Brava soldato Ŝvejk
Mi kredas ke mi posedas eldonon de ĉi tiu mondfama ĉeĥa satiro de Jaroslav Hašek en Esperanto; mi     memoras verdan kovrilon, sed ĝi ne estas alirebla nun. Nu, Vikipedio     mencias kelkajn tradukojn (mi ne scias pri la mia) en la menciita     artikolo kaj ĉi tie:  La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la           mondmilito.  La menciitaj tradukoj aperis en 1934     kaj 2004. (Ankaŭ aperis Ne nur soldato Ŝvejk en 1995.)
Anglalingve, The Good Soldier Schweik     aperis en traduko de Paul Selver en 1930, de Cecil Parrott en 1973.     Estas ankaŭ sonregistraĵo de Robert Kurka (Cedille Records, 2002). 
Cetere, haveblas du fremdlingvaj filmoj pere de Netflix [en Usono]     (en mia vico): Good Soldier Schweik (1956) kaj Good       Soldier Schweik 2: Beg to Report, Sir (1957).
Tiu verko kaj tia tradicio de ĉeĥa humuro ludis rolon dum la tempo     de subpremo de Ĉeĥoslovakio fare de Sovetunio en 1968 kaj poste.     Ekzemple, la tiam-persekutata marksisma filozofo Karel Kosík     verkis pri Švejk kaj la rolo de humuro je subprematoj kaj     subpremantoj. Oni povas legi anglalingvajn tradukojn de tiutempaj     eseoj:
Kosík, Karel. The             Crisis of Modernity: Essays and Observations from the 1968             Era, edited by James H. Satterwhite. Lanham, MD:       Rowman & Littlefield, 1995. See: 
"Hašek and Kafka, or, the World of the Grotesque" (1969), pp. 77-86.
"Švejk and Bulguma, or, the World of Great Humor" (1969), pp. 87-99.
"On Laughter" (1969), pp. 183-198.
 
 
 
 Posts
Posts
 
 
2 comments:
mi trovis rete
Rudolf Hrusínský
kaj la filmojn
http://www.youtube.com/watch?v=sIxgvI0e73s
http://www.youtube.com/watch?v=_NRht4fc_1A
Ŝvejk vere estas aminda.
Versajne temas pri la sama filmo, kiun mi intencas baldaŭ lui, supozeble kun anglaj subtekstoj.
Post a Comment