2010-11-09

Graham Greene & Esperanto (3): Stamboul Train

Jen raporto pri utiligo de Esperanto en romano Stamboul Train:

Jul 11, 2002:
Pri Greene kaj Esperanto:

En lia romano Stambul Train la ĉefpersono, la hungar-origina Czinner trajne traveturas Budapeŝton. El sia kupeo li vidas kaj deĉifras iujn skribojn, sed li bedaŭras ne kompreni ilin, ĉar ili estas « en lingvo kiun li de longe forgesis » (mi citas elmemore). La kunteksto evidentigas ke devas temi pri la hungara. Aŭ devus – ĉar la vortoj estas fakte en Esperanto.

Laŭ mia privata supozo, dum la verkado Greene devis konstati ke li ne havas eĉ frazlibron hungaran ĉemane, kaj li trompetis sian publikon, pigre konsultinte surbretan Esperantaĵon.

Amike
Istvan Ertl
Jaŝovardan el Germanio faris prelegon je 20 aŭgusto 2010 ĉe la Londona E-Klubo pri la temo "Uzo de Esperanto en Fervoja Romano "Stamboul Train" de Graham Greene".

3 comments:

Edmundo said...

Hazarde mi ĵus legis la romanon kaj havas la precizan citaĵon ĉemane. ISBN 0-905712-01-3, parto 4, ĉapitro 2:

The station began to float away from him; names slipped by in a language which his father had never taught him: 'Restoracioj', 'Pôsto', 'Informoj'. A poster flapped close to the carriage window: 'Teatnoj Kaj Amuzejoj', and mechanically he noted the unfamiliar names, the entertainments which would be just opening as the train arrived at Belgrade, the Opera, the Royal Orfeum, the Tabarin, and the Jardin de Paris.

Notu du erarojn, kiuj aspektas kiel mislegoj: Poŝto > Pôsto; Teatroj > Teatnoj. Ĉu tiel estas en ĉiuj eldonoj?

Ralph Dumain said...

Dankon! Do ĉi tio estas la sola uzo de Esperanto en la tuta romano, ĉu ne?

Edmundo said...

Mi ne rimarkis alian aludon al Esperanto en tiu romano.