2011-05-06

Vasilij Eroŝenko (6): Tio, kion instruis la nokto

Unu Paĝeto en Mia Lerneja Vivo
(fina sekcio)

Por fini tiun ĉi malgrandan skizon, mi devas diri ke la nokto instruis al mi antaŭ ĉio dubi ĉion kaj ĉiujn, ĝi instruis min kredi nek unu vorton de niaj instruistoj, nek unu frazon de kiu ajn aŭtoritato; mi dubis ĉion, mi suspektis ĉiujn aŭtoritatojn; mi dubis la bonecon de la Dio same kiel la malbonecon de la diabloj; mi suspektis la registarojn same kiel la socion kiu fidas ilin. Sed al aliaj blinduloj la nokto instruis preni ĉion kiel la veron kaj esti trankvilaj. La plejmulto de miaj amikoj, kiuj prenis kiel la veron ĉion kion instruis la instruistoj, kredis ĉian vorton de l’aŭtoritatoj, dubis nenion; tiuj amikoj jam de longe atingis certan situacion en la socio ĉu kiel muzikistoj, ĉu kiel instruistoj, ĉu kiel laboristoj, kaj vivas komforte, ĉirkaŭite de siaj edzino kaj infanoj, dum mi ĝis nun atingis nenion kaj vagadas dubante ĉion kaj ĉiujn de lando al lando; kaj kiu povas diri ke unu malbenitan tagon mi ne staros en malluma angulo de iu brua strato kiel tiu princo de l’nokto kaj ne etendos la manon al la pasantoj por peti? . . .

FONTO: Eroŝenko, Vasilij Jakovleviĉ. "Unu Paĝeto en Mia Lerneja Vivo," en Trezoro: La Esperanta Novelarto 1887-1986, Vol. 1, redaktis Reto Rossetti & Henri Vatré (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1989), p. 107-118. Ĉi tiu fragmento, kiu estas la lasta sekcio de la rakonto, troviĝas ĉe p. 118.

1 comment:

Ifinder Ifindi said...

Pl continue your blog also in english (old one), Very insightful. Thank Your.