2012-03-16

Vojaĝo al Kazohinio anglalingve en usona eldono!

Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári estas grava verko de la literaturo kaj de Hungario kaj de Esperanto. Ĝi havas komplikan eldonan historion. Mi legis ĝin en Esperanto kiam mi estis deksepjara, dum voluntula servado ĉe somera tendaro, antaŭ pli ol kvardek jaroj. Tio okazis du jarojn post mia eklernado de Esperanto. Imponis al mi ankaŭ la novelaro Maŝinmondo. Tiuaĝe interesis min la fundamentaj ekzistodemandoj, kiuj implikiĝas ankaŭ en la utopia literaturo.

Mi ankaŭ konstatis en la unua frazo de “Maŝinmondo” la aglutinan esencon de Esperanto: “Saluton!—li diris enpaŝante.” Mi ankoraŭ memoras. En la angla oni bezonus kvarvortan frazeron kompare al unu vorto en Esperanto.

En 1975 la ŝtateldonisto Corvina eldonis anglan tradukon. Sed tiu aŭtoro kaj tiu eldonisto estis tute nekonataj en Usono kaj oni neniam trovus ties eldonaĵojn. Finfine aperos reviziita traduko en la angla, pere de usona eldonisto New Europe Books.

Unu el la reklamtekstoj verkis mi:
“This classic utopian and dystopian novel can now garner its rightful, essential place in its genre for readers in the wider world. A modern-day Gulliver is caught between the equally unacceptable hyperrationalism of the Hins and the insane irrationalism of the Behins. In both encounters, Gulliver proves incapable of perceiving the irrationality of his own society. Confronting the prospect of unlimited technological capability and our consequent alienation from natural life, Szathmári takes us on a voyage to a futuristic, transhumanist society. In so doing he suggests that we face two alternatives: to drown in our contradictions or eliminate them by eliminating ourselves. Whether or not we agree, this must-read novel challenges us at the most fundamental philosophical level.”
—Ralph Dumain, librarian & independent scholar, autodidactproject.org 
Jen traduko en Esperanto:
“Ci tiu klasika utopia kaj antiutopia romano nun povas gajni sian meritatan lokon en sia ĝenro por legantoj en la vasta mondo. Moderna Gulivero kaptiĝas inter egalaj malakcepteblaj alternativoj: la superraciismo de la Hinoj aŭ la freneza malraciismo de la Behinoj. En ambaŭspecaj intertraktoj, Gulivero montras sin nekapabla percepti la malraciecon de sia propra socio. Alfronte la perspektivon de senlima teknika kapablo kaj nia samtempa fremdiĝo de natura vivo, Szathmári kondukas nin vojaĝe al futureca, transhumaneca socio. Tiel li proponas, ke alfrontas nin du alternativoj: droni en niaj kontraŭdiroj aŭ elimini ilin per eliminado de ni mem. Ĉu ni jes aŭ ne konsentas, ĉi tiu nepre leginda romano prezentas defion ĉe la plej fundamenta filozofia nivelo.”
Noto en la angla: Corvina Press published an English translation of this landmark Esperanto and Hungarian novel in 1975, but the Hungarian state publisher's offerings were not readily available in the USA. An improved version of this translation is coming out soon from New Europe Books, and so at last this overlooked masterpiece of utopian/dystopian literature will be readily available to the English-language reading world.

No comments: