2007-04-29

Borges en Esperanto (3)

Jen pluaj Esperantaj tradukoj de Borges rete:

Notu ankaŭ: Jen nove ĉe mia retejo: Komparu al:

2007-04-24

William Blake — "La Birdoj" — memortraduko

Memore pri mia kara Evelina, kiu eniris hospitalon antaŭ du jaroj je la 19-a de aprilo, mi samtage ĉi-jare tradukis Esperanten mian favoratan ampoemon. Ŝia lasta konscia tago sur tero estis la 24-a de aprilo, kaj ŝi mortis je la 13-a de majo. Do jen mia traduko:

La Birdoj” [The Birds] de William Blake, tradukis R. Dumain

______________________________

“Mi laboras supren al futuro.”
— Epigrafo atribuita al William Blake, 1796

“I labour upwards into futurity.”
— William Blake (attributed to), 1796

2007-04-22

John I. Francis: "La Klera Despoto"

Unu el miaj favorataj originalaj Esperanto-verkistoj estas John Francis, dankon precipe al la novelaro Vitralo, kiun mi unue legis antau 35-37 jaroj. La novelaro konsistas el satiraj verkoj, ankaŭ kelkaj senpere seriozaj, ĉiuj iel sociokrikitaj, do agrabla al mia filozofia spirito. Ofta scenejo en la satiraj noveloj estas la fikcia lando Juglando.

Inter la ne-humuraj noveloj, la majstroverkoj en Vitralo estas "La Tento de Kul" (kiu aperis antaŭe en beletra gazeto, ĉu Belarto?), kaj "Ĝermoj en Rikolto," kiu reaperis en pluraj antologioj. "La Tento de Kul" estas unika verko, unu el miaj favorataj en Esperanto, kaj antaŭ kelkaj jaroj mi tradukis ĝin en la anglan:

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict

Inter la komikaj satiraj noveloj, la unua dekomence kaptis mian atenton kaj ekcerbumigis min. Temas pri "La Klera Despoto", kiun mi ĵus enretigis:

La Klera Despoto (En Kiu Oni Interalie Atingas la Apogeon de la Beletro)

Kiam mi kiel dekumujarulo unue legis ĝin, mi tuj pensis pri Stalin. La analogio tamen estas iom misa, interalie, ĉar la ĉi-koncerna despoto ŝajnas iaspeca literatura avangardulo (kvankam finfine li estas nur idioto). Ĉiuokaze, mi legis ĉi tiun novelaron kelkajn fojojn dum jardekoj, kaj ĵus kaptis min la impeto enretigi ĉi tiun novelon.

Interese, ĉar skanado, redaktado, kaj enformatigo de ĉi tiu afero postulas malrapidan metodecon kaj zorgemon, ĉi-foje mi kaptis plurajn nuancojn de la rakonto kiujn mi ial mistrafis antaŭe.

Ekzemple, antaŭe, mi tute preteratentis la kreskantan filon de la despoto kaj ties signifon. Tiu reliefigas la signifon de la ŝanĝiĝoj en la kultura vivo kune kune reĝimŝanĝoj kiel respegulo de la speciala ŝatokupo de ĉiu despoto. Kiam mi unue legis la novelon, mi pripensis la paradokson de despotismo kaj literatura vivo. Nun ŝajnas, ke mi preteratentis la ĝustan logikon de la novelo. La rilato inter politika potenco kaj kreiva malkapablo ne estas hazarda paradoksa kunigo de du apartaj aferoj sed estas esenca rilato inter la despotisma menso kaj la perversigo de elektita fako. La logikon de diktatoreco Francis sisteme montras.



En la retejo de Don Harlow troviĝas poemoj de Francis sed ne fickcio.

Mi ĵus eltrovis la novelon "La Tuŝo de Morto" de Francis.

Cetere, mi neniam antaŭe rimarkis ĉi tiun aferon:

25 noveloj : Dudek kvin klasikaj Esperantaj noveloj

La retejo Originala literaturo Esperanta (OLE) enhavas recenzojn de multaj aŭtoroj kaj specifaj verkoj. Estas recenzoj pri pluraj verkoj de Francis, inkluzive de du recenzoj de Vitralo.

Mi opinias ke Sten Johanssen subtaksas la majstran novelon "La Tento de Kul". Li elstarigas "Ĝermoj en Rikolto" kaj "La Tuŝo de Morto".

Henri Vatré rapsodias pri la novelaro. Li reliefigas "La Vidvino Pirsen" kaj "Ĝermoj en Rikolto".

Li ankaŭ atentigas pri la stilo de Francis, kio ankaŭ frapas al mi. Antaŭ multaj jaroj la beletra grupo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono legis laŭ mia instigo "La Tento de Kul". Laŭmemore, unu partoprenanto malŝatis la stilon de Francis, sed mi pensas alie.

Jen la ĉefpaĝo pri Francis ĉe OLE.

Mi ne plu memoras la enhavon, mi nur memoras ŝati la romanon Misio sen Alveno, kiun recenzas Johansson.

Mi posedas la gigantan romanon La Granda Kaldrono sed neniam legis. Mi ne legis aŭ vidis la du lastajn verkojn de Francis, Tri Rakontoj pri la Miljara Paco (novelaro 1998) kaj La Kastelo de Vitro (fantasta romano 2004).

2007-04-18

Albert Einstein mortis hodiaŭ . . . en 1955

Vikipedio havas artikolon pri Albert Einstein (14-an de marto 1879 – 18-an de aprilo 1955).

Plue: Einstein - La Enigmo de la matematiko de Huberto Rohden.

Notu ankaŭ: Albert Einstein, Esperanto kaj SAT.

Estas pluraj anglalingvaj aferoj pri Einstein miareteje. Jen komenco:

A Personal Tribute to Albert Einstein (14 March 1879 - 18 April 1955)

Mi publikigis unikan dokumenton, leteron de Einstein al konato mia en Buffalo kiu rezistis la McCarthy-an persekuton:

Letter from Albert Einstein to Emanuel Fried [Letero de Einstein al Emanuel Fried]

Mark Starr, Esperantisto, laboristo, edukisto

Mark Starr (1894-1985) estis Esperantisto kaj fama pioniro de laborista edukado en la laborista movado en Britio kaj Usono. Estas pluraj aferoj pri li en mia retejo, en Esperanto kaj la angla. Mi renkontis lin kelkfoje ĉe ELNA-kongresoj.

Mi ĵus eltrovis blogon ĉe kiu libro de Mark Starr situas:

A Worker Looks At History [Laboristo Trarigardas Historion]

Ĉe mia retejo:
"La Filozofio de Jozefo Ditsgen" de Mark Starr
Mark Starr (1894-1985): Workers' Educationist
"A Pioneer in Workers' Education: Mark Starr and Workers' Education in Great Britain" by Ronda Hauben
"Mark Starr: Socialist Educator": Interview with Martin Lawn
"Organized Labor and the Dewey Philosophy" by Mark Starr

2007-04-15

Lenin, Bogdanov, Esperanto

El anglalingva artikolo:

It is curious to observe how the principal differences between Lenin and Bogdanov extended right down to the question of language. Whereas Lenin found good reasons for strengthening traditional and Great-Russian cultural elements, Bogdanov staunchly remained a radical internationalist. Socialism could only succeed by simultaneous development in many countries, and this would require a suitable means of international communication. Bogdanov dismissed synthetic products like Esperanto and suggested English: it was used in many parts of the world and was the language of the majority of the industrial proletariats; it was concise, simple, and rich in cognate words. Since nationalist feelings were deeply entrenched, he had no illusions that English would soon become the workers' international language. But he advocated that the proletarian-culture movement, which incidentally found fleeting expression also in Germany and Belgium, should take the long view in planning for the future. [39]

[39] Bogdanov, O proletarskoi kul'ture: Stat'i, 1904-1924, pp. 328-32.
FONTO: Lilge, Frederic. "Lenin and the Politics of Education," Slavic Review, vol. 27, no. 2, June 1968, pp. 230-257. [Lenin & la politiko de edukado]

Mia traduko:

Kurioza observo estas ke la precipaj diferencoj inter Lenin kaj Bogdanov ampleksis ankaŭ la lingvan demandon. Dum Lenin trovis taŭgajn kialojn fortigi tradiciajn kaj grand-rusajn kulturajn elementojn, Bogdanov obstine restis radikala internaciisto. Socialismo sukcesus nur per samtempa evoluo en pluraj landoj, kaj ĉi tio postulus taŭgan internacian komunikilon. Bogdanov malakceptis artefaritaĵojn kiajn Esperanton kaj sugestis la anglan: oni uzas ĝin dise en la mondo kaj ĝi estas la lingvo de la plimulto de la industriaj proletaroj; ĝi estas konciza, simpla, kaj riĉa je parencaj vortoj. Ĉar naciismaj sentoj profunde enradikis, li ne iluzie imagis ke la angla baldaŭ fariĝus la proleta internacia lingvo. Tamen li proponis ke la proletkultura movado, kiu, flanke, trovis efemeran esprimadon ankaŭ en Germanio kaj Belgio, surprenu longdaŭran perspektivon planante pri la estonteco.

2007-04-14

Zamenhof (1859.12.15 – 1917.04.14) morta 90 jarojn

Today is the 90th anniversary of the death of the creator of Esperanto, L.L. Zamenhof. What a century he didn't live to see!

Hodiaŭ estas la 90-a datreveno de la kreinto de Esperanto, D-ro L.L. Zamenhof. Kian jarcenton li ne vidis!

Esperanto-gazetaro

Jen interesa temo en la nova numero de La Ondo de Esperanto, 2007, n-ro 4 (150). Jen du interesaj artikoloj:

Nia gazetaro vide de redaktoroj: Ronda Tablo

Al demandaro respondas kun statistikoj kaj opinioj redaktoroj de Esperanto, Heroldo de Esperanto, Kontakto, La KancerKliniko, Literatura Foiro, Monato. La redakcioj de Juna Amiko, La Gazeto, kaj Sennaciulo ne respondis.

Esperanto-gazetaro: historio, nuntempo kaj perspektivoj, de Jukka Pietiläinen

Pietiläinen resumas precipajn facetojn de taksado de la atingoj de la Esperanto-gazetaro: problemoj de internacieco, abonamplekso, profesieco, rolo de la sendependa gazataro, vivkapablo, la Interret-epoko.

Mi eltiros nur kelkajn ĝeneralajn komentojn. Nur manpleno da revuoj estas vere internaciaj kaj influhavaj, kvankam kelkaj naciaj gazetoj kaj revuoj estas historie gravaj kaj influhavaj. "Inter internaciaj nefakaj gazetoj plej elstaras la movadaj kaj kulturaj gazetoj." "Malmultaj Esperantaj gazetoj temas plejparte pri nemovadaj kaj (ne Esperantaj) kulturaj aferoj." Movadaj gazetoj ligataj al organizoj emas havi la plej longdaŭran vivkapablon. La aŭtoro mencias plurajn movadajn kaj kulturajn gazetojn, kaj ankaŭ pritraktas Monaton.

Fakte, la artikolo estas nur skizo, kaj Pietiläinen apenaŭ tuŝas la fakan gazetaron krom la kulturan. Tamen, en la lasta sekcio, li mencias Sciencan Revuon kaj rekomendas ke oni starigu Interrete "bonkvalitajn sciencajn retajn gazetojn." Tio surprizas min, ĉar mi skeptikemas pri la aktuala rolo de Esperanto en fakaj, aparte sciencaj, aferoj, sed la Interreto pli ol en pres-formato eble bone taŭgus al scienca informadiko en Esperanto, kvankam tio postulus multan profesian kompetenton kaj laboron. La aŭtoro ĝenerale rekomendas pli da profesieco en Interreta eldonado.

Jen konkludo:

La reto povas doni novan vivon al iamaj gazetoj: necesus enretigi malnovajn jarkolektojn kaj ebligi konsultadon de ilia enhavo. Eble en tio estus taŭga celo por iu ekzistanta fondaĵo aŭ loko por nova fondaĵo. Tekniko ekzistas, skanemuloj troviĝas en malmultekostaj landoj, retejoj haveblas eĉ senpage.

Estus pli utile se la aŭtoro traktus pli detale la aktualan gazetaron, ne nur lande sed ankaŭ fake.

Mi povus rakonti pri propraj spertoj kiel redaktoro de faka revuo Ateismo. Nun ekzistas nova stabo kaj formato kaj ankaŭ retpublikigo. Dum mia redakcio la produktado, financado, kaj dissendado de la revuo ne estis facila afero. Mia memoro nebulas, sed mi supozas ke la abonantaro maksimumis je 200 homoj, kaj mi presis inter 200-300 ekzemplerojn po numero, kaj restas stoko de neelsenditaj numeroj. Granda procento de la abonantoj loĝis en la nepagipovaj landoj de orienta Eŭropo. Estis ankaŭ malfacila afero trovi bonan publikindan materialon de aliaj kontribuantoj. Plej bone estis personaj raportoj el diversaj landoj, speciale pri la ŝanĝoj en orienta Eŭropo ekde 1989.

La abonkostoj en Usono de la plejmultaj fremdlandaj gazetoj estas tro altaj nuntempe, eĉ por ni supozeble riĉaj usonanoj, do mi abonas neniujn. Bonŝance la bonega La Ondo de Esperanto alireblas rete.

2007-04-10

En memoro: Jim Murray & C.L.R. James

Memore je okazo de la naskiĝtago de mia mortinta amiko kaj kolego Jim Murray, mi enretigis lastatempe ricevitan fotografon de la komuna temo de nia intelekta laboro (por kiu Jim laboris persone), la trinidada verkisto kaj politika aktivisto C.L.R. James, farite unu jaron antaŭ la morto de James:

C.L.R. James en sia hejmo, Brixton, Londono, la 11-an de januaro 1988

Rigardu ankaŭ mian esefragmenton:

C.L.R. James & Usona Kulturo

2007-04-09

Vitalismo

Vitalismo a. vitalism, ĉ. vitalizimus, f. vitalisme, g. Vitalismus.

Biologia hipotezo kaj naturfilozofia doktrino, ke fenomenoj de la vivo havas sian kaŭzon en speciala forto de vivo analogia al energio de la neviva mondo, sed esence de ĝi distinga. La origina uzo franca ĉe Barihez (Novaj principoj de scienco pri homo, 1775) kal ĉe tiama lia skolo akcentas ankaŭ esencan distingon de la forto psika. Moderna samtempa vitalismo konceptas la vivforton (vitalan forton) kiel konceptaĵon similan al energio neredukteblan al iu alia forto sed diferencantan de ĝi pro tio, ke ne validas pri ĝi la principo pri ĝia konservo. “Mi konsentus kun la vitalistoj, se ili simple volus akcepti, ke vivaj estaĵoj prezentas fenomenojn, kiuj ne estas trovataj en la senviva naturo kaj kiuj pro tio estas siaspecaj. Mi konsentas, ke manifestaĵoj de la vivo ne povas esti klarigitaj ekluzive per fenomenoj fizike-kemiaj konataj en naturo senviva" (Cl. Bernard en Enkonduko al studado de eksperimenta kuracado). Henri Bergson nomigis la vitalan forton vitala elano. La plej sistema moderna vitalisto estas Hans Driesch (Vitalismo kiel historio kaj doktrino, 1905). Li uzis la aristotelan terminon enteleĥio por nomigi la vitalan forton. “Enteleĥio ne estas energio, ne estas forto, ne intenso, ne konstanto sed—enteleĥio." Plej facile komprenebla diferenco inter energio kal enteleĥio estas en aserto, ke inter fenomenoj energiaj validas principo de kaŭzo, inter la enteleĥiaj principo de celo.

FONTO: Kamaryt, Stan, kompil. Filozofia Vortaro (Olomouc: Moraviaj Esperanto Pioniroj, 1934), p. 169-170.



Mi havas fotokopion de ĉi tiu longe nehavebla libro. Se oni serĉas rete ĉe Enciklopedio Simpozio oni trovos plurajn resumojn de la koncepto vitalismo sub rilataj rubrikoj. Kontrolu ekz. Vitala-Vitalismo.

2007-04-08

Midzu min en Baltimoro!

Temas pri aŭtobiografia eposo, nefinita ekzistencialisma komedio pri mia vivo en deprimiga urbo Baltimore en 1985. La vivmedio estis malinspira krom fikado kaj suĉado. Mi ne memoras kie la skizo-manuskripto estas nun. Kiel pluraj miaj strangaj poeziaj projektoj (ekz. longa poemomaĝo al Miĥalski, poemo pri atomfiziko, rev-vizia poemo "Sub Suno Rikana," k.a.), mi neniam povis fini ĉi tiun verkon. (Ĉu okazo por ŝerco?)

Mi parkere rememoras nur la kvarversan refrenon, kiu ripetiĝas post ĉiu stanco. Jen anekdoto ĉi-rilate. Foje mi promenis kun amiko surstrate, kaj dum halto mi menciis mian poemon. Li konas eĉ ne unu vorton de Esperanto, sed kiam mi deklamis la refrenon li rideksplodis. Mi ekkaptis mian ventron ridegante kaj preskaŭ kolapsis sur la trotuaro.

Midzu min en Baltimoro.
Mi reciprokos ĉe klitoro
Kaj ne timiĝos pro odoro.
Midzu min en Baltimoro!

Pison sur la Papon

Jen agrabla blogero de beletristo Jorge Camacho:

pli papisma ol la papo
Ŝajnas, ke la malbonega Imperiestro el Stelmilitoj estas la nazia papo Kardinalo Ratpugtruo mem. Ĉu hodiaŭ li bugras Paskokuniklon? Feliĉan Paskon!

William Blake & ateismo?

Post mia kunfondo de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo en 1987, mi redakciis du bultenojn antaŭ ol iniciati la revuon Ateismon. Mi ĵus hazarde trafoliumis la duan, t.e. Bulteno de ATEO, n-ro 2, julio 1988, kaj rimarkis rubrikon "Finaj Pensoj" (p. 9), kie mi metis aforismon:

"La milito estas energio sklavigita." — William Blake

Kial Blake en ateisma literaturo? Nu, de la aĝo 17, antaŭ pluraj jardekoj, Blake estas mia favorata poeto kaj finfine la sola "mistikulo" kiu interesas min.

Post tiu "fina penso" mi aldonis mian propran aformismon:
"La plej valora juvelo en la mondo estas la homa cerbo."
Post eldono mi ricevis leteron, en kiu iu plendis pri mia aserto!

Blake esprimis kontraŭdirajn pensojn pri diversaj ŝlosilvortoj, kaj en diversaj periodoj de sia vivo. Ekzemple, sur la gravuraĵo Laocoon estas surskribo (inter multaj): "Scienco estas la arbo de morto." Sed, en la manuskripto de la nepublikigita poemo "The Four Zoas" [La Kvar Zooj], la last verso estas (en mia traduko):
"La obskuraj religioj estas foririntaj kaj dolĉa scienco regas".

T.e.:

The dark Religions are departed & sweet Science reigns

Kia dolĉa verso!

Nu, Blake defendis Thomas Paine sed kondamnis deismon (diismo: la raciigita Dio de la Enlumiĝo.) Sed ĉi tio mi ekspliku alian fojon.

2007-04-07

Fragmento el Bob Dylan

Amikoj ripetas en la karcer':
"Kiel bone, kiel bone ja sentus' liber'."
Sed mi respondas kun multa mister':
"Ĉu birdojn ne ĉenas ĉielvojo?"

tradukis Ralph Dumain 1987.12.12, redaktis 2003.12.02

Jen mia traduko de la fina stanco de la kanzono Ballad in Plain D [Balado Simpla je "D"] el disko Another Side of Bob Dylan [Alia Flanko de Bob Dylan] (1964).

2007-04-04

Martin Luther King, Jr.

Hodiaŭ estas la 39-a datreveno de la murdo de Martin Luther King, Jr. Kia malĝoja memoro.

Mi estis en liceo tiutempe. La sekvanta malordo necesigis la fruan fermon de la lernejo por la printempa ferio.

Jen artikolo pri MLK en Vikipedio.

La plej fama parolado de MLK estas "I Have a Dream" (Mi havas revon) ĉe la epokfara civilrajta manifestacio en Vaŝingtono je la 28-a de aŭgusto 1963. Jen tradukoj en Esperanto:

"Revon havas mi" trad. Simono PEJNO

"Mi Havas Revon" trad. Matthew MCLAUCHLIN.

Se King vivus kaj konstatus la aktualan staton de la lando kaj mondo, li hontigus la lastan kaj aparte la unuan pri ties barbareco.

2007-04-02

Filozofio en Esperantujo - ĉu blogo blagas?

Komuniga Maŝino (Amelano) estas blogo maldekstra kun multa enhavo filozofia, ankaŭ iom pri literaturkritiko, Esperanto-movado, kaj aliaj aferoj. Mia unua impreso estis, jen interesa politika-filozofia blogo. Sed mi eraris.

Ofte kunmeto de Esperantismo kaj filozofio rezultigas regreseman mistikismon aŭ ekletikismon. Historie, la malbona flanko de marksismo estas stalinismo, sed estas alternativoj. La infaneco de anarkiismo bone kunvivas kun Esperantismo: nek unu nek la alia devas respondeci pri la reala mondo. Sed jen ni trovas ĉiujn ĝenajn elementojn aparte kaj en kombinado, t.e. stulta filozofio, maldekstrismo, kaj esperantismo. La intelektaj motoroj estas laŭmoda franca filozofio, precipe Gilles Deleuze, laŭmoda filozofia maldekstrismo de Antonio Negri (pri tutmondiga empirio, multitudo), kaj arbitra utiligo de la konceptoj de homaranismo kaj sennaciismo.

Iam la kutima problemo estis la malavangardeco de Esperantujo, sed nun ĉi-kaze regas la modeco, evidente, per alproprigo de intelektuloj kiaj Foucault, Deleuze, Negri, Žižek, Agamben, Badiou.

Ŝajnas ke la blogisto manĝegis tro multe da franca fekaĵo kaj tiel veneniĝis. La precipa influo ŝajne estas Deleuze, kaj pere de Deleuze, la reakcia malraciisma filozofo Bergson. Negri estas italo kun historio en ekstrem-maldesktra tendenco, specife aŭtonomiisma marksismo. Tamen ties filozofio multrilate similas la francojn kiuj influis la t.n. postmodernismon. Estas historia filozofia liga fadeno, kies pra-inspiro estas Nietzsche. La reakcia vitalismo de Nietzsche kaj aliaj nature hejmas en la politika kvartalo de desktruloj, sed dankon al francaj filozofoj de la pasintaj 45 jaroj ĝin surprenas pseŭdo-radikalaj elitaj intelektuloj.

Anstataŭ kontrolebla teoria analizado de la empiria mondo, oni starigas la politikigon de metafizikaj konceptoj kaj la metafizikigon de politikaj konceptoj. Se ideoj estas nur la elfluoj de deziro kaj potenco, kritika analizado de tiuj ideoj el tiu starpunkto reliefigas ties realan vivon kaj celaron. Tian abstraktecan metodon oni ne trovos ĉe Marx, sed laŭ la vitalisma eliro iniciita de Nietzsche, tute opozicie al historia materiismo, jen oni konstruas pseŭdo-teoriumadon kaj pseŭdo-politikon. La intuicia vitalismo de Bergson simile instigas falsan sinprezenton ke oni tuŝas la realan, materian mondon kaj vivon, sed fakte temas pri arbitra metafizikado same kiel la freneza rasteorio de Hitleranoj ŝajnigis sin biologio.

Deleuze verkis pri Hume, Spinoza, Bergson, k.a. kaj difinis filozofion kiel la kreadon ke konceptoj. Sed kiuj konceptoj helpas objektive ekspliki la realan mondon kaj kiuj mistifikas? La vitalisma generado kaj kritikado de konceptoj ne provizas adekvatan legitimilon de filozofio. Kiel la prioritatigo de diferenco super identeco fare de Deleuze eksplikas ion pri la mondo krom nura remiksado de metafizikaj kategorioj?

Nia Amelano multe cerbumas pri Deleuze, Leibniz, Bergson, k.a., kaj pri konceptoj kiaj "singulara", "multitudo", "virtualeco". Cetere, li faras arbitrajn ĝeneralajn komentojn pri socialismo, komunismo, naciismo. Li alproprigas konceptojn el Esperantujo--homaranismo kaj sennaciismo--kaj aldonas ilin al la mikspoto de siaj filozofiaj fantazioj. Ne estas respondeco al la reala mondo, ĉar laŭ Amelano ekzistas ne nur la aktuala mondo, sed ankaŭ la virtuala mondo. Li kapablas nur ĵongli metafizikaĵojn. Tute mankas ia metoda pritrakto de afero konkreta kaj specifa. Kiel utilas ĉi tiu kaĉo da metafizikaj deduktoj?

Ŝajnas ke nia blogisto fantazias ankaŭ pri fina venko de Esperanto; ne sufiĉas ekspluati ĝian pontlingvan potencialon el realisma perspektivo. Oni ja devus klarigi sian celaron en la reala mondo, sed tio ne necesas se oni vivas en sektisma fantazia virtuala mondo, des pli en Esperanto-mondo.

Resume, ĉi tiu okupado pri frivolaj metafizikaj ekzercoj simptomigas supraĵan, memindulgan menson infektika de la plej obskurantismaj, fetiĉismaj ideoj. Ni povas unue danki la vitalisman obskurantismon kiu elfurzas ĉi tian filozofiadon.

Referencoj en Vikipedio:
Aŭtonomeco
Modernismo
Postmodernismo
Antonio Negri
Henri Bergson

Referencoj en la angla:

Callinicos, Alex. "Toni Negri in Perspective," International Socialism, no. 92, Autumn 2001.

Negri, Toni. Towards an Ontological Definition of Multitude, trans. Arianna Bove (04/04/2004), orig. pub. in Multitudes, numero 9 as "Pour une definition ontologique de la multitude" (p. 36-48).

Roffe, Jon. Gilles Deleuze, Internet Encyclopedia of Philosophy.

Wikipedia:
Antonio Negri
Gilles Deleuze
Multitude

Filozofio en Esperantujo - ĉu blago?

Antaŭ ol la starigo de la publika Interreto, aliro al seriozaj intelektaj interŝanĝoj en Esperantujo pri temoj krom beletro kaj Esperantologio/ interlingvistiko estis malfacila. Kompreneble, ekzistis privata korespondado kaj konversaciado kaj malmultaj eldonaĵoj libroformaj aŭ artikolformaj. Originalaj libroj pri filozofio ne pri religio, mistikismo, esoterismo aŭ spiritismo estis nur kelkaj.

Cetere, la eskapisma ideologio kaj kultismemo de Esperantismo ŝajne instigas similspecajn stultaĵojn en filozofiaj klopodoj, ekz. la libroj de Bruno Vogelmann kaj Albert Goodheir (Fondita sur Roko, pri Spinoza). (Mi ne havas la verkojn de Eugène de Zilah do ne povas pritaksi ties ekzistencialismaĵojn.) Elstaraj esceptoj estas pluraj eseoj en Sennacieca Revuo.

