2011-03-31

Sonoroj sub la Grizo

     Sonoroj sub la Grizo

   de Ralph Dumain

Tiuj veaj sonoj esperantaj:
-uj' -aj -oj
apenaŭ aŭditaj je malvarma tago,
en Varsovi', deknaŭjarcente.

Verkite 1987.01.22, titolite & redaktite 2011.03.31

Historiografie

   Historiografie

   de Ralph Dumain

Kombilo de memor’
taŭzis Historion.
Laŭmode?

Verkite 1987.01.22, titolite & redaktite 2011.03.31

Astrosistemaj Buboj

     Astrosistemaj Buboj

      de Ralph Dumain

hundsatelito petis ĉe homastro:
    ĉu mi rajtas terensalti vian sinon
    por korbattrinki el via lumakvujo?

steleto flustris al noktvento:
rapidu odorigi al mi peĉ’,
   ĉar mi nur estas eta meĉ’
   por varmigi vian surteraĵon

verkite antaŭ 1987.03.10, titolite kaj redaktite 2011.03.31.

Nordokcidenta Baltimoro (Decembro 1984)

  Nordokcidenta Baltimoro
    (Decembro 1984)

   Por Ges-roj Kaminkow

    de Ralph Dumain

Jen, kvartalo negra, strate,
hope salutas amike knabino.
Fone: jubilaj voĉoj de ortodoksaj judoj.
Mi paŝis eksteren por trovi
animon de mia land’ Usono,
gorĝsilente, aŭskultante.

Verkite antaŭ 1989.10.14, reviziite 2011.03.31

Poemo antaŭpapa

Al Ratzinger & Ceteraj Teologoj
(1989.05.25)

de Ralph Dumain

Kremo de la kremo,
ĉuro de la ĉuro,
piso de la piso,
el la papa kaco.

Ratzinger & kolegoj,
rata pugaĉaro,
taŭgas ĝuste al la tasko:
totalismo eklezia.

Vi esencas de l’afero:
Senviva, blanka kaj malbela.
Kiam ni, vivuloj, venkos
ĉi teron rondan,
ni venĝos vian arogecon
kaj ekstermos ordon blondan.

Reviziite 2011.03.31

Kontraŭ simbolo

Simbola Kruelo

     k
t e o r i a
     n
     s
     c
     i
     o


  — Ralph Dumain, 1978

Tuŝu Min: poemo por Robert Holder

Mi ĵus elfosis ĉi tiun poemeton mian verkitan en 1978. Robert Holder, parenco de la fama Geoffrey Holder, estis dancisto kun la Joffrey-Baleto. Mi supozas, ke mi verkis ĉi tion baldaŭ post spekto de tiu elstara solista danco, kiu laŭmemore havas religian etoson. Eble la poemo sugestas la diferencon de tiu danco de la cetera programo.

Tuŝu Min
(por Robert Holder)

El la blankuloj paŝis vi
por danci "Tuŝu Min".
Mi aplaŭdis sole.

2011-03-30

Jorge Camacho: por diskuto

La verkisto elektata por la venonta kunveno de la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono estas Jorge Camacho. Ni anticipas estontan kunvenon pri satiraĵoj de Esperantujo & esperantistoj. Tiuokaze, ni povos rikolti plu el liaj verkoj. Por enkonduko al lia ampleksa verkaro, en kiu oni trovas avangardan stilon kaj aparte en noveloj malfacilan kompreneblon, mi elektis la jenajn poemojn kaj novelojn, kiujn, mi esperas, oni trovos digesteblaj:

Poemoj:
Itineroj

ju

Limoj

Miraklo
Noveloj:
Se barbaroj iam

Neniam plu (Aboco de amo)

Jorge Camacho: "Ju"

La lingvaĵo de Jorge Camacho estas ofte tre densa kaj eksperimenta, avangarda tamen muzika. Oni trovas tion ĉe liaj poemoj, kaj eĉ pli intense ĉe liaj malfacilaj sed intereskaptaj noveloj. Formo kaj enhavo kunfandiĝas plene kaj glate en liaj verkoj. Jen specimeno de mallonga, lerte konstruita, trompe simpla poemo kies signifo kuŝas subsurface sed ne tro obskuriĝas.

ju

ju pli mi konas vin, des pli mi volus
ombrelon ekaĉeti kaj vojaĝi
al via pluva land'
ni sidus kaj ni ridus, ni parolus,
ni ludus kaj ni irus kune naĝi
al sensuna strand'

FONTO: Camacho, Jorge [Georgo Kamaĉo, ne plu uzata esperantigo]. “ju”, en Ibere Libere, de Gonçalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Miguel Fernández (Vieno: Pro Esperanto, 1993), p. 73.

