2016-03-