Kreivo, varbado, & la demando de kulturo
Ĵusafiŝe pri Jorge Camacho, mi konkludis je la temo de kulturo kaj kreivo. Kiam mi parolas krokodilmedie pri Esperanto, mi ne disdonas la kutiman naivan kaj falsan propagandon pri Esperanto. Mi tute rifuzas promocii finvenkismon kaj mi emfazas honeste Esperanton kiel vivantan lingvon. Tre rare okazas iaj negativaj reagoj aŭ postkomentoj.
Kelkfoje mi spertis nur unu tian reagon: oni lernas lingvon por eniri kulturon. Esperanto ne havas kulturon, do kiel valoras Esperanto? Mi lastfoje spertis tion post mia prelego ĉe UNo en decembro 2010. Mi klarigis mian pozicion, senpropagande, sed la koncerna persono evidente ne simpatiis. Kaj mi ne asertis la specon de vidpunkto pri Esperanto-kulturo kian oni trovas ĉe Auld.
Mi iomete diskutis la kulturdemandon en mia anglalingva afiŝo:
Don Harlow's Esperanto Book
Jen kerna paragrafo:
Important here I think is conveying the texture of the Esperanto world as a culture-forming phenomenon. Ultimately, this is far richer approach than kindergarten-level propaganda. That is, convey Esperanto as a living language, not just advertise how it is the interminably procrastinated solution to the world language problem.Mi priskribas Esperanton ne kiel "kulturon", sed kiel kultur-formigan fenomenon.
Mi iam polemikis pri ŝajne tute malsama temo:
The Traditional Canon vs. Multiculturalism in the Literary Profession: A Sterile Debate
[Tradicia Beletrokanono kontraŭ Plurkulturismo en la Literatura Profesio: Sterila Debato]
La komuna faktoro estas la logiko de la adorado de la beletra korpuso de la pasintecomajstroverkismokontraste al perspektivo de antaŭenpuŝa kreivo. Nu: mi konstatas analogion inter ĉi tiu afero kaj la rilato inter jam konstruita (por formuli simplisme) nacia/etna/lingva kulturo kaj la kulturformiga historio de Esperanto. Jen fruktodona perspektivo por plua taksado de la afero. Tradicia aprezado, ĉu pozitiva ĉu negativa, de Esperanto-kulturo kompare al naciaj kulturoj baziĝas sur erara premisaro.
No comments:
Post a Comment