Jorge Camacho, poeme, bloge

la blogo de Jorge enhavas plurajn poemojn, krom la de mi antaŭe menciitaj. La plej multaj estas politikaj, laŭokazaj:

Geopolitiko

Disonanco

Blanka gazalo pri Gazao

Kanao

Promesita tero
Sed jen pli ĝenerala socia komento:
La konsilo
La plej notindaj je mi estas la pli ĝenerale filozofiaj:
"Limoj"

Identecoj
. . . kaj plue pri religio:
"la burĥo"
Kaj nepre ne mankas komento pri fifama Giorgio Silfer:
Epigramo
Krome:
Marlando

Dum longe for

nia patro (prozpoemo)

Romanco pri la gripa grupo (video) —> Romanco pri la gripa grupo
Favorata de Jorge mem estas, dulingve (sube, sole la Esperanta versio):
Itineroj

Suri la teron.
Uteron sopiri.
Aspiri eteron.

Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2010

Jen video ĉe YouTube:

Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2010

Ĝi konsistiĝas el serio da fotoj aŭ aliaj bildoj de ĉiu Universala Kongreso, kun akompano de muzikaĉo kaj kantaĉado de Jacques Le Puil, ĉefredaktoro de La Kancerkliniko.

Jorge Camacho ateisme: "Miraklo"

Kun permeso de la aŭtoro, jen ĉe mia retejo la poemo "Miraklo".

La poemo estis eldonita en Ibere Libere (1993) kaj poste en Celakantoj (2004).

Vi povas akiri ankaŭ la poemaron Saturno ĉe la libroservo de UEA.

2011-03-29

Baldur Ragnarsson: prelego de Mauro Nervi

Dankon al UEA, jen prelego de Mauro Nervi en la Malferma Tago, 27 novembro 2010: "Baldur Ragnarsson: Poezio kiel sinesprimo kaj sindeteno".

Mauro Nervi: Poezio de Baldur Ragnarsson 1/4

Mauro Nervi: Poezio de Baldur Ragnarsson 2/4

Mauro Nervi: Poezio de Baldur Ragnarsson 3/4

Mauro Nervi: Poezio de Baldur Ragnarsson 4/4

Mi raportos denove post aŭskulto.

Jorge Camacho: ateismaj poemoj

Jen poemoj troveblej interrete:

Saluton al Darvino

nombroj

Mi atentigas ankaŭ pri poemoj . . .

"Miraklo" en Ibere Libere (baldaŭ enretigota)

"Saturno" en Saturno

2011-03-28

Lou Harrison: 2 poemoj en Esperanto

Mi antaŭe priskribis ĉi tiun anglalingvan poemaron Ĝojoj & Embarasoj anglalingve. Troveblas fine de la libro Esperantlingvaj tradukoj de du poemoj, jen ĵus enretigitaj:

Nova Odo ("New Ode", tr. Bruce Kennedy)

La Kvar Patronoj de la Palestro ("The Four Patrons of the Palaestra")

Mi ne povis reprodukti la unikan tiparan fasonon "Pluma", kiun adaptis Carter Scholz de originala desegnoformo de Lou Harrison mem. Cetere, mi trovas ĝin iom malfacile legebla en Esperanto. Mi utiligis la iomete ekzotikan tiparan fasonon "Garamond".

Laŭ ekspliko fine de la libro, ekzistas kompleta Esperanta alfabeto en "Pluma", utiligita (kun tipara fasono "Uncial Commoncase") unuafoje ĉi-libre.

2011-03-25

Lou Harrison, graphically & poetically / grafike & poezie

Joys & Perplexities: Selected Poems of Lou Harrison. Winston-Salem, NC: The Jargon Society, 1992. xx, 123, [2] pp. (Jargon; 110) Book design by Lou Harrison and Carter Scholz; interior decorations by Lou Harrison; typography by Carter Scholz; jacket design by Jonathan Williams. After-quotes by Lou Harrison, John Cage, Virgil Thompson. Back cover biographical entry by Ned Rorem.

This beautifully designed and illustrated poetry collection retailed for $20. I found it in an unclassified bargain bin in Strand Books in New York City for $1. From the back matter: here's some background on the book:
With Lou Harrison as its source, it's not at all surprising that there would be a confluence of publishers. The University Library at the University of California, Santa Cruz, its special Collections, which house the Lou Harrison Archive, and the Cabrillo Music Festival, Lou a major force in its founding thirty years ago, join in inspired collaboration with the Jargon Society to publish this book of Lou's poetry.

— Rita Bottoms, Special Collections, University Library, University of California, Santa Cruz

The text of this book is set in Pluma Book. "Pluma" is Esperanto for "of the pen," and the alphabet possesses a complete set of Esperanto characters. The title page and cover are set in Pluma Book and Uncial Commoncase. Both fonts are used for the first time in this book. They are based on drawings by Lou Harrison, and were rendered for the Computer by Carter Scholz.
Here is another sample of the typeface, found on the web:


The poems are in English with Esperanto translations of two poems at the end:

Nova Odo ("New Ode", tr. Bruce Kennedy)

La Kvar Patronoj de la Palestro ("The Four Patrons of the Palaestra")

2011-03-18

Karel Čapek & Esperanto (5)

Jen pluaj verkoj de Karel Čapek:

Laŭdo de ĵurnaloj (1925)

"Ĉemizo", en Ĉeĥa kaj slovaka antologio 2 (e-Librejo: Inko; originale eldonita 1935)

Libro de Apokrifoj (ĉiunovele po retpaĝo)

La blanka malsano (e-Librejo: Inko)

Libro de apokrifoj (e-Librejo: Inko)

Milito kontraŭ salamandroj (e-Librejo: Inko)

Naŭ fabeloj (e-Librejo: Inko)

R.U.R. (e-Librejo: Inko)

La koncernah eksteraj retligoj ĉe Don Harlow estas eksmodaj. Mi listigas la verkojn de Čapek kiuj situas ĉe tiu retejo mem:

La arda koro de l' domo [Miloŝ LUKAŜ]
El la opinioj de l' kato [Miloŝ LUKAS]
[N] Jura kazo [Josef CHVOSTA]
[E] Kamentuboj [Miloŝ LUKAŜ]
Kien foriĝas la libroj [Miloŝ LUKAS]
[N] Kolekto de poŝtmarkoj [Miloŝ LUKAŜ]
[E] Legaĵo --- afero laŭcirkonstanca [Miloŝ LUKAŜ]
[E] Malgranda kaj granda [Miloŝ LUKAŜ]
Pri malnovaj leteroj [Miloŝ LUKAS]
[E] Pri specialaj vinoj [Miloŝ LUKAŜ]
[N] Ŝtelita kakto [Miloŝ LUKAS]

La plej kompleta kolekto de Esperantaj tradukoj el Čapek troviĝas ĉe:

Karel ČAPEK: Česká literatura v esperantu

Oni trovas kaj kompletajn verkojn kaj fragmentojn, ĉiujn en DOC-formato.

Mi atentigas, ke aldone al Milito kontraŭ Salamandroj (tr. J. Vondroušek), troveblas Milito kontraŭ Salamandroj - dua parto (tr. T. Pumpr). Ĉe mia retejo troveblas ĉerpaĵo el angla traduko kiu temas pri Esperanto kaj la lingvoproblemo: War with the Newts (Excerpt on the Language Problem).

Fine, jen kuriozaĵo:

'Mi rompis al mi la kapon pri la demando kiel esprimi dialektan parolon de la salamandroj en la fama verko de Karel ČAPEK: “Milito kontraŭ la salamandroj”'   [D-ro PUMPR]
Ĉi tiu citaĵo troviĝas komence de verko Popido, la Verda Dialekto de Manuel Halvelik (Versio 2 — 2009).

2011-03-17

Karel Čapek & Esperanto (4)

Karel Čapek en Vikipedio listigas esperantajn tradukojn eldonitajn kaj ne eldonitaj. Laŭ la librokatalogo TROVANTO de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Aŭstria Nacia Biblioteko, estas eldonitaj pluaj volumoj.

Noveloj [Ĉe rotacia presmaŝino. Tujbranĉo], de K. M. Čapek-Chod; trad. kaj eld. Moraviaj Esperanto Pioniroj. Olomouc: Moraviaj Esperanto Pioniroj 1934. 85 p.

Pri malnovaj leteroj; El "Kritiko de vortoj", en Kolora kalejdoskopo: elektitaj tradukaĵoj de Miloš Lukaš (Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1977), p. 49 - 51, 64.

Naŭ fabeloj kaj unu pezaldone; Pri la solimana princidino; La dua rabista fabelo; Milito kontrau salamandroj; X avertas; en Ĝojoj de mia vivo: elekto el tradukaĵoj de Josef Vondrouŝek Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1984), p. 35-67.

Pri libreto listita kaj en Trovanto kaj en Vikipedio, kiu estas la sama en mia posedo, jen detaloj.

Karel Čapek [Unu el reprezentantoj de la ĉeĥa literaturo kiel fenomeno universale homa; Antologieto el lia verkaro kun konciza priskribo de lia signifo, biografio kaj bibliografio]; kunlabore kun Societo de Fratoj Čapek enhave preparis Jiři Karen [pseŭd. de Ladislav Podmele]; esperantigis Josef Vondroušek.  Prago: Ĉeĥa Esperanto-Asocio / Panorama, 1987. Paco: Literatura suplemento, 1987, n-ro 1. 32 p.

Jen la enhavo:

Pri signifo de Čapek-verkaro kaj la personeco / Jiři Opelik (2-3)
Biografio de Karel Čapek kaj liaj verkoj / František Burianek (3-5)
Karakterizaĵo de l'enhavo kaj tendencoj en la verkaro de fratoj Čapek kaj nome de Karel Čapek ĝis nun ne tradukita Esperanten [resumoj] (5-13)
Fragmento de la romano, kiu ankoraŭ ekzistas en manuskripto "Konferenco en Vaduco" (13-15)
Afero Makropulos (1922), teatraĵo. Fragmento el la tria akto. (15-17)
El Vivo de Insektoj. Fragmento el la unua akto. Papilioj. (17-19)
Fragmento el Granda Polica Fabelo (20-21)
Fragmento el al romano Hordubal (22-24)
Fragmento el la romano Meteoro (24-25)
Fragmento el la romano Ordinara Vivo (26-27)
(Plu pri tradukoj en Esperanto: 28-31)
Klarigoj (32)

2011-03-16

Karel Čapek & Esperanto (3)

Vikipedio enhavas atentindan enkondukon al Karel Ĉapek. Konsultu ankaŭ la artikoleton Libro de apokrifoj.

Troviĝas pluraj sonregistraĵoj en Esperanto de verkoj de Karel Ĉapek ĉe Ipernity:

KAREL ČAPEK - Poŝrakontoj

Troveblus tradukoj el Ĉapek pere de la retejo pri Literaturo en Esperanto - Tradukita Literaturo de Don Harlow. Tamen multaj retligoj ne plu funkcias, do oni devos ĝisdatigi la katalogon de tradukoj.

2011-03-14

Jorge Camacho, enkonduke

Jorge Camacho (OLE) estas plej riĉa je retligoj, sed ankaŭ Vikipedio estas grava referencilo. Oni trovos abunde recenzojn fare de kaj pri Camacho, kaj diversajn eseojn. Mi aparte listigas ĉi tie novelojn, poemojn, kaj kelkajn ne facile troveblajn aliajn aferojn interrete. Jen (plejparte) verkoj de Camacho:

Se barbaroj iam (sciencfikcio)

Jorge Camacho: Neniam plu (Aboco de amo) (el Ekstremoj, IEM 1997)

recenzoj de Ekstremoj
La Majstro kaj Martinelli
La liturgio de l' foiro
"Banala rimportreto" (pri Rikardo Ŝulc')

Saluton al Darvino (poemo)

La ĉapo de la sterko-vermo

ORIGINALAJ ROMANOJ en Esperanto: panoramo kaj perspektivoj

la blogo de Jorge

2011-03-13

Izrael Lejzerowicz

Izrael Lejzerowicz (1901-1942) estis pol-juda esperantisto kiu verkis originale kaj traduke and estis murdita kun la familio en nazia ekstermejo. Li plej famas pro lia satiro El la "Verda Biblio" (eldonita kun "Babiladoj kun Horaĉo Serĉer", 1935) Oni trovas en OLE similajn informojn kaj ankaŭ recenzon Grimaco antaŭ la pereo de Sten Johansson.

Jen interrete:

El la "Verda Biblio" & Babiladoj kun Horaĉo Serĉer

IZRAEL LEJZEROWICZ (1901-1944) de Vilmos Benczik
El la "Verda Biblio" (sonregistraĵo)

La sorĉistino el Kastilio de Тalom Asch, kun permeso de la aŭtoro el juda lingvo tradukis I. Lejzerovicz. Budapest: Literatura Mondo, 1933.

La biblia verde, Esperantaj Bitoj, 19 januaro 2010.

2011-03-08

Franz Kafka per Mauro Nervi

The Kafka Project by Mauro Nervi

La angla lingvo estas la bazlingvo de ĉi tiu ambicia projekto de eminenta Esperantista poeto Mauro Nervi. La celo estas enretigi ĉiujn el la germanlingvaj tekstoj de Franz Kafka, kaj estiĝu la plej eble kompleta retejo pri la verkaro kaj mondo de Kafka. Enestas neniom da Esperanto.

5 periodoj de Esperanta literaturo (1)

Five Periods of Esperanto Literature
by Chuck Smith
Esperanto Blog, 25 Feb 2011

Jen la nomataj periodoj:

1a periodo: 1887-1920. Primitiva Romantikismo & la starigo de stilo
2a periodo: 1921-1930. Matura Romantikismo & literatura florado
3a periodo: 1931-1951. Parnasismo & Maturiĝo
4a periodo: 1952-1974. Post-Parnasismo and modernismo
5a periodo: 1975- . Popularigo de la romano, eksperimenta poezio, Postmodernismo

Nu, la 5a periodo estas la aktuala kaj malmulte konata de mi, do mi komencos tie, kaj serĉos ties verkistojn en la Interreto.

Silento
de GBEGLO Koffi
aperis en OVo, n-ro 32

Filozofio kaj realo [poemciklo]
de Mao Zifu
El Popola Ĉinio, 3/1998

Vortovagumante, blogo de Krys Williams (Ungar)
Specimeno (poemo)

Tuko
de Eli Urbanova
Poemoj pere de retejo de Don Harlow

Budon mi starigis de Nicolino ROSSI

Al Kalocsay de Mauro NERVI

Enuo laborista de Georges LAGRANGE

Sten Johansson (ligoj al verkoj)

Claude Piron: noveloj

La Deka Logo (antologio)

William Auld revizitata (6)

Mi jam blogis pri la aviado kaj la avidilo de Auld dum la 2s mondmilito. Revizitu ankaŭ:

William Auld: Memorial Page / En Memoro

Jen plua poemo pri tiu sperto:

La granda aventuro

Post la aventuroj de milita piloto, Auld finfine preferas la tersurfacan pacon.

Mi raportos plu pri Auld kaj la kuraĝaj dummilitaj pilotoj de Dollar, Skotlando.

William Auld revizitata (5)

William Auld estis ateisto. Listigi ĉiujn ĉi-koncernajn poemojn en la verkaro de Auld postulus sufiĉan laboron. Oni devus ankaŭ relegi lian ĉefverkon, La Infana Raso. (Mi tuj memoras tamen la antaŭlastan ĉapitron.) Eble iam mi kompilos katalogon. Nun mi nur hazarde atentigos pri kelkaj poemoj.

Auld donis al mi permeson eldoni la jenajn en mia revuo Ateismo:

Poemoj de William Auld: “Al Pastro” & “Evoluo”

Jen alia poemo en la reto:

Homaro! de William AULD
Aperis en The British Esperantist, nov. 1967, p. 202

2011-03-07

Cindy McKee erotike

Mmmmm


— laŭ ĉinesko Dekses-Silabo *

Plu!
mi volas en ĉiu tru'
inter ni—
neniu tabu'

For
de pruda ekstera mor'
inter mi—
al mia klitor'

Jes!
karulo, bona progres'
leku al
orgasma promes'

Nun
mi estos via fortun'
mordos por
plezura kacpun'

Jen
histeria kun-alven'.
hastas al
gastoj ĉe kamen'

*Shliuziling (Dekses-Silabo): ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)

Ĉi tiu kaj aliaj erotikaj ĉin-formaj poemoj troveblas en Penseo, n-ro 218, decembro 2009.

Cindy estas interesa persono pro aliaj kialoj, sed ŝi ankaŭ varmegas sube.

William Auld revizitata (4)

La temo ĉi-foje . . .

"Gvidilo tra la Angla Poezio" de William Auld

Ĉi tiu poemo konsistas el disaj humuraj versaj komentetoj pri diversaj anglaj poetoj — Chaucer, Spenser, Shakespeare, Milton, Pope, Johnson, Gray, Blake, Byron, Shelley, Keats, Hood — & Edgar Allen Poe.

Kompreneble ĉi tiu ne estas eĉ neformala gvidilo. Plej interesas min la anglaj romantikuloj (tiel nomitaj). La ĉi-tieaj komentoj devas resti enigmoj. Ĉu vere Percy Bysshe Shelley ne komprenis filozofion? Troveblas manpleno da poemoj de Shelley en Esperantaj tradukoj, neniom da lia prozo. Oni tradukis Lordon Byron tre frue en la vivo de Esperanto. (Notu ke Kain, nun skanita, aperis en 1896.) Mi dokumentas Blake en Esperanto:

William Blake en Esperanto

William Auld revizitata (3)

William Auld estis ja firme lokigita en la kampo de Esperantismo, pri kio temas pluraj liaj poemoj. De tempo al tempo li moketis mankojn de Esperantistoj. Sub la kategorio de mildaj pikoj troviĝas, ekz.:

Eklogo pri la sankta afero

Sed eble Auld pli pikas al manko de esperantismo. Jen alia ekzemplo:

Al mia amatino neesperantista

Ĉi tio estas surface ne satiraĵo, sed ĉu eble estas tuŝeto de blago al la poeto mem?

Trafoliumante la kolektitan poemaron En Barko Senpilota, mi trovas:

"Bonan matenon, Majstro" el Humoroj

. . . kiu montras embarason pri esperantistoj okaze de reveno de Zamenhof.

Ne estas satira poemo pri Esperantistoj, sed la ne antaŭe enlibrigita poemo "Esperantistoj" verkita en 1986 (p. 714) revizitas la dilemon, ĉu Esperantismo estas sagaca aŭ fola.

William Auld revizitata (2)

Pli ol unufoje William Auld respondis al koncero ke eble liaj verkoj ne pentras sufiĉe rozkoloran mondbildon. Jen unu respondo, el antaŭe nekolektitaj liaj poemoj.


Al Iuj Kritikintoj
1962

Ho kantu, vokas ili,
pri l’ paco homdestina!
Jes — kial ne jubili
en ombro gilotina . . . ?


FONTO: En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 679.

William Auld revizitata (1)

Mi ĵus enretigis kelkajn poemojn de William Auld:

"Al la Granda Masonisto" estas trista omaĝo al Zamenhof. Mi havas nenian ideon pri la intenco de Auld, sed ĉi tiu poemo kaptas la ĝustan formon kaj humoron de bluso.

La poemo pri kapitalismo troviĝas inter la antaŭe ne kolektiktaj poemoj de Auld. La ĝustajn parametrojn mi ne konas, sed Auld estis iaspeca socialisto. En letero al mi li esprimis malaprobon de la reakcia politiko aktuala. Jen specimeno de la sinteno de la juna Auld; komparu al alia poemo . . .

"La perfidita juno"

Jen aktuala retligo por poemoj en la literatura retejo de Don Harlow kies ligoj estas nun malĝustaj:

"La Afero" & "Averto", Penseo 2, aŭgusto 1990

2011-03-06

Lou Harrison & la gamelono

Sabaton vespere, la 4an de marto 2011, en Vaŝingtono okazis la dua evento en soleno de komponisto kaj Esperantisto Lou Harrison. Ĉeestis kelkaj lokaj esperantistoj (plus kunulinoj), kaj tie ni renkontis ankaŭ iaman esperantistinon el Minsk.

Ni esperis aŭskulti gamelonan koncerton, sed okazis serio de prelegantoj kun filmetoj, bildoj, montrado de instrumentoj. . . kun frandaĵoj por ni gastoj.

La ambasadejo de Indonezio estas grandioza, belega konstruaĵo kiun originale posedis iu riĉulo. Oni ne anticipis ke venus 300 gastoj. Estis multaj ĉeestantoj kiuj plenigis du ĉambrojn, pluraj starantaj. La unua preleginto parolis klare, sed estis malfacile kompreni la ceterajn se oni sidis en la dua ĉambrego.

La unua preleginto estis la plej interesa. Li parolis pri Harrison mem. Post iom da ‘politike korekteca’ cerbumado pri ‘kultura alproprigo’, li priskribis iom da historio de engaĝo pri gamelona muziko fare de okcidentaj komponistoj. Mi antaŭe havis nenian ideon ke Debussy estis admiranto de ĉi tiu muziko. Ankaŭ usona komponisto Henry Cowell, kiu edukis Harrison, estis tia. (Mi ne estas fakulo pri la tradicio de usona eksperimenta muziko, sed ĝi estas tre interesa, aparte ĉar ĝi ne sklavis al eŭropaj modeloj.) Ni lernis pri la filozofio kaj priokupoj de Harrison pri paco, justeco, kaj egaleco de ĉiuj popoloj. La preleginto eĉ menciis Esperanton! Ĉirkaŭ 1947, kiam Harrison spertis psikan krizon. Li okupis sin pri Esperanto, kiu kongruas kun sia filozofio de la unueco de la homaro.

La ambasadoro, la tria parolinto, parolis pri la epoko de koloniismo kaj la rara apreco de lia kulturo fare de okcidentanoj. La kvara, indonezia majstro, parolis pri la gamelono mem, sed mi ne povis kompreni lin. Finfine, estis tro da parolado, preskaŭ neniom da muziko, sed tamen eduka afero. Kaj ni povas denove fieri pri nia lingvo.

2011-03-05

Esperanto-parolantoj en la mondo

Mi ne scias kiel utila estas ĉi tio, sed jen por via informo:

Esperanto-parolantoj en la mondo

Oni povas subskribi peticion, kiu celas "Kalkuli kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo." Nu, mi skeptikas, sed vi rajtas elekti partopreni laŭguste.

Baldur Ragnarsson: por diskuto

Baldur Ragnarsson, unu el la plej eminentaj esperantistaj poetoj aperintaj post la dua mondmilito, estis proponita de la Esperantlingva Verkista Asocio por la Nobelpremio pri Literaturo. Pluajn retligojn ĉi-temajn troveblas ĉi-bloge.

Ĉe la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, dimanĉon, la 13an de marto, je la 2a ptm, ĉe Cosi's proksime de la Parlamenta Biblioteko, ni diskutos laŭeble la jenajn poemojn:

La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX

La simbolo  = Ŝtupoj, Tria, III

... Sed ankaŭ tiu tempo ...

La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX

"Nerimarkitaj Herboj"  (el Esploroj) /
"Unsung Leaves" translated by E. James Lieberman

Restas 3 pluaj poemoj troveblaj ĉe la retejo de Don Harlow, sed verŝajne mankos sufiĉa tempo. Ĉiu havas propran guston: mi intence elektis la plej malfacilajn poemojn, ĉar mi preferas fosi sub la surfacon. La laste nomita ne estos tiom kaprompa, kaj ĝin akompanas anglalingva traduko de Jim Lieberman, kaj eble tio instigos komencantojn.

Ho Francis, Francis, Francis refoje

Ha, mi travestias poemon "Rimletero" de William Auld, la lasta poemo en poemaro Humoroj. John I. Francis estas unu el miaj favorataj Esperantistaj verkistoj. Jen unu apreco de Francis:

John Francis: pintulo bezonas reeldonon de Baldur Ragnarsson
Libera Folio, 2006-05-02 (Unue aperis en Juna Amiko, foto el La Brita Esperantisto)

Temas ĉefe pri la grandega romano La Granda Kaldrono (1978), kiu estas elĉerpita kaj meritas reeldonon.  Mi bonŝancas posedi ekzempleron, bedaŭrinde nelegitan. Mi memoras ke oni atendis dum multaj jaroj la eldonigon de ĉi tiu romano, do mi rapidis aĉeti ĝin.

Ragnarsson mencias la novelarojn de Francis kaj alian romanon, Misio sen Alveno (1982), kiun legas kaj diskutis kelkaj anoj de la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono antaŭ du jardekoj. Ne menciita estas alia romano, La Kastelo de Vitro (fantasta romano, 2004).

Ragnarsson diskutas la poemon La kosmo, kiu debutis en la pionira verko de la "skota skolo", Kvaropo (1952).

La novelaro Vitralo (1960) estas unu el miaj favorataj Esperantaj volumoj. Elstaras je Ragnarsson "Ĝermoj en rikolto" (kiu troviĝas en almenaŭ unu antologio) kaj "La tuŝo de morto".  Mi bone memoras la unuan. Mia favorata tamen estas la genia "La Tento de Kul". Mi ŝatas ĝin tiel ke mi tradukis ĝin anglalingven:

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict

Enestas en Vitralo kelkaj seriozaj kaj pluraj noveloj. Francis revivigis la karakteron Jurgen el James Branch Cabell, kaj kreis propran fikcian regnon Juglando. Sed el la satiraĵoj mian favoratan mi enretigis: "La Klera Despoto". Temas pri beletrema mania reĝo sed rememorigas min pri Stalin.

Fontoj de verkoj de kaj pri John Islay Francis:

OLE pri John Francis
Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

2011-03-02

Baldur Ragnarsson: Ŝtupoj kaj poste

Mauro Nervi, Prezidanto de la Esperantlingva Verkista Asocio kaj mem eminenta poeto, verkis anglalingvan leteron en 2007 al la Sveda Akademio por rekomendi Baldur Ragnarsson por la Nobelpremio pri Literaturo. En tiu letero li priskribas la ŝlosilan rolon kiun okupas Ragnarsson en la evoluo de la Esperanta poeziarto. Elstaras ĉi-rilate du poemaroj, Ŝtupoj Sen Nomo (1959) and Esploroj (1974). Se vi povas legi anglalingve, vi trovos ĉi tion interesa.

