2012-08-09

Kalocsay (mok)recenzas la Esperantan novelarton

En afiŝo en junio, mi resumis la kontribuon de Kalocsay en Du intervjuoj: interparoloj kun Kálmán Kalocsay kaj William Auld. Oni tie gustumos la pensmanieron kaj juĝemon de Kalocsay. Nu, jen plua kaj pli forta gusto de Kalocsay:

La Esperanta novelo” de Kálmán Kalocsay (Hungara Vivo, 14-a jaro, n-ro 1, 1974, p. 5-6)

Mi ofte ridis dum legado, ĉar la resumado kaj recenzado de Kalocsay miksiĝas kun moka tono. Estas ja historio de akraj observoj de esperantistoj pri propra kulturo. Kalocsay ne avaras pri sarkasmo.

Li komencas per resumo de disputoj okaze de la antologio 33 Rakontoj. Jen kelkaj pikoj:

". . . la E‑aj novel‑aŭtoroj, almenaŭ ĝis 1964, ĉeestas en la volumo senmanke, eĉ tro senmanke."

". . . Claude Piron (en Monda Kulturo) tiom perdis sian animekvilibron, ke li disskizoidis en kvar apartajn individuojn."
Kalocsay taksas individuajn esperantistajn verkistojn. Baghy:
" Li havis por tio siajn rimedojn: la romantikan (tro romantikan) agadon, la larmosolvitan stilon kaj—sialoke—ankaŭ la transkapiĝojn de burlesko. Li volis kvazaŭ krei medion, kies gvidanta stelo estas la zamenhofa “nova sento”: danĝera tereno, kun multaj kaptiloj kaj faligiloj. Kaj Baghy ankaŭ stumbladis, sed ne falis, estis kaj restis arda civitano de Esperantio. Kaj la esperantianoj, kiujn li varbis, restas fidelaj. Kiu lin subtaksus, tiu ricevus eĉ pli da protestaj leteroj ol la televida eminentulo."
Boulton:
"En unu el ili [ŝiaj noveloj] montriĝas la konsekvencoj de tio, se oldeta fraŭlino de severmora, puritana edukiteco, trinkas ekster sia hejma medio iom tro da alkoholaĵo. Malĝentilaĉe, mi prenis tiun akcident‑novelon por iela memportreto, kun la diferenco, ke M. Boulton trinkas ne alkoholaĵon sed Esperanton, kaj tiam ŝi devas eltrovi rakontojn faritajn kun strange bubina ĉarmo (Okuloj), aŭ ludeme filozofiajn okazaĵojn pri sia kato."
 Ha! Kalocsay pikis Boulton simile en komento en la intervjuo kun Haupenthal.

Nu, Kalocsay ne nur mokas; li laŭdas la pozivitajn flankojn de Baghy kaj Boulton, ankaŭ favore komentas pri Newell, Szilágyi, Engholm, Francis, Schwartz, Rosbach, Sturmer, Reto Rossetti, Forge, Mahé. Kaj ni ne forgesu:
"Vastan pritrakton postulus Sándor Szathmári, sed, unue, tio kondukus al apenaŭ finebla filozofia esoteraĵo, due, li estis jam vaste taksata en nia antaŭa numero [de Hungara Vivo]."

No comments: