2011-03-02

Baldur Ragnarsson: Ŝtupoj kaj poste

Mauro Nervi, Prezidanto de la Esperantlingva Verkista Asocio kaj mem eminenta poeto, verkis anglalingvan leteron en 2007 al la Sveda Akademio por rekomendi Baldur Ragnarsson por la Nobelpremio pri Literaturo. En tiu letero li priskribas la ŝlosilan rolon kiun okupas Ragnarsson en la evoluo de la Esperanta poeziarto. Elstaras ĉi-rilate du poemaroj, Ŝtupoj Sen Nomo (1959) and Esploroj (1974). Se vi povas legi anglalingve, vi trovos ĉi tion interesa.

Mi ne kompetentas taksi la takson en ĉi tiu letero, kaj mi posedas nur la poemaron  Ŝtupoj Sen Nomo, do mi donos nur neformalajn personajn reagojn. Mi jam blogis pri Ragnarsson donante retligojn al kelkaj liaj poemoj kaj aliaj aferoj. Ĉar temas ĉi-okaze pri poemoj, mi indikos la esencajn retligojn:

Baldur RAGNARSSON (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)

"Nerimarkitaj Herboj" de Baldur Ragnarsson (el Esploroj) /
"Unsung Leaves" translated by E. James Lieberman

Tradukoj fare de Baldur Ragnarsson el Giacomo Leopardi & Salvatore Quasimodo

Pri la poemoj en la retejo de Don Harlow, notu:

La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX
Finosortas = Ŝtupoj, Unua, XV
La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX
Raŭka rido = Ŝtupoj, Dua, II
La simbolo  = Ŝtupoj, Tria, III

Do, preter Ŝtupoj, troviĝas:

Renaskiĝo
... Sed ankaŭ tiu tempo ...

Nu, jen kelkaj impresoj tre subjektivaj. Al aktuala usonangla estetiko—almenaŭ la mia—fiksformoj rimaj poemoj ofte tedas aŭ ĝenas. Aldonu al tio tro da didaktismo, predikado, deklarado, kaj oni—almenaŭ mi—sentas iom da pompeco. (Eĉ la vorto "pompo" sonas pompe!) De tempo al tempo poemo de Ragnarsson ĉi tiel min frapas, sed multokaze, dankinde, Ragnarsson montriĝas majstro de ritmo, vortmuziko, kaj humorkonstruado. Samrange, se ne pli, gravas en pluraj poemoj simbolaj enigmoj, kiuj pensigas preter la ofte trovata surfacniveleco de Esperantaj poemoj.

Kiam Kalocsay malrekomendis eldonadon de Ŝtupoj, li citis interalie la etoson de pesimismo, malespero kaj morto en la poemaro. Jes, oni trovas tion, kvankam kelkfoje interesajn specimenojn, ekz.

Ŝtupoj, Unua, IX: Kiam al morto transiĝos la Tero

La poeto pensas pri naskiĝo de homspeco sur fora planedo.

Ŝtupoj, Dua, X: La mano jam dormas

Sojle de estingo, la poeto defias la mondsistemon aŭ sociordon.

Ŝtupoj, Tria, XX: Mi aŭdis ilin proksimiĝi

La poeto rakontas pri nenomitaj invadantoj kiuj paŝ-post-paŝe kaptas erojn de lia korpo ĝis atingo de la koro.

La finaj du poemoj ja estas deprimigaj:

Ŝtupoj, Tria, XXI: malrapide
Ŝtupoj, Tria, XXII: eĥas flustre

En ŝtupo Tria, XXI, elpaŝas la skeleto de la korpo. Nur unu poemo en la poemaro estas pli longa. Post pluraj turnoj, ĝi finiĝas per versoj pri pereo.

Ŝtupo Tria, XXII havas frapan ritmon, kun ripeto fine de ĉiu stanco:

moko moko mok
sen fino

Ho ve! Mornaj ja, sed ĉi tiuj tamen estas interesaj poemoj.

Jen alispecaj, diversaj poemoj en Ŝtupoj:

Unua, X:  Sunoŝaume maro ŝvelas
Unua, XI: Al ni Genez' proklamas
Unua, XIII: Akceptu mian manon, infaneto
Unua, XIV: Mi ĵetas ŝtonon alten en l'aeron
Unua, XX: Komprenon pri la Amo alportas esploroj
Dua, IV: Kiam Mondo la Muĝa disstreĉos la faŭkon
Dua, VI: Mi kiu strabe strebas . . .
Dua, XIII: Vidante neĝon cigni krudosubon
Dua, XIV: Dum mil mil jaroj
Dua, XX: Treme, sur mensofundo
Tria, II: Vi estas la ploro de l'nokto
Tria, V: Ĉio aktivas krom l'ideo kaj mi
Tria, VI: Mi estas la suno
Tria, VIII: Pli silente ol luno
Tria, XVII: Ke frapu la penso
Tria, XIX: Ni forgesis

No comments: