Mi nuntempe relegas esperantaĵojn legitajn antaŭ jardekoj. Ŝajne mi estas nun pli atentema al detaloj aŭ pli favorema ol antaŭe.
Mi jam en antaŭa afiŝo diskutis (plejparte anglalingve) mian freŝan respekton al la intelekto de Kalocsay, preter liaj konataj poeziaj kaj prilingvaj kontribuoj. Mi specife referencis la Antaŭparolon al Vojaĝo
al Kazohinio kaj “La Tragedio de L’Homo kaj Imre Madách” en Dek Prelegoj.
Estas ankaŭ interese rekonatiĝi pli detale pri ja jam konataj kontribuoj al literaturo kaj esperantologio, ekz. pere de:
Haupenthal, Reinhard. La Kontribuo de Kálmán Kalocsay
al Esperanta kulturo. Lelystad, Nederlando: Vulpo-Libroj,
1978. 16p.
Ĉi tie oni trovos tre detalan superrigardon de la agado kaj atingoj de Kalocsay en la evoluo de Esperantaj literaturo, lingvo, kaj ĝenerala kulturo.
Mi estis tute forgesintaj ĉi tiujn ŝlosilajn intervjuojn kun Kalocsay kaj Auld, kies vidpunktoj ofte surprizas. Ankaŭ interese estas kontrasti ilin:
Haupenthal, Reinhard [intervjuinto]; Kalocsay, Kálmán [intervjuito]; Auld, William [intervjuito].
Du intervjuoj: interparoloj kun Kálmán Kalocsay kaj William Auld. Saarbrücken: Arthur E. Iltis, 1979. 28 p.
Mi raportos pri Auld estonte.
Iinstigite de Haupenthal, Kalocsay revizitas la demandon, ĉu li estas "poeto sen popolo". Li malaprobas reeldonadon de frua poemaro
Mondo kaj Koro, kontentas pri
Streĉita Kordo kaj
Izolo, ne plu volas verki originalajn poemojn kaj taksas tradukadon pli grava afero. Tradukado estas deviga por hungaraj poetoj. Kalocsay taksas stultega la aserton de E.L.M. Wensing, ke afiŝo de Fiat en Esperanto pli valoras ol la tuta Esperanta beletro.
Kalocsay iom skeptikas pri tradukado de originalaj Esperantaj verkoj nacilingven. La provoj atentigi la nacilingvan publikon pri la valoro de Esperanto fare de Verloren van Themaat, kiu publikigis nederlandlingvajn tradukojn, fiaskis. Parto de la problemo estas elekto de eksmodaj romantikaj kaj sentimentalaj poemoj, kiajn la esperantistoj iam sed neniu ie ajn ŝatas nuntempe. (La sama juĝo aplikendas al propraj por-okazaj poemoj.) Pri
La Infana Raso de William Auld, Kalocsay opinias, ke partoj, sed ne la tuto de tiu poemego kontentigas. Li ŝatas la unuan ĉapitron, sed ne ŝatas rektajn deklarojn, predikojn, admonojn, ktp., kiaj ne taŭgas en poezio.
Kalocsay iam nomis "Esperantan kulturon" la "amata ĉevaleto" de Auld. Kalocsay ne volas rifuzi sian hungarecon kaj cerbumas el kio konsistiĝus esperantisma patriotismo: nur la literaturo povus esti la komuna perilo. Sed eĉ literaturo ne sufiĉas por komuna Esperanto-kulturo, ĉar ĝi magras kvante kaj kvalite. La interna ideo eble plenumis unuigan rolon, sed ne plu, kaj la sennacieca idealo de Lanti estas frenezaĵo.
Kalocsay respondas pri propra rolo en Esperanta literaturo. Li ne scias, ĉu sia poezia verkado originala aŭ traduka estas plej influhava. Li bedaŭras, ke siaj bagatelaj
Rimportetoj tiom furoras. Li ne certas, ĉu fakte okazis rekta influo de propra stilo al aliaj poetoj. Li opinias, ke sia simpleco kaj rekta esprimado, kiun li preferas, ĝenerale influis, montrante la eblecon verki poeziece.
Kalocsay, kiu, oni konas, malrekomendis la eldonigon de
Ŝtupoj sen Nomo, denove esprimas sian malŝaton de la verkaro de
Baldur Ragnarsson. Kalocsay specife analizis la laŭ si sensencan poemon "La Amo kaj l'Amebo". Kalocsay: "La sola homo, kiun mi ne povas kompreni nek toleri estas Ragnarsson."
Edwin De Kock estas simple mallerta, sed li ne estas pozulo, kia estas Ragnarsson.
Victor Sadler estas ĝuebla.
Kalocsay diskutas la misekvilibron inter originala poezio kaj aliaj ĝenroj. Verki lirikon, kian aktuale neniu volas legi, estas relative simpla afero, sed verki romanon aŭ dramon postulas multe da nekompensata ŝvitado.
Raymond Schwartz parte sed ne tute kontentigas. (La verko diskutita supozeble estas
Kiel Akvo de l'Rivero.) Pri la romano de John Francis (supozeble
La Granda Kaldrono) ni vidos.
"
Baghy estis sovaĝa talento".
Viktimoj estas la plej legebla primilita lia romano. Baghy ne estis nur aŭtobiografiema, li rekte interagis kun multaj esperanistoj kaj lia personeco estis bone konata. Liaj konatoj ne povis rezisti lian universalan brakumon. "Marjorie Boulton estis tute enanimiĝinta al li, ekzemple. Ŝi estis enaminiĝinta al ĉiu . . ."
Haupenthal ŝatus legi eventualan memuaron de Kalocsay por senmitigi la iamana
Literaturan
Mondon, sed Kalocsay preferas konservi la privatecon de sia privata vivo, kaj li ne havis la oportunon rekte ĉeeste aktivi en esperantistaj rondoj.
Kalocsay rifuzas konfesi publike ke li mem estas la pseŭdonima
Peter Peneter. Li ruze dancas ĉirkaŭ la demando. Parto de tiu segmento de la intervjuo estas ellasita laŭ peto de Kalocsay, sed Haupenthal poste aldonas ĝin, ĉar Kalocsay jam mortis.
Okazas ankaŭ ampleksa diskuto pri la kunlaborado kun
Gaston Waringhien. La unua kontakto temis pri metriko kaj la rilato inter nacilingvaj stiloj kaj Esperanto. Kalocsay ankaŭ diskutas tradukajn aferojn.
La fina demando estas, kial Kalocsay aktivis per Esperanto dum pli ol duonjarcento? Kalocsay ne havis abundajn oportunojn persone renkonti kaj ekkoni esperantistojn. Lia ĉefa plezuro estis la tradukado, kiu cetere postulas tutan engaĝigon kaj komprenemon ĉe la originaloj. La hungara lingvo ne bezonis lin, sed Esperanto jes. "Esperanto estis mia nobla hobio."
Tre interesa intervjuo, ĉu ne?