Baldur Ragnarsson: por diskuto
Baldur Ragnarsson, unu el la  plej eminentaj esperantistaj poetoj aperintaj post la dua mondmilito,  estis proponita de la Esperantlingva Verkista Asocio por la Nobelpremio  pri Literaturo. Pluajn retligojn ĉi-temajn troveblas ĉi-bloge.
Ĉe la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, dimanĉon, la 13an de marto, je la 2a ptm, ĉe  Cosi's proksime de la Parlamenta Biblioteko, ni diskutos laŭeble la  jenajn poemojn:
 La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX
 La simbolo  = Ŝtupoj, Tria, III
... Sed ankaŭ tiu tempo ...
La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX
"Nerimarkitaj    Herboj"  (el Esploroj) /
"Unsung Leaves" translated by E. James Lieberman
Restas 3 pluaj  poemoj troveblaj ĉe la retejo de Don Harlow, sed verŝajne mankos sufiĉa  tempo. Ĉiu havas propran guston: mi intence elektis la plej malfacilajn  poemojn, ĉar mi preferas fosi sub la surfacon. La laste nomita ne estos  tiom kaprompa, kaj ĝin akompanas anglalingva traduko de Jim Lieberman,  kaj eble tio instigos komencantojn.
No comments:
Post a Comment