2012-08-23

Georg (György) Lukács en Esperanto

Mi jam blogis pri Georg (György) Lukács, pioniro de "okcidenta marksismo."

Mi unue trovis referencon al Lukács antaŭ ol mi sciis ion ajn pri li, en revuo Norda Prismo, n-ro 1a de jaro 1972, t.e. la eseo "Arta Partikulareco kaj Esperanto," en kiu Roberto Passos Nogueira skizas la literaturteorion de Lukács kaj provas aplikon al la beletro de Esperanto. Pri detaloj, konsultu mian ĉi-teman afiŝon.

Kelkajn menciojn de Lukács mi trovis aliloke, ekz. en The Crooked Heart de Esther Schor; recenzo de romano A Curable Romantic [Kuracebla Romantikulo] de  Joseph Skibell, en kiu Zamenhof kaj la Esperanto-movado elstare rolas.

Sed lastatempe, trafoliumante malnovajn numerojn de Hungara Vivo, mi trovis mencion kaj la jenan fotografon en artikolo:

1919: Hungarlanda Konsilia Respubliko” de Ervin Fenyvesi, tradukis Vilmos Benczik

Poste, mi petis kaj ricevis skanaĵojn de kelkaj artikoloj en  Cent tridek tri tagoj: historia skizo de hungarlanda proletara revolucio (Leipzig: Ekrelo, 1930), pri kiu mi ĵus blogis.  Nu, en tiu libro troviĝas eseo de Lukács mem!

Kontraŭrevoluciaj fortoj dum la hungara proletara diktaturo de György Lukács

Ĉu eble ĉi tiu estas la unua apero de Lukács en Esperanto?

Nu, mi interesis neesperantiston pri ĉi tiu afero, kaj mi devas esplori, ĉu ekzistas anglalingva traduko de ĉi tiu eseo. Ekzistas multaj multaj verkoj de Lukács en anglaj tradukoj: mi mem posedas tutan breton se ne ĉion libroforman. Ĉi tiu estas tute nefamiliara. Do ni vidos.

La historio de Esperanto estas vere trezorkesto.

133 tagoj de la Hungara Sovetrespubliko (2)

Mi jam afiŝis pri la numero de Hungara Vivo (19a jaro, n-ro 1 [83], 1979) kiu temas pri la 133 tagoj de la Hungara Sovetrespubliko de 1919. Denove, jen la ĉefa artikolo pri ties historio:

1919: Hungarlanda Konsilia Respubliko” de Ervin Fenyvesi, tradukis Vilmos Benczik [5-8]

Nu, mirinde, Ekrelo en 1930 eldonis esearon pri la venkita revolucia reĝimo. Komence, kontrolu la enhavtabelon, kiun mi enretigis:

 Cent tridek tri tagoj: historia skizo de hungarlanda proletara revolucio. Leipzig: Ekrelo, 1930. 141 p.

Jen la ceteraj eroj kiujn mi havas kaj enretigis:
Mi blogos pri Lukács aparte.

2012-08-19

Simpozio pri Sándor Szathmári

Mi jam raportis pri simpozio en kiu mi partoprenis. Mi nun volas resumi la jam donitajn informojn kaj aldoni dokumentadon de la simpozio mem.

Angla traduko de Kazohinio aperis en Hungario en 1975. Sed libroj el tiu eldonejo estis praktike nehaveblaj en Usono. Fakte, ĝis nun Szathmári estas nekonata en Usono. Oni ne trovas lin en literaturo pri utopioj aŭ sciencfikcio. Sed baldaŭ eble tiu situacio ŝanĝiĝos, dankon al . . .

Vojaĝo al Kazohinio anglalingve en usona eldono!

Mi inter aliaj partoprenis en lanĉevento en Novjorko ĉe la Hungara Konsilejo la 6an de junio, pri kiu mi blogis antaŭ la evento:

Discussing Dystopia: June 6th launch event for Voyage to Kazohinia

Prepare al tio mi faris podkaston por enkonduki la publikon al la verko:

The Utopian Vision of Sándor Szathmári

Do tio estas la resumo de jam raportitaj aferoj. La evento estis bonega kaj sukcesa. Sekvas dokumentado de la evento mem. Jen grupo da fotoj fare de esperantisto Neil Blonstein:

Hungara Misio de UNO gastigis la aŭguron de angla eldono de fama hungara/esperanta libro: Kazohinio

La retejo de la eldonisto enhavas kelkajn videojn kaj fotojn . . .

