Simpozio pri Sándor Szathmári
Mi jam raportis pri simpozio en kiu mi partoprenis. Mi nun volas
resumi la jam donitajn informojn kaj aldoni dokumentadon de la simpozio mem.
Angla traduko de Kazohinio aperis en Hungario en
1975. Sed libroj el tiu eldonejo estis praktike nehaveblaj en Usono. Fakte, ĝis
nun Szathmári estas nekonata en Usono. Oni ne trovas lin en literaturo pri
utopioj aŭ sciencfikcio. Sed baldaŭ eble tiu situacio ŝanĝiĝos, dankon al . . .
Vojaĝo al Kazohinio anglalingve en usona eldono!
Mi inter aliaj partoprenis en lanĉevento en Novjorko ĉe la Hungara
Konsilejo la 6an de junio, pri kiu mi blogis antaŭ la evento:
Discussing Dystopia: June 6th launch event for Voyage to Kazohinia
Prepare al tio mi faris podkaston por enkonduki la publikon al la verko:
“The Utopian Vision of Sándor Szathmári”
Do tio estas la resumo de jam raportitaj aferoj. La evento estis bonega kaj sukcesa. Sekvas dokumentado de la evento mem. Jen grupo da fotoj fare de esperantisto
Neil Blonstein:
Hungara Misio de UNO gastigis la aŭguron de angla eldono de fama hungara/esperanta libro: Kazohinio
La retejo de la eldonisto enhavas kelkajn videojn kaj fotojn . . .
Discussing Dystopia: June 6th launch event for Voyage to Kazohinia
. . . sed pli kompleta estas la paĝo de la eldonisto ĉe Facebook:
New Europe Books (Facebook)
La tuta evento estis videregistrita, sed aperas ĝis nun ĉerpoj el la tuto.
Jen la videoj:
New Europe Books's Videos
Du videaj ĉerpoj el miaj kontribuoj troviĝas tie kaj ĉe YouTube:
(1) Mia enkonduko:
Ralph Dumain discusses the classic novel Voyage to Kazohinia
(2) Ĉerpo el la grupa diskuto, dum kiu mi parolas pri dualismaj ekstremoj, la logiko de la romano, kaj la demando ĉu la hinoj enkorpigas negativan utopion:
Discussing Voyage to Kazohinia--June 6 book launch
Ekzistas plua materialo ne publikigita. Jen rememorigo pri mia bibliografio / retgvidilo pri Szathmári:
Sándor Szathmári (19 Junio 1897 – 16 Julio 1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide
Do, jen la videoj mem en kiuj mi aperas:
No comments:
Post a Comment