2007-04-22

John I. Francis: "La Klera Despoto"

Unu el miaj favorataj originalaj Esperanto-verkistoj estas John Francis, dankon precipe al la novelaro Vitralo, kiun mi unue legis antau 35-37 jaroj. La novelaro konsistas el satiraj verkoj, ankaŭ kelkaj senpere seriozaj, ĉiuj iel sociokrikitaj, do agrabla al mia filozofia spirito. Ofta scenejo en la satiraj noveloj estas la fikcia lando Juglando.

Inter la ne-humuraj noveloj, la majstroverkoj en Vitralo estas "La Tento de Kul" (kiu aperis antaŭe en beletra gazeto, ĉu Belarto?), kaj "Ĝermoj en Rikolto," kiu reaperis en pluraj antologioj. "La Tento de Kul" estas unika verko, unu el miaj favorataj en Esperanto, kaj antaŭ kelkaj jaroj mi tradukis ĝin en la anglan:

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict

Inter la komikaj satiraj noveloj, la unua dekomence kaptis mian atenton kaj ekcerbumigis min. Temas pri "La Klera Despoto", kiun mi ĵus enretigis:

La Klera Despoto (En Kiu Oni Interalie Atingas la Apogeon de la Beletro)

Kiam mi kiel dekumujarulo unue legis ĝin, mi tuj pensis pri Stalin. La analogio tamen estas iom misa, interalie, ĉar la ĉi-koncerna despoto ŝajnas iaspeca literatura avangardulo (kvankam finfine li estas nur idioto). Ĉiuokaze, mi legis ĉi tiun novelaron kelkajn fojojn dum jardekoj, kaj ĵus kaptis min la impeto enretigi ĉi tiun novelon.

Interese, ĉar skanado, redaktado, kaj enformatigo de ĉi tiu afero postulas malrapidan metodecon kaj zorgemon, ĉi-foje mi kaptis plurajn nuancojn de la rakonto kiujn mi ial mistrafis antaŭe.

Ekzemple, antaŭe, mi tute preteratentis la kreskantan filon de la despoto kaj ties signifon. Tiu reliefigas la signifon de la ŝanĝiĝoj en la kultura vivo kune kune reĝimŝanĝoj kiel respegulo de la speciala ŝatokupo de ĉiu despoto. Kiam mi unue legis la novelon, mi pripensis la paradokson de despotismo kaj literatura vivo. Nun ŝajnas, ke mi preteratentis la ĝustan logikon de la novelo. La rilato inter politika potenco kaj kreiva malkapablo ne estas hazarda paradoksa kunigo de du apartaj aferoj sed estas esenca rilato inter la despotisma menso kaj la perversigo de elektita fako. La logikon de diktatoreco Francis sisteme montras.



En la retejo de Don Harlow troviĝas poemoj de Francis sed ne fickcio.

Mi ĵus eltrovis la novelon "La Tuŝo de Morto" de Francis.

Cetere, mi neniam antaŭe rimarkis ĉi tiun aferon:

25 noveloj : Dudek kvin klasikaj Esperantaj noveloj

La retejo Originala literaturo Esperanta (OLE) enhavas recenzojn de multaj aŭtoroj kaj specifaj verkoj. Estas recenzoj pri pluraj verkoj de Francis, inkluzive de du recenzoj de Vitralo.

Mi opinias ke Sten Johanssen subtaksas la majstran novelon "La Tento de Kul". Li elstarigas "Ĝermoj en Rikolto" kaj "La Tuŝo de Morto".

Henri Vatré rapsodias pri la novelaro. Li reliefigas "La Vidvino Pirsen" kaj "Ĝermoj en Rikolto".

Li ankaŭ atentigas pri la stilo de Francis, kio ankaŭ frapas al mi. Antaŭ multaj jaroj la beletra grupo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono legis laŭ mia instigo "La Tento de Kul". Laŭmemore, unu partoprenanto malŝatis la stilon de Francis, sed mi pensas alie.

Jen la ĉefpaĝo pri Francis ĉe OLE.

Mi ne plu memoras la enhavon, mi nur memoras ŝati la romanon Misio sen Alveno, kiun recenzas Johansson.

Mi posedas la gigantan romanon La Granda Kaldrono sed neniam legis. Mi ne legis aŭ vidis la du lastajn verkojn de Francis, Tri Rakontoj pri la Miljara Paco (novelaro 1998) kaj La Kastelo de Vitro (fantasta romano 2004).

No comments: