Jiří Kořínek pri bibliotekoj (2)
Mi jam blogis pri “Universitata Biblioteko” de Jiří Kořínek, kiu troveblas miareteje. Sed jen grafikaĵo kiun konstruis Paulo Silas.
Esperanto-blogo, kelkfoje blago, de Ralph Dumain
Verkis Ralph Dumain je 11:56 PM 0 komentoj
Rubrikoj: beletro, bibliotekoj, bildoj, Jiri Korinek, Paulo Silas, poezio
Mi legis kaj relegis esearojn de William Auld kaj raportas ĉi-bloge laŭokaze.
Pri eseoj en Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978) mi antaŭe blogis:
William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artojPri Facetoj de Esperanto (1976) jen afiŝoj:
Hermann Häfker & William Auld pri mondhistorio
William Auld pri »koleraj junuloj«, Julio Baghy, & Sándor Szathmári
William Auld pri poezia lingvo & tradukado (1)Pri Kulturo kaj Internacia Lingvo (1986) jen:
William Auld pri poezia lingvo & tradukado (2)
William Auld: kulturo & EsperantoEstas ankaŭ:
La tuta asertaro de komenco ĝis fino estas sintrompa falsaĵo. Se mi ne jam legis similajn stultaĵojn, mi ne kredus, ke Auld verkus ĉi tion. Ĉi tio kontraŭdiras ĉion, kion Auld diras pri literaturo aliloke, kiam li analizas specifajn nacilingvajn aŭtorojn kaj verkojn. Auld evidente ne konsideras la diferencon inter nacieco kaj naciismo; cetere, li simple supozas ke ĉio kio okazas en nacia kadro estas "nacieca" se ne diri naciisman. Se jes, kial eĉ traduki nacilingvajn verkojn, krom el antropologia intereso? Unu funkcio de literaturo estas socikritika, do tute ne gravas distingo inter nacia kaj super/inter/nacia, ĉar la decida kriterio estas transcendo de aro de sociaj supozoj. Ĉu esperantistoj tiel superas la kapablojn de neesperantistoj? Nur en la sintrompa fantazio de Auld.La graveco de nia originala literaturo troviĝas en tio, ke ĝi estas la sola kaj unika literaturo internacia. Ĝi estas eĉ supernacia.Trafe skribis Juan Régulo: »Kiam diversaj naciaj lingvoj titolas sin »internaciaj« kaj montras al sia literaturo, ili sofisme preterglitas la fakton, ke tiu literaturo estas nacia, sed ne internacia: ĝi estas nome kontribuo preskaŭ senescepte de indiĝenoj, kaj la internacia literaturo de tiuj lingvoj fakte ne ekzistas. Dume en Esperanto ni havas la grandiozan fenomenon de tutmonda literaturo demokrate kreita de suverenaj verkistoj de ĉiu lando, el kiu nur sin anoncas la talento« [2]. En tiu originala literaturo de Esperanto montriĝas la diverslandaj verkistoj, senigite de sia nacieco kaj vestita en sia homeco; malaperis la supraĵaj malsimilecoj trudataj de nacilingva etoso, kaj oni vidas tutklare la fundamentan unuecon de la homaro. Mirinde unueca estas la literatura tradicio de Esperanto; pri nia poezio, ekzemple, skribis prof. Waringhien: ». . . mi ne konstatas profundan ŝanĝon en la periodo, kiu iras de 1921 ĝis hodiaŭ: nuancojn de tono, jes—sed tio simple kondukus nin al distingo de unu hungara skolo, kiun sekvis, kvankam sen la kutima interbatalado inter du sinsekvaj skoloj, la skota skolo.« [1] Verkante per la internacia lingvo, por internacia legantaro, partoprenante en supernacia kulturo kaj tradicio, la verkisto vole-nevole (sed plej ofte vole) esprimas ideecon kaj idealon tuthomajn, alireblajn por ĉiuj homoj senkonsidere pri nacieco. Individuo kelkfoje tion bedaŭris; la profunde naciisma angla verkisto K.R.C. Sturmer, kiu fakte neniam sukcesis liberiĝi de siaj naciaj apartaĵoj, pli ol unu fojon esprimis fortan bedaŭron, ke per Esperanto ne eblas sentigi la sukajn nuancojn de klaso, regiono kaj slango esprimitajn de la angla lingyo. Li sentis tion kiel mankon de la internacia lingvo. Sed laŭ mia opinio li eraris: tio ja ne estas tasko de iu internacia lingvo, sentigi distingojn interne de iu nacio; kaj sekve oni ne devas riproĉi al Esperanto, ke tiun taskon ĝi ne plenumas. Ĉu la tasko de Esperanto ne estas ĝuste, sentigi similecon, kaj ne malsimilaĵojn, de la homoj? Ĉu unu tasko de esperantistoj ne estas, traduki el la esperanta literaturo nacilingven, ĝuste por montri tiun similecon (kiun plej ofte kaŝas ĝuste la lingvaj malfacilaĵoj) al la nacioj?2 Memorlibro pri la Zamenhofjaro, p. 70.1 La nica literatura revuo, kyara jarkolekto, p. 95.(p. 82-83)
Verkis Ralph Dumain je 6:04 PM 0 komentoj
Rubrikoj: antologioj, beletro, Esperantologio, Gary Mickle, Giorgio Silfer, Julius Balbin, K. R. C. Sturmer, Kalman Kalocsay, kulturkritiko, kulturpolitiko, literaturkritiko, tradukado, William Auld
"Ŝajnas al mi, ke la originala esperanta literaturo ankoraŭ ne havas siajn »kolerajn junulojn«. Baghy estis ĉiam tro sentimente kaj universale komprenema por tio; eĉ Szathmári (Vojaĝo al Kazohinio) ŝajnas tro science senemocia por efiki vere kolere. Sed supozeble, kiam ni havos pli amase romanistojn, kelkaj el ili estos junaj kaj koleraj."