Discussing Dystopia: June 6th launch event for Voyage to Kazohinia

. . . sed pli kompleta estas la paĝo de la eldonisto ĉe Facebook:

New Europe Books (Facebook)

La tuta evento estis videregistrita, sed aperas ĝis nun ĉerpoj el la tuto. Jen la videoj:

New Europe Books's Videos

Du videaj ĉerpoj el miaj kontribuoj troviĝas tie kaj ĉe YouTube:

(1) Mia enkonduko:

Ralph Dumain discusses the classic novel Voyage to Kazohinia 

(2) Ĉerpo el la grupa diskuto, dum kiu mi parolas pri dualismaj ekstremoj, la logiko de la romano, kaj la demando ĉu la hinoj enkorpigas negativan utopion:

Discussing Voyage to Kazohinia--June 6 book launch

Ekzistas plua materialo ne publikigita. Jen rememorigo pri mia bibliografio / retgvidilo pri Szathmári:

Sándor Szathmári (19 Junio 1897 – 16 Julio 1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Do, jen la videoj mem en kiuj mi aperas:


2012-08-18

133 tagoj de la Hungara Sovetrespubliko

La temo de Hungara Vivo, 19a jaro, n-ro 1 (83), 1979, estas la 133 tagoj de la Hungara Sovetrespubliko de 1919. Ĝis nun mi enretigis du erojn. Jen la rilata enhavo de tiu numero:

[Enkonduko:] “Daŭris nur 133 tagojn . . .” de Vilmos Benczik) [p. 2]

1919: Hungarlanda Konsilia Respubliko” de Ervin Fenyvesi, tradukis Vilmos Benczik [5-8]

La Nova Dio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay [9]

“Esperanto-movado dum la Konsilia Respubliko” de Zoltán Barna & Ervin Fenyvesi [10-11]

“Al fronto de Laboristhejmo” (1919) de Gyula Juhász, tradukis Márton Fejes [11]

“Brasikaĵo” de Endre Fejes, tradukis P. Rados [12-13]
(Fragmento el la novelo “Pariza rememoro”)

“Apud la fajro, en gardo ruĝa” de Béla Balázs, tradukis P. Rados [13]

“Tavoligo kaj disigo” de Gyula Hernádi, tradukis Vilmos Benczik [14-15]
Jen plua poemo de Árpád Tóth:
De animo al animo” de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi
Iom rilate, jen alia poemo:
Laborist-portreto” de Lajos Kassák, tradukis Kálmán Kalocsay

2012-08-16

Julio Varga: Miniature rikane

Mi ne scas kiu estas Julio Varga, sed aperas tri poemetoj sub rubriko "Miniaturoj" en Hungara Vivo, 19a jaro, n-ro 1 (83), 1979, p. 32. Jen la plej pika; eble vi konas tian homon:

Solvo

Prilumis vi la temon brile, malavare.
Estingu "lampon", ĉar ni ŝatus vidi klare.

William Auld Kazohinie

En diversaj skizoj kaj studoj de la literatura historio de Esperanto, William Auld pritraktas Kazohinion. Jen ĉerpaĵo el la komenco kaj fino de unu tia trakto.
Sed evidente la ĉefverko de nia literaturo en tiu ĉi ĝenro [utopioj, satiroj, fantascienco] estas sendiskute Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári (1897-1974). La distinga karakterizo de la utopiistoj estas, ke ili sopiras al perfekta ordo; pro tio en la utopioj regas la racio, kaj la emociojn oni subigas kaj subjugas. Szathmári montras al ni la sterilecon de tia ordo, sed li ankaŭ montras la kontraŭflankon de la medaliono; la ĥaoson de socio komplete senracia. [. . . .]