La tutan konatan faktaron mi ne resumas ĉi tie. Notu, ke la sekcio pri "Filozofio de la Esperanto-movado" en artikolo Filozofio - Vikipedio estas fuŝa.

Starigo de la Filozofia Asocio Tutmonda kaj la revuo Simpozio fare de Evaldo Pauli enkondukis novan oportunon por filozofia laboro. Pauli mem verkis kaj publikigis kelkajn bonajn librojn. Mi dubemis la pracelisman perspektivon de Pauli kaj eĉ pli dubemas kunligon de Esperanto kaj la enhavo de filozofio. Mi ne plu memoras la varian enhavon de Simpozio do ne povas nun senpere pritaksi la revuon. Mi supozas, ke ĝi ne kontentigis min.

Vi trovos plurajn eseojn el Simpozio kaj Sennacieca Revuo en mia Esperanto-Gvidilo.

Mi havigis Interret-konton en 1992, kiam la Interreto estis jam populara sed antaŭ ol la burĝono de la TTT. Meze de la 1990-aj jaroj mi plejparte kabeis. Dum tiu tempo multo ŝanĝiĝis.

En lastaj jaroj aperis kelkaj filozofiaj verkoj. Pri originalaĵoj, la plej notinda estas Dialogiko je la Fino de Dialektiko de Eugen Macko. Ĝi estas doktoriĝa disertacio pri Hegel, Heidegger kaj Rosenzweig, dulingva, en la germana kaj Esperanto. Bedaŭrinde Macko estas unu tia Esperanto-kultisto kiu miksas strangan filozofion kun sektisma Esperantismo.

La retepoko malfermis novan mondon. Oni povas tuj komuniki tutmonde kun individuoj kaj grupoj, kaj oni povas publigiki dokumentojn, eseojn, kaj tutajn librojn sen preskostoj. Projektoj kiaj tekst-arkivoj kaj enciklopedioj estas praktikeblaj. Notu ekz. Filozofio - Vikipedio kaj Enciklopedio Simpozio. Je tiuj je kiuj alireblas la Interreto, homoj kiuj dividas komunajn inteserojn el sufiĉe akordigeblaj perspektivoj estas pli facile kaj eble pli multnombre troveblaj. Estas ekzemple yahoo-grupo filozofio (kiun mi helpis instigi) inter pluraj diskutgrupoj diversteme.

Finfine alvenis nova interreta komunikilo - la blogo. Mi estas relative novica pri ĉi tiu ĝenro kaj aparte novico pri Esperanto-blogoj. Troviĝas filozofiaj blogeroj diversloke kiaj do novaj oportunoj komuniki serioze pri filozofiaj temoj. Kelkaj maldesktraj blogoj kaj gazetoj blogformataj inkluzivas interesan filozofian enhavon. Le monde diplomatique en Esperanto publikigas tradukojn de altnivelaj filozofiaj artikoloj.

Venontfoje mi recenzos la blogon Komuniga Maŝino (Amelano), kiu kombinas ĉiujn ĝenajn trajtojn de esperantisma kulteco kaj eskapismo, politika sektismo kaj utopiismo, kaj filozofia modeco kaj stulteco.

Rigardu mian ligaron pri filozofio, aldone al verkoj de aliaj miareteje.

Referencoj:
"Kontrau ĉiuj ideologioj — ankoraŭ unu" [recenzo: Bruno Vogelmann, La Nova Realismo] de Nikolao Gudskov
Eugène de Zilah: Kaj kiu pravas — recenzoj
Recenzo: Evaldo Pauli, Rekta Pensado
Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco
Dialogiko je la Fino de Dialektiko de Eugen Macko
Spinoza en Esperantujo
Enciklopedio Simpozio
Filozofio - Vikipedio

2007-04-01

Ĝenerala Semantiko en Esperanto

Ĝenerala Semantiko kaptis mian atenton kiam mi estis dekumujarulo. Mi pensas nun ke ĝi estas skolo nur por adoleskoj.

Tamen, ekzistas blogo pri tiu fako: Ĝeneralsemantiko en Esperanto.