Mi ne kompetentas taksi la takson en ĉi tiu letero, kaj mi posedas nur la poemaron  Ŝtupoj Sen Nomo, do mi donos nur neformalajn personajn reagojn. Mi jam blogis pri Ragnarsson donante retligojn al kelkaj liaj poemoj kaj aliaj aferoj. Ĉar temas ĉi-okaze pri poemoj, mi indikos la esencajn retligojn:

Baldur RAGNARSSON (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)

"Nerimarkitaj Herboj" de Baldur Ragnarsson (el Esploroj) /
"Unsung Leaves" translated by E. James Lieberman

Tradukoj fare de Baldur Ragnarsson el Giacomo Leopardi & Salvatore Quasimodo

Pri la poemoj en la retejo de Don Harlow, notu:

La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX
Finosortas = Ŝtupoj, Unua, XV
La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX
Raŭka rido = Ŝtupoj, Dua, II
La simbolo  = Ŝtupoj, Tria, III

Do, preter Ŝtupoj, troviĝas:

Renaskiĝo
... Sed ankaŭ tiu tempo ...

Nu, jen kelkaj impresoj tre subjektivaj. Al aktuala usonangla estetiko—almenaŭ la mia—fiksformoj rimaj poemoj ofte tedas aŭ ĝenas. Aldonu al tio tro da didaktismo, predikado, deklarado, kaj oni—almenaŭ mi—sentas iom da pompeco. (Eĉ la vorto "pompo" sonas pompe!) De tempo al tempo poemo de Ragnarsson ĉi tiel min frapas, sed multokaze, dankinde, Ragnarsson montriĝas majstro de ritmo, vortmuziko, kaj humorkonstruado. Samrange, se ne pli, gravas en pluraj poemoj simbolaj enigmoj, kiuj pensigas preter la ofte trovata surfacniveleco de Esperantaj poemoj.

Kiam Kalocsay malrekomendis eldonadon de Ŝtupoj, li citis interalie la etoson de pesimismo, malespero kaj morto en la poemaro. Jes, oni trovas tion, kvankam kelkfoje interesajn specimenojn, ekz.

Ŝtupoj, Unua, IX: Kiam al morto transiĝos la Tero

La poeto pensas pri naskiĝo de homspeco sur fora planedo.

Ŝtupoj, Dua, X: La mano jam dormas

Sojle de estingo, la poeto defias la mondsistemon aŭ sociordon.

Ŝtupoj, Tria, XX: Mi aŭdis ilin proksimiĝi

La poeto rakontas pri nenomitaj invadantoj kiuj paŝ-post-paŝe kaptas erojn de lia korpo ĝis atingo de la koro.

La finaj du poemoj ja estas deprimigaj:

Ŝtupoj, Tria, XXI: malrapide
Ŝtupoj, Tria, XXII: eĥas flustre

En ŝtupo Tria, XXI, elpaŝas la skeleto de la korpo. Nur unu poemo en la poemaro estas pli longa. Post pluraj turnoj, ĝi finiĝas per versoj pri pereo.

Ŝtupo Tria, XXII havas frapan ritmon, kun ripeto fine de ĉiu stanco:

moko moko mok
sen fino

Ho ve! Mornaj ja, sed ĉi tiuj tamen estas interesaj poemoj.

Jen alispecaj, diversaj poemoj en Ŝtupoj:

Unua, X:  Sunoŝaume maro ŝvelas
Unua, XI: Al ni Genez' proklamas
Unua, XIII: Akceptu mian manon, infaneto
Unua, XIV: Mi ĵetas ŝtonon alten en l'aeron
Unua, XX: Komprenon pri la Amo alportas esploroj
Dua, IV: Kiam Mondo la Muĝa disstreĉos la faŭkon
Dua, VI: Mi kiu strabe strebas . . .
Dua, XIII: Vidante neĝon cigni krudosubon
Dua, XIV: Dum mil mil jaroj
Dua, XX: Treme, sur mensofundo
Tria, II: Vi estas la ploro de l'nokto
Tria, V: Ĉio aktivas krom l'ideo kaj mi
Tria, VI: Mi estas la suno
Tria, VIII: Pli silente ol luno
Tria, XVII: Ke frapu la penso
Tria, XIX: Ni forgesis