Edeno. Adamo kaj Eva ĝojas pri sia nudeco, ili senkae asertas respondecon pri propraj agoj, Adamo konfesas, ke Eva helpis lin decidi malobei la dian malpermeson, kaj ke Eva cerbumis, ke Dio fakte deziris tiun malobeon. La hipotezo de Eva pruviĝis ĝusta. Dio kapablas imagi la plej hororajn konceptojn, kiajn honton, timon, malamon . . . kaj kontentas, ke la homoj ne konas ilin. La intrigo finiĝas feliĉe.

Dankon, Marjorie!


Jonathan Swift: standardizing English vs. philosophical languages?

I blogged before on Swift's satire of the philosophical languages of John Wilkins and others in Gulliver's Travels. Part III. A Voyage to Laputa, Balnibarbi, Luggnagg, Glubbdubdrib, and Japan; Chapter V:

Jonathan Swift & philosophical languages

In that post I linked also to other studies of the relation of Swift to the linguistics and notions about language in his time.

Now I want to point out another facet of Swift's ideas about language. This essay can be found all over the web, presumably; here's one link:

A Proposal for Correcting, Improving and Ascertaining the English Tongue by Jonathan Swift

Various essays contextualize Swift's intervention:

An Introduction to: A Proposal for Correcting, Improving, and Ascertaining the English Tongue

"How barbarously we yet write and speak...": The 18th Century & the Origins of Prescriptive Grammar

Jonathan Swift and Language (Background): Notes on Swift and Language and Restoration History by John Dylan McNeill

Our Fallen Tongue: Jonathan Swift's Indictment of Humanity in Part IV of Gulliver's Travels by John Dylan McNeill

Swift and the English Language by suture

Language and the Hostility of Time: The Failure of Swift's Prescriptivism in A Proposal for Correcting, Improvingand Ascertaining the English Tongue by Jukka Tiusanen

My previous post links to articles that juxtpose Swift to Wilkins et al. This monograph does so as well, with an extensive treatment of Swift's ideas about language:

Language and Reality in Swift's A Tale of a Tub by Frederik N. Smith

Wilkins' founding role in the Royal Society and his speculations on a voyage to the Moon, in relation to Swift's satirical works, are also topics for investigation.

2013-08-03

Kaino banaligita de Baghy

Nova projekto, kiu formiĝas el malnovaj engaĝoj, estas dokumentado ne neortodoksaj, eĉ herezaj, interpretoj, precipe beletraj, de la mitoj de Edeno, Adamo kaj Eva, kaj Kaino kaj Habelo, en la angla kaj en Esperanto.

Mi komencas pri la malo: tute banala poemo de Julio Baghy:

Filoj de Kaino de Julio BAGHY, en Migranta Plumo, paĝoj 117-118

Baghy estas humaneca, amata 'Paĉjo', kaj pioniro de la Esperanto-poezio, sed mi trovas multajn liajn poemojn neelteneblaj. Jen unu specimeno.  Liaj esprimitaj sentimentoj estas plej ofte konvenciaj, romantikaj, simplamensaj, kliŝaj, kaj el aktuala perspektivo eksmodaj.

Mi jam recenzis bloge en kvin afiŝoj lian versdramon Sonĝe sub Pomarbo. Lia reverko de la Adamo-Eva mito estas, kiel mi diris, anemia en komparo kun La Tragedio de l’ Homo de Imre Madách.

Estas pli interesaj traktoj de ĉi tiu mita materialo en aliaj originalaj kaj tradukaj verkoj en Esperanto, eĉ de la tro-adoranto de Baghy Marjorie Boulton.

James Baldwin & Esperanto


La 2-a de aŭgusto estas la naskiĝtago de la grava usona verkisto James Baldwin (1924–1987). Laŭ mia scio ne ekzistas traduko de iu verko de Baldwin en Esperanto, sed Baldwin menciis Esperanton unufoje:

"The Precarious Vogue of Ingmar Bergman," by James Baldwin, Esquire, April 1960.

Temas pri intervjuo al filmverkisto Bergman. Do:

"The visitor's chair in which I sat was placed at an angle to the door, which proximity, each time that I was there, led to much bumping and scraping and smiling exchanges in Esperanto."

 Jen diskuto el julio 2011 pri la koncerna frazo:

bumping and scraping and smiling exchanges in Esperanto

Ne estas artikolo pri Baldwin en Vikipedio, sed estas citaĵoj de Baldwin kun Esperantaj tradukoj en Vikicitaro.

Mi blogis kaj recenzis pri Baldwin anglalingve.

2013-08-02

Sciencfikcio & Esperanto (15): Polymorph

Documenting the presence of Esperanto in English-language science fiction could prove an endless task. Here's an intriguing novel I discovered at SF Site:

Polymorph by Scott Westerfeld. Roc Books, 276 pages. A review by Thomas Myer

According to Westerfield, the concept behind the novel was inspired by the variegated and protean character of New York City in the 1980s. Myer highly recommends this novel. Among its charms:
"And did I mention the oh-so-cool Payday club, that every week moves to a new locale, mirroring the protean twists on selfhood, where hackers, slackers, and slummers caress the infrabass hip-hop? Or the epic operas based on international energy treaties, sung in Esperanto, and staged on giant chessboards?"