2012-06-18

Humphrey Tonkin on Esperanto & literary translation / pri literatura tradukado

Kvankam Humphrey Tonkin estas bone konata ĉe mi, kiel en la tuta Esperantujo, la amplekso de lia verkaro evidente ne estas universale konata. Ekzemple, ĉi tiun rimarkindan eseon mi ĵus eltrovis:

The Semantics of Invention: Translation into Esperanto
Humphrey Tonkin
University Professors Program of Boston University
Literary Translation Seminar
February 22, 2008

Eĉ la pli flankaj informoj de ĉi tiu eseo estas notindaj. Ekz. mi lernis ion novan pri la iama maldekstra esperantisto kaj sindikatmovadano Mark Starr, kiu transdonis al Humphrey tradukon de Winnie-the-Pooh (Winnie-la-Pu) fare de Ivy Kellerman Reed.

Pro la nekontentiga kvalito, Humphrey retradukis ĝin cele al sukcesa eldonigo de eminenta eldonisto. Li priskribas la procezon kaj problemaron de tradukado kaj studadon de diversaj tradukoj (inkluzive la latinan, kiun mi memoras, ĉar latinista amiko mia konis ĝin).

Humphrey citas Umberto Eco, sed eĉ pli interese, li referencas la lingvajn konceptojn de Walter Benjamin (amiko de Theodor W. Adono kaj iama kunlaboranto kun la Frankfurta Skolo de kritika teorio).

Humphrey resumas la tradukan programon de Zamenhof kaj pritraktas la specialajn problemojn de Shakespeare, kaj ankaŭ la statuson de Shakespeare en diversaj lingvokomunumoj, kiel universalan aŭtoron. Zamenhof tradukis Hamleton ne el la originala sed el traduko, en la plej frua periodo kiam Esperanto estis novbakita. Humphrey konsideras la problemojn de semantiko en tiu stato, kaj ĝenerale en multlingva kunteksto. Zamenhof bazis sian traduklaboron sur komuna eŭroplingva semantiko, tiel sur artefarita pasinteco, kaj stile modelis germane, ne latinide. (Humphrey atentigas, ke aliaj prozodiaj modeloj estis enkondukitaj laŭ pola, itala, ĉina, japana modeloj, ekz.)

Plu diskutataj estas leksikaj kaj sintaksaj rimedoj en Esperanto. Ĉiuj povas vidi en Esperanto laŭplaĉe diversajn lingvajn tipojn. Sekvaj eksperimentoj kaj evoluaĵoj fare de sekvaj esperantistaj verkistoj estas menciitaj.

Esperanto estas unika; la malgranda kvanto de denaskaj parolantoj malmulte influas la ĝeneralan lingvouzon. Unulingva kaj purisma lingvistika perspektivo de lingvoj ne taŭgas ĉi-rilate.

Humphrey konsideras celojn de tradukoj. Shakespeare denove servas kiel ekzemplo. Humphrey komparas la tradukojn de Zamenhof kaj de L. N. M. Newell. Humphrey taksas la tradukon de Newell, kiu celis tekstan fidelecon, malpli sukcesa ol Zamenhof laŭ drameca vidpunkto. Li rakontas propran problemaron en sia tradukado de Henry V de Shakespeare. (Li tradukis ankaŭ A Winter's Tale.) Humphrey montras la problemaron per traduko de ĉerpaĵo el Moll Flanders de Daniel Defoe.

Tradukado el Esperanto ankaŭ alportas malfacilaĵojn, en poezio eĉ eble nesolveblajn. Humphrey tradukis anglalingven la du memuarojn de Tivadar Soros (Teodoro Ŝvarc).

Fine, Humphrey detaligas siajn rimedojn por traduko de Winnie-la-Pu.

No comments: