2010-11-11

George Eliot kontraŭ Universala Lingvo (2)

Kompareblas la historiaj kondiĉoj de la socio kaj de la lingvo. Oni devas cedi, ke la lingvaĵo de evoluintaj nacioj troviĝas en ia ajn stato krom racia; la grandaj sekcioj de la civilizita mondo nur iom reciproke kompreneblas, kaj tiel nur je kosto de longdaŭra studado; unu vorto portas multajn signifojn, kaj pluraj vortoj signifas unu aferon; la subtilaj nuancoj de signifoj, kaj eĉ pli subtilaj eĥoj de asociado, konsistigas el la lingvo instrumenton kiun apenaŭ io krom genio kapablas utiligi kun difiniteco kaj certeco. Do supozu ke la penado kiu multfoje direktiĝis al konstruo de universala lingvo racia finfine sukcesus, kaj ke oni havus lingvon sen necerteco, kapricaj idiotismoj, maloportunaj formoj, sporadaj trembriloj de buntaj signifoj, antikvaj arkaikaĵoj "familiaraj kun forgesitaj jaroj"—evidenta senodorigita ne-resonanta lingvo, kiu plenumas la celon de komunikado tiel perfekte kaj rapide kiel algebraj signoj. Via tia lingvo estus perfekta medio de esprimado je la scienco, sed neniam esprimos la vivon, kio ege superas la sciencon. Kune kun la anomalioj kaj ĝenoj de historia lingvaĵo, vi estos forlasinta ĝiajn muzikon kaj pasion, ĝiajn vivigajn kvalitojn kiuj esprimas individuan karakteron, ĝiajn subtilajn povojn de sprito, ĉion, kio potencigas ĝin je imagopovo; kaj la venonta paŝo de simpligo estos invento de parolanta poshorloĝo, kiu atingos la plejajn facilecon kaj rapidecon je komunikado de ideoj per laŭgradaj alĝustigoj de tiktakoj, reprezentotaj skribe per korespondaj aranĝoj de punktoj. Jen melankolia "lingvo de la futuro!" Tiuj sensaj kaj motoraj nervoj kiuj kune eninge pulsas, apenaŭ ligiĝas per pli necesa kaj delikata unuiĝo ol tio kio kunligas homajn afekciojn, imagopovon, spriton, kaj humoron, kun la subtilaj disbranĉiĝoj de historia lingvaĵo. Oni devas lasi la lingvon mem kreski je precizo, kompleteco, kaj unuiĝo, kiel mensoj kreskas je klareco, amplekso, kaj simpatio. Kaj estas analoga rilato inter la moralaj emoj de homoj kaj sociaj kondiĉoj hereditaj. La karaktero de eŭropaj homoj havas radikojn interplektitajn kun la pasinteco, kaj povas evolui nur per laso de tiuj radikoj nealtruditaj dum evoluado procedas, ĝis tiu perfekta maturiĝo de la semo kiu kunportas vivon sendependan de la radiko. Ĉi tiu viva konekso kun la pasinteco pli vive senteblas ĉe la Kontinento ol en Anglujo, kie ni devas rememori ĝin per strebo de memoro kaj medito; ĉar, kvankam nia angla vivo estas kerne intense tradicia, Protestantismo kaj komerco modernigis la aspektojn de la lando kaj socio multe pli multe ol en iu ajn surkontinenta lando:—

FONTO: George Eliot, "The Natural History of German Life" [La naturhistorio de germana vivo], The Westminster Review (July 1856), Vol. 66 (old series), 10 (new series), pp. 51-79. Tradukis Ralph Dumain.

Vi trovos la originalan anglalingvan elĉerpaĵon ĉi-bloge. Vikipedio enhavas skizon pri George Eliot.

No comments: