Esperanto-gazetaro
Jen interesa temo en la nova numero de La Ondo de Esperanto, 2007, n-ro 4 (150). Jen du interesaj artikoloj:
Nia gazetaro vide de redaktoroj: Ronda Tablo
Al demandaro respondas kun statistikoj kaj opinioj redaktoroj de Esperanto, Heroldo de Esperanto, Kontakto, La KancerKliniko, Literatura Foiro, Monato. La redakcioj de Juna Amiko, La Gazeto, kaj Sennaciulo ne respondis.
Esperanto-gazetaro: historio, nuntempo kaj perspektivoj, de Jukka Pietiläinen
Pietiläinen resumas precipajn facetojn de taksado de la atingoj de la Esperanto-gazetaro: problemoj de internacieco, abonamplekso, profesieco, rolo de la sendependa gazataro, vivkapablo, la Interret-epoko.
Mi eltiros nur kelkajn ĝeneralajn komentojn. Nur manpleno da revuoj estas vere internaciaj kaj influhavaj, kvankam kelkaj naciaj gazetoj kaj revuoj estas historie gravaj kaj influhavaj. "Inter internaciaj nefakaj gazetoj plej elstaras la movadaj kaj kulturaj gazetoj." "Malmultaj Esperantaj gazetoj temas plejparte pri nemovadaj kaj (ne Esperantaj) kulturaj aferoj." Movadaj gazetoj ligataj al organizoj emas havi la plej longdaŭran vivkapablon. La aŭtoro mencias plurajn movadajn kaj kulturajn gazetojn, kaj ankaŭ pritraktas Monaton.
Fakte, la artikolo estas nur skizo, kaj Pietiläinen apenaŭ tuŝas la fakan gazetaron krom la kulturan. Tamen, en la lasta sekcio, li mencias Sciencan Revuon kaj rekomendas ke oni starigu Interrete "bonkvalitajn sciencajn retajn gazetojn." Tio surprizas min, ĉar mi skeptikemas pri la aktuala rolo de Esperanto en fakaj, aparte sciencaj, aferoj, sed la Interreto pli ol en pres-formato eble bone taŭgus al scienca informadiko en Esperanto, kvankam tio postulus multan profesian kompetenton kaj laboron. La aŭtoro ĝenerale rekomendas pli da profesieco en Interreta eldonado.
Jen konkludo:
La reto povas doni novan vivon al iamaj gazetoj: necesus enretigi malnovajn jarkolektojn kaj ebligi konsultadon de ilia enhavo. Eble en tio estus taŭga celo por iu ekzistanta fondaĵo aŭ loko por nova fondaĵo. Tekniko ekzistas, skanemuloj troviĝas en malmultekostaj landoj, retejoj haveblas eĉ senpage.
Estus pli utile se la aŭtoro traktus pli detale la aktualan gazetaron, ne nur lande sed ankaŭ fake.
Mi povus rakonti pri propraj spertoj kiel redaktoro de faka revuo Ateismo. Nun ekzistas nova stabo kaj formato kaj ankaŭ retpublikigo. Dum mia redakcio la produktado, financado, kaj dissendado de la revuo ne estis facila afero. Mia memoro nebulas, sed mi supozas ke la abonantaro maksimumis je 200 homoj, kaj mi presis inter 200-300 ekzemplerojn po numero, kaj restas stoko de neelsenditaj numeroj. Granda procento de la abonantoj loĝis en la nepagipovaj landoj de orienta Eŭropo. Estis ankaŭ malfacila afero trovi bonan publikindan materialon de aliaj kontribuantoj. Plej bone estis personaj raportoj el diversaj landoj, speciale pri la ŝanĝoj en orienta Eŭropo ekde 1989.
La abonkostoj en Usono de la plejmultaj fremdlandaj gazetoj estas tro altaj nuntempe, eĉ por ni supozeble riĉaj usonanoj, do mi abonas neniujn. Bonŝance la bonega La Ondo de Esperanto alireblas rete.
No comments:
Post a Comment