Filozofio en Esperantujo - ĉu blago?
Antaŭ ol la starigo de la publika Interreto, aliro al seriozaj intelektaj interŝanĝoj en Esperantujo pri temoj krom beletro kaj Esperantologio/ interlingvistiko estis malfacila. Kompreneble, ekzistis privata korespondado kaj konversaciado kaj malmultaj eldonaĵoj libroformaj aŭ artikolformaj. Originalaj libroj pri filozofio ne pri religio, mistikismo, esoterismo aŭ spiritismo estis nur kelkaj.
Cetere, la eskapisma ideologio kaj kultismemo de Esperantismo ŝajne instigas similspecajn stultaĵojn en filozofiaj klopodoj, ekz. la libroj de Bruno Vogelmann kaj Albert Goodheir (Fondita sur Roko, pri Spinoza). (Mi ne havas la verkojn de Eugène de Zilah do ne povas pritaksi ties ekzistencialismaĵojn.) Elstaraj esceptoj estas pluraj eseoj en Sennacieca Revuo.
La tutan konatan faktaron mi ne resumas ĉi tie. Notu, ke la sekcio pri "Filozofio de la Esperanto-movado" en artikolo Filozofio - Vikipedio estas fuŝa.
Starigo de la Filozofia Asocio Tutmonda kaj la revuo Simpozio fare de Evaldo Pauli enkondukis novan oportunon por filozofia laboro. Pauli mem verkis kaj publikigis kelkajn bonajn librojn. Mi dubemis la pracelisman perspektivon de Pauli kaj eĉ pli dubemas kunligon de Esperanto kaj la enhavo de filozofio. Mi ne plu memoras la varian enhavon de Simpozio do ne povas nun senpere pritaksi la revuon. Mi supozas, ke ĝi ne kontentigis min.
Vi trovos plurajn eseojn el Simpozio kaj Sennacieca Revuo en mia Esperanto-Gvidilo.
Mi havigis Interret-konton en 1992, kiam la Interreto estis jam populara sed antaŭ ol la burĝono de la TTT. Meze de la 1990-aj jaroj mi plejparte kabeis. Dum tiu tempo multo ŝanĝiĝis.
En lastaj jaroj aperis kelkaj filozofiaj verkoj. Pri originalaĵoj, la plej notinda estas Dialogiko je la Fino de Dialektiko de Eugen Macko. Ĝi estas doktoriĝa disertacio pri Hegel, Heidegger kaj Rosenzweig, dulingva, en la germana kaj Esperanto. Bedaŭrinde Macko estas unu tia Esperanto-kultisto kiu miksas strangan filozofion kun sektisma Esperantismo.
La retepoko malfermis novan mondon. Oni povas tuj komuniki tutmonde kun individuoj kaj grupoj, kaj oni povas publigiki dokumentojn, eseojn, kaj tutajn librojn sen preskostoj. Projektoj kiaj tekst-arkivoj kaj enciklopedioj estas praktikeblaj. Notu ekz. Filozofio - Vikipedio kaj Enciklopedio Simpozio. Je tiuj je kiuj alireblas la Interreto, homoj kiuj dividas komunajn inteserojn el sufiĉe akordigeblaj perspektivoj estas pli facile kaj eble pli multnombre troveblaj. Estas ekzemple yahoo-grupo filozofio (kiun mi helpis instigi) inter pluraj diskutgrupoj diversteme.
Finfine alvenis nova interreta komunikilo - la blogo. Mi estas relative novica pri ĉi tiu ĝenro kaj aparte novico pri Esperanto-blogoj. Troviĝas filozofiaj blogeroj diversloke kiaj do novaj oportunoj komuniki serioze pri filozofiaj temoj. Kelkaj maldesktraj blogoj kaj gazetoj blogformataj inkluzivas interesan filozofian enhavon. Le monde diplomatique en Esperanto publikigas tradukojn de altnivelaj filozofiaj artikoloj.
Venontfoje mi recenzos la blogon Komuniga Maŝino (Amelano), kiu kombinas ĉiujn ĝenajn trajtojn de esperantisma kulteco kaj eskapismo, politika sektismo kaj utopiismo, kaj filozofia modeco kaj stulteco.
Rigardu mian ligaron pri filozofio, aldone al verkoj de aliaj miareteje.
Referencoj:
"Kontrau ĉiuj ideologioj — ankoraŭ unu" [recenzo: Bruno Vogelmann, La Nova Realismo] de Nikolao Gudskov
Eugène de Zilah: Kaj kiu pravas — recenzoj
Recenzo: Evaldo Pauli, Rekta Pensado
Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco
Dialogiko je la Fino de Dialektiko de Eugen Macko
Spinoza en Esperantujo
Enciklopedio Simpozio
Filozofio - Vikipedio
No comments:
Post a Comment