[. . . .]
Ŝajnas al mi tute klare, ke Szathmári de du flankoj satiras nian human socion, montrante kie troviĝas niaj malfortoj, ĉu de aspiro, ĉu de moroj. Li kritikas la mondon aktualan, kaj li certe ne trovas solvon en la frida racio de la hinoj aŭ la freneza malordo de la behinoj. Sed la postparolo de la angla traduko malkonsentas:
Troviĝis ankaŭ recenzistoj, kiuj misinterpretis la libron. La plej malbona signifotordo estis, ke la aŭtoro pentris la socimondon de la Hinoj kiel teruran falansteron, kaj ke la romano estis verkita por averti la legantojn kontraŭ civilizo teknokrata kaj kolektiva kiel io timinda kaj netolerebla. . . Kazohinio ne estas karikaturo de falanstero, sed profeta bildo pri la perfekta vivo, kiun Szathmári prezentas al la sana homaro kiel ekzemplon. Kiom koncernas la vizion pri la behina kolonio . . . ĝia celo estas pli emfazi la belon kaj veron de la perfekta Hina vivmaniero.    (p. 370)
Kredu tion se vi volas. Sed kiel ajn oni interpretas ĝin, la romano tutcerte estas ĉefverko de nia literaturo, kaj universale valida.
FONTO: Auld, William. Vereco, Distro, Stilo: Romanoj en Esperanto (Saarbrücken: Artur E. Iltis, 1981),  p. 55-58.

2012-08-12

István Nemere, Hungarian & bilingual Esperantist writers

Review: Febroj by NEMERE István. Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1984. 131p. reviewed by Don HARLOW, ELNA Newsletter, Jan-Feb 1986.

Here is an old review, in English, of Febroj [fevers], a novel in Esperanto by István Nemere, one of those few Esperanto writers who has an established literary reputation in both his native language and Esperanto. (See also Nemere's own web site: Nemere István honlapja.) I call your attention to this because reviews in English of Esperanto literary works are not plentiful or conspicuously attainable, but mostly because of the larger framework of the review set in the first two paragraphs:

  It's rare -- writes Eva Tofalvi in "The Role of the Personal Factor in Esperanto Literature" (Fonto, Dec. 1981, pp. 29-34) -- to find a group of Esperantist authors living in the same place and encouraging each other in their work; the only example she can give is the so-called "Budapest School" of poetry, which flourished around the magazine Literatura Mondo in the late twenties and thirties. Similarly rare is the individual author who is known both through Esperanto and his native language; Marjorie Boulton in England and Sandor Szathmari in Hungary are the two examples who come to mind (another example, recently brought to my attention, is Yeh Jun-jian in China -- who, however, wrote his earliest works in Esperanto but later abandoned it in favor of Chinese, English and other languages).  

It appears from the evidence -- and I beg pardon of those folks in Hungary if I am wrong about this -- that what we have today is a new "Budapest School" of Esperanto literature, this time of prose. [ . . . . ]

Vatré pri la socia romano

La Socia Romano en Esperanto de Henri Vatré, kun antaŭparolo de Claude Gaconde. La Sagne: Kultura Centro Esperantista, 1973. 17 p.

Verkante frue en la 1970aj jaroj, Vatré nomas la intervalon inter la du mondmilitoj la ora periodo de la originala Esperanta romano. Kvante ĝi ege superas la ceterajn du periodojn. Socia romano estas difinita esti socikritika romano. Do la furoraj verkoj de Baghy Viktimoj kaj Sur Sanga Tero ne estas sociaj romanoj, sed Hura! jes. La publika recepto ne kongruas kun la produktado. Ekz., Baghy diris al Vatré, ke Viktimoj vendiĝis je almenaŭ 10 000 ekzempleroj sed Hura! nur je 1500.

En ĉi tiu prelego Vatré diskutas tri reprezentajn diverstipajn romanojn: Turstrato 4 de Hans Weinhengst, Metropoliteno de Vladimir Varankin, kaj Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári. La tri realismaj aŭtoroj respegulas novan generacion kaj la krizan staton de la 1930aj jaroj. La lingva nivelo ne atingas tiun de Baghy, sed la realismo superas lin. Baghy enkorpigas la mensostaton antaŭmilitan, kvankam li verkis pri la unua mondmilito. "Estas paradokse, ke el teruraj, nehumanaj kaj personaj travivaĵoj en la siberiaj militkaptitejoj, Baghy sukcesis verki fabelojn, kiuj pli konvinkas nin pri lia sorĉa rakonta talento, ol pri la realo de liaj suferoj." (p. 7)

Turstrato 4 estas portreto de sakstrata, senespera, neeskapebla mizero. Male ol siaj fikciaj roluloj, Weinhengst sukcesis travivi siajn spertojn almenaŭ ĝis la Nazia invado de Aŭstrio en 1938. Pri poste ni scias nenion. Kelkaj karakterizaj citaĵoj el la romano estas donitaj. Stellan Engholm asertas, ke ĉi tiu estas la plej grava aperinta originala proza verko ĝis 1934.

Metropoliteno de Vladimir Varankin aperis en 1933 ĉe EKRELO, en malfavoraj cirkonstatoj pri ĝia disvastigo. Aldone al la skismo en SAT kaj ĝia klasbatala perspektivo, la romano pentras neflatan portreton de la malfacila ĉiutaga vivo en Sovetunio kaj la koruptaj trajtoj de burokratismo. La romano estas laŭdata pro ĝia rakonta organizo, vigla stilo, dialogoj, kaj priskriba riĉo. Specimenoj estas aldonitaj. La buŝo de malfavora karaktero eĉ mencias Trockijon pri la futura vojo de Stalin.

La fono de Szathmári, cirkonstancoj de eldonado, kaj la intrigo de Kazohinio estas skizitaj. La revivigo de Guliver estis faritaj de Szathmári, Karinthy, kaj de la hispano Vicente Blasco Ibañez en El Paraiso de las Mujeres (La Paradizo de la Virinoj). Estas cititaj du meditoj de Gulivero pri la Hinoj: enuo unue, kaj post la horora sperto de la Behinoj, respekto. Vatré konkludas:

Oni asertis, ke tiu libro estas amuza. Efektive la priskribo de tiom multaj absurdaĵoj ofte la ridigas la leganton. Tamen, simile al la satiro de Swift ... ĝi estas esence maltrankviliga, terura, senespera, ĉar ĝi montras la nekapablon de la homoj vivi kune laŭ harmonia kaj racia bazo. Se, individue kelkaj el ni sukcesas akordigi sian koron kun sia menso, en la socio ni ne povas adapti niajn emociajn bezonojn kaj instinktojn al la galopanta evoluo de la tekniko.

Kiel la romanoj de Voltaire (Kandid, Zadig kaj aliaj), Kazohinio estas ĉefe filozofia romano, sed ĝia filozofio impresas multe pli pesimisma ol tiu de Voltaire.


2012-08-09

Vatré mamoze

Ĉu vi helpus min deĉifri la signifon de ĉi tiu amuzaĵo? ——RD

Naturscienco

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 p. 114



"Aimez-vous les nichons?
"On en a mis partout!" (1)
 

Darwin estis mem primato
kiel la gorilo
la ĉefepiskopoj
la bibliofilo
la mucidaj popoj
kaj la teknokrato

Ramon Gomez de la Serna
emis revi
ke vi
Eva
apartenas
al la dumamuloj

Nun de l' cico pinte kerna
al la ronda ŝvel' ĝiskreva
plenas
la okuloj
plenas la fontplumoj
plenas la ekranoj
plenas la mamumoj
kaj la manoj
de Adamo
maksimume
senmamume
per la mamo

Ja feliĉe
ke la mamoj tiel riĉe
ŝutaj
estas mutaj
ke ne plenas la oreloj
per mueloj
de mamgurdo
ĉar alie
kia surdo
regus ĉie!

Piednoto

(1) "Ĉu vi amas la mamglobojn'? / "Ilin ĉie oni metis".

Kalocsay (mok)recenzas la Esperantan novelarton

En afiŝo en junio, mi resumis la kontribuon de Kalocsay en Du intervjuoj: interparoloj kun Kálmán Kalocsay kaj William Auld. Oni tie gustumos la pensmanieron kaj juĝemon de Kalocsay. Nu, jen plua kaj pli forta gusto de Kalocsay:

La Esperanta novelo” de Kálmán Kalocsay (Hungara Vivo, 14-a jaro, n-ro 1, 1974, p. 5-6)

Mi ofte ridis dum legado, ĉar la resumado kaj recenzado de Kalocsay miksiĝas kun moka tono. Estas ja historio de akraj observoj de esperantistoj pri propra kulturo. Kalocsay ne avaras pri sarkasmo.

Li komencas per resumo de disputoj okaze de la antologio 33 Rakontoj. Jen kelkaj pikoj:

". . . la E‑aj novel‑aŭtoroj, almenaŭ ĝis 1964, ĉeestas en la volumo senmanke, eĉ tro senmanke."

". . . Claude Piron (en Monda Kulturo) tiom perdis sian animekvilibron, ke li disskizoidis en kvar apartajn individuojn."
Kalocsay taksas individuajn esperantistajn verkistojn. Baghy:
" Li havis por tio siajn rimedojn: la romantikan (tro romantikan) agadon, la larmosolvitan stilon kaj—sialoke—ankaŭ la transkapiĝojn de burlesko. Li volis kvazaŭ krei medion, kies gvidanta stelo estas la zamenhofa “nova sento”: danĝera tereno, kun multaj kaptiloj kaj faligiloj. Kaj Baghy ankaŭ stumbladis, sed ne falis, estis kaj restis arda civitano de Esperantio. Kaj la esperantianoj, kiujn li varbis, restas fidelaj. Kiu lin subtaksus, tiu ricevus eĉ pli da protestaj leteroj ol la televida eminentulo."
Boulton:
"En unu el ili [ŝiaj noveloj] montriĝas la konsekvencoj de tio, se oldeta fraŭlino de severmora, puritana edukiteco, trinkas ekster sia hejma medio iom tro da alkoholaĵo. Malĝentilaĉe, mi prenis tiun akcident‑novelon por iela memportreto, kun la diferenco, ke M. Boulton trinkas ne alkoholaĵon sed Esperanton, kaj tiam ŝi devas eltrovi rakontojn faritajn kun strange bubina ĉarmo (Okuloj), aŭ ludeme filozofiajn okazaĵojn pri sia kato."
 Ha! Kalocsay pikis Boulton simile en komento en la intervjuo kun Haupenthal.

Nu, Kalocsay ne nur mokas; li laŭdas la pozivitajn flankojn de Baghy kaj Boulton, ankaŭ favore komentas pri Newell, Szilágyi, Engholm, Francis, Schwartz, Rosbach, Sturmer, Reto Rossetti, Forge, Mahé. Kaj ni ne forgesu:
"Vastan pritrakton postulus Sándor Szathmári, sed, unue, tio kondukus al apenaŭ finebla filozofia esoteraĵo, due, li estis jam vaste taksata en nia antaŭa numero [de Hungara Vivo]."

2012-08-04

Steampunk & history


Steampunk is the imagined futurology of the past. As such, at its best it invites a critical approach to the real past and its unrealized potentialities. Steampunk is a product of our time, and thus a comparison with the imaginative universe of the real 19th century, and the imagined worlds at various points in the 20th century, is warranted.  There remains the question of what we are imagining now about our future, and what is actually in the cards for the 21st century.  For all we know, we are winding up our assessment of our entire human history and our species will not survive this century.

Esperanto literature has its own history of utopian and futuristic visions. You can find several of them, spanning the 20th century up to the 1970s, in William Auld's 1981 survey of original novels in Esperanto, Vereco, Distro, Stilo: Romanoj en Esperanto [Veracity, Amusement, Style: Novels in Esperanto]. Esperanto fiction exploded in the 1970s and afterward, so this survey is seriously incomplete. None of the other authors cited in Auld's book can compare to the historical importance of the work of Hungarian Esperantist author Sándor Szathmári.

But as Esperanto evolves with the times, Steampunk appears in Esperanto literature as Esperanto appears in the literature of Steampunk and alternate history.

But now here are some interesting links to viewpoints (in English) on Steampunk and historical perspective:

Cultural Historian, James Carrott Part 1 – Steampunk | The Tomorrow Project

Cultural Historian, James Carrott Part 2 – Steampunk | The Tomorrow Project

CultHistorian (blog by James H. Carrott)

Trial by Steam (history of Steampunk)

Steampunk and History (GD Falksen)

The Importance Of The Responsible Use Of History In Fiction, June 27, 2012 by bryantschmidt

Steampunk is also a commodity of late capitalism. Thanks to this workshop, you too can learn to configure your imaginary world:

Tweaking History: Steampunk And Other Tales Of Alternate History

And the ideological and institutional place of Steampunk in today's real society is intriguingly, and perhaps ambiguously, presented to us here:

“Can Steampunk Look Towards the Future?” Vintage Tomorrows Screening Report by Ay-leen the Peacemaker

2012-08-01

M.S. Rakitski & la frua debato pri originala literaturo en Esperanto

Mi jam afiŝis pri M.S. Rakitski anglalingve. Tiuokaze la informaro devenis el Enkonduko en la Originalan Literaturon de Esperanto de William Auld. Nu, oni trovos tiun aferon kun pluaj detaloj en mallonga artikolo:

La radikoj de nia literaturo” (1993) de William Auld

Raktiski faris en 1901 radikalan proponon instigi originalan beletran verkadon en Esperanto. Kurioze laŭ nia aktuala starpunkto, aliaj oponis tiun starpunkton. Legu la artikolon por eltrovi la rezonadon kaj problemaron de la afero.