-- William Auld, "Belartoj en la 20a jarcento," en Pri
lingvo kaj aliaj artoj (Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978), p.58. Fina paragrafo de sekcio I: Koleraj Junuloj (pri fenomeno en brita literaturo en la 1950aj jaroj).
Verkis Ralph Dumain je 1:02 PM 0 komentoj
Rubrikoj: angla literaturo, beletro, generacioj, Julio Baghy, literaturkritiko, Sándor Szathmári, William Auld
William Auld, "Mondhistorio," en Pri
lingvo kaj aliaj artoj (Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978), pp. 189-191.
La ĝeneralaj politika kaj filozofia sintenoj de Auld estas konataj de liaj plej fruaj poemoj en Esperanto. Mi ne memoras detalajn aŭ teoriajn pritraktojn de socipolitikaj aferoj; ne surprize, ĉar kiel verki tiurilate al esperantista legantaro? Do la eseo de Auld pri mondhistorio estas, aŭ ŝajnas, malkutima je Auld.
Auld trovas ke teoriaj sintezoj pri la fenomeno historio maloftas. La plej famaj estas Marx kaj Arnold Toynbee. H. G. Wells ne estas taŭga kandidato: en Wells mankas filozofia profundo, troveblas nur disaj supraĵaj faktaj observoj. Partaj sintezoj trovas je Gordon Childe kaj Oswald Spengler. Do, Auld prezentas pensistojn maldekstrajn kaj dekstrajn, sed ne montras elektemon. Li emfazas ke ĉiu interpreto estas elektema.
Auld favoras la idearon de Hermann Häfker, kiu verkis krokodile pri filmteorio sed verkis originalan libron en Esperanto pri la historio, t.e. Jarmiloj pasas (1931). Auld citas el Häfker: en historiografio troveblas streĉemo inter faktaro kaj idearo. Pri li Auld konkludas:
Laŭ mia prijuĝo li montriĝas kiel liberala, piema, agnostika socialdemokratulo--kaj tio ŝajnas al mi, persone, ne malbona starpunkto por historia sintezo: speco de meza pozicio, kiu evitas la ekstremojn.Nu, Auld komprenas la problemojn, sed ĉi tie lia starpunkto tro similas al tipa brita filistreco (trovebla ankaŭ ĉe Wells), se sen la kutima kuna kontraŭfilozofiemo.
Verkis Ralph Dumain je 10:20 PM 0 komentoj
Rubrikoj: filozofio, H. G. Wells, Hermann Häfker, historio, ideologio, Karl Marx, marksismo, politiko, socialismo, William Auld
"La tekston de la afiŝo ĉiuj komprenis pro tio ke ĝi estis en Esperanto, la internacia lingvo tiutempe pli kaj pli disvastiĝanta inter la popoloj de Centra Afriko." [p. 3]La kapitano prezentas kvin eminentulojn; la lasta nomita estas S-ro Nicolas Vanof, delegito de la Internacia Esperantista Societo [4].
Verkis Ralph Dumain je 4:40 PM 2 komentoj
Rubrikoj: Afriko, demokratio, Esperanto-movado, franca literaturo, Francio, imperiismo, interlingvistiko, István Ertl, Jules Verne, Louis de Beaufront, rasismo, romanoj, sciencfikcio, Théophile Cart, Volapuk, Zamenhof
Verkis Ralph Dumain je 10:57 AM 0 komentoj
Rubrikoj: Aristotelo, enciklopedioj, Evaldo Pauli, filozofio, katolikismo, kristanismo, nekrologoj, pracelismo, recenzoj, religio, skeptikismo, Stanislav Kamarýt
William Auld, Pri
lingvo kaj aliaj artoj. Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978. 213 p.
ENHAVO
Mitoj kaj faktoj pri Esperanto 5
Pri la tradukado de
poezio 21
Konturoj de poezio kaj la belartoj 33
Belartoj en la 20a jarcento 57
Esperanto kiel literatura lingvo 69
La internacia lingvo kiel belarta tradukilo 95
La evoluo de la esperanta poezio 159
Pensoj pri la “juneco” de la esperanta literaturo 175
Pasio-pasivo 181
Mondhistorio 189
Londono tra lupeo 193
Konversacia lingvaĵo en nia literaturo 197
Ĉu prefere nacilingvo? 201
Naciismo, tolero, kaj la lingvo de Zamenhof 203
Kiel Esperanto influis mian karakteron
kaj mian karieron 207
Jen aliaj eseoj de Auld Interrete:
William Auld de
Esperantiĝo al Militservo
William
Auld—From Introduction to Esperanto to Military Service
(translation of above by R. Dumain)
La radikoj de nia
literaturo
La Fikcia Universo
Arto kaj belo
Kio estas artverko?
Unu ritmo en "La infana raso"
(Unikoda versio)
La urbo de terura nokto (Unikoda versio)
Verkis Ralph Dumain je 11:54 PM 0 komentoj
Rubrikoj: antologioj, Esperantologio, estetiko, Eŭgeno Miĥalski, K. R. C. Sturmer, literaturkritiko, poezio, sciencfikcio, tradukado, William Auld
Sadler, Victor. Memkritiko: poemaro.
Roskilde: Eldonejo Koko, 1967. 60 p.
Sadler pozas kiel redaktoro de la volumo. Sur la titolpaĝo estas citaĵo el Maŭ Zedong: "Ni devas deteni nin de memkontentemo." En la Antaŭparolo Sadler ŝajnigas sin trovanto de kolekto de poemoj manuskriptaj de iu konato, kies verkaro li jam moketas. Ĉiu poemo portas numeron. "Elektitaj" poemoj aperas en la libro sed ne laŭ la ordo de numeroj. Ĉiun poemon sekvas kritiko. Sed, laŭ la ironia tono de la tuta poemaro, ĉu la kritikoj mokas sin mem, ne nur la poemojn?
La memkritikoj estas tre amuzaj. La lingvaĵo de la poemoj estas tre lerta, eĉ kiam Sadler rikanas pro trouzo laŭ li de kliŝaj rimedoj. Tamen, ofte estis malfacile por mi sorbi la signifojn de la versoj. Mi devus relegi.
Jen la enhavo kun ligoj al retpaĝoj de koncernaj poemoj (krom #65, sen memkritikoj):
Indekso laŭ poemnumeroj
Numero Titolo / Unua verso Paĝo
29 Aliaj kantis, Vintro 18
36 En vi, decembro 19
46 Tiaflame 16
49 La mev-gardanto 24
53 Elegio jarfina 11
57 La Botanika Ĝardeno, Cambridge 29
59 Damaoj mutaj velure vagas tra mia 38
60 Mevoj I 21
61 Pledo 50
62 Mozaiko 52
64 Mevoj II 22
65 Mi, dezirante ĉerkon 47
67 Mi estas via reĝo 41
68 Kiel senhejma maIjunulo 37
70 neniun sorĉon kontraŭ 48
71 negranda knabino . 36
72 Mi ĉizus kantomilionojn 43
75 aŭdiĝi 34
76 el 55
80 Mi serĉis rarajn ratnapurojn 46
83 Ĉiĝangale padas jam nur mi 39
84 Riveron fonto difinas 35
85 Kranion vian testamentu 32
86 Foje, kiam pense mi esploras per 40
87 Se ankaŭ nun . 42
88 Per kapriolaj hakoj 54
89 Malnovajn temojn 49
90 Momenton senpretende paseman mi retenis kaj 28
91 Kursive mi parolis, miaj infanoj 56
92 En pli junaj jaroj 45
93 Kalendaro 26
94 Tilioflaro 27
95 el via harodoro 30
96 Dioj! ne deviu mi de mia devo 9
97 Refoje tremo simpatika 31
98 Sordini lipe lipan tremon 33
Mozaiko estas tipografie iom malsimila en la libro.
La originala titolo de Damaoj mutaj velure vagas tra mia estas "Akrostike".
Pluaj poemoj interrete troveblaj estas:
Al iu Francesca
Mateniĝo
Vagula kanto
Verkis Ralph Dumain je 11:42 AM 0 komentoj
Rubrikoj: beletro, ironio, literaturkritiko, Mao Zedong, poezio, Victor Sadler
Verkis Ralph Dumain je 4:44 AM 0 komentoj
Rubrikoj: angla literaturo, antologioj, Byron, Eŭgeno Miĥalski, Harry Martinson, James Thomson, literaturkritiko, Marjorie Boulton, Omar Kajam, poezio, Rejna de Jong, Reto Rossetti, Shakespeare, tradukado, William Auld