William Auld Kazohinie
En diversaj skizoj kaj studoj de
la literatura historio de Esperanto, William Auld pritraktas Kazohinion.
Jen ĉerpaĵo el la komenco kaj fino de unu tia trakto.
Sed evidente la ĉefverko de nia literaturo en tiu ĉi ĝenro [utopioj, satiroj, fantascienco] estas sendiskute Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári (1897-1974). La distinga karakterizo de la utopiistoj estas, ke ili sopiras al perfekta ordo; pro tio en la utopioj regas la racio, kaj la emociojn oni subigas kaj subjugas. Szathmári montras al ni la sterilecon de tia ordo, sed li ankaŭ montras la kontraŭflankon de la medaliono; la ĥaoson de socio komplete senracia. [. . . .]
[. . . .]
Ŝajnas al mi tute klare, ke Szathmári de du flankoj satiras nian human socion, montrante kie troviĝas niaj malfortoj, ĉu de aspiro, ĉu de moroj. Li kritikas la mondon aktualan, kaj li certe ne trovas solvon en la frida racio de la hinoj aŭ la freneza malordo de la behinoj. Sed la postparolo de la angla traduko malkonsentas:Troviĝis ankaŭ recenzistoj, kiuj misinterpretis la libron. La plej malbona signifotordo estis, ke la aŭtoro pentris la socimondon de la Hinoj kiel teruran falansteron, kaj ke la romano estis verkita por averti la legantojn kontraŭ civilizo teknokrata kaj kolektiva kiel io timinda kaj netolerebla. . . Kazohinio ne estas karikaturo de falanstero, sed profeta bildo pri la perfekta vivo, kiun Szathmári prezentas al la sana homaro kiel ekzemplon. Kiom koncernas la vizion pri la behina kolonio . . . ĝia celo estas pli emfazi la belon kaj veron de la perfekta Hina vivmaniero. (p. 370)Kredu tion se vi volas. Sed kiel ajn oni interpretas ĝin, la romano tutcerte estas ĉefverko de nia literaturo, kaj universale valida.
FONTO: Auld, William. Vereco, Distro, Stilo:
Romanoj en Esperanto (Saarbrücken: Artur E. Iltis, 1981), p. 55-58.
No comments:
Post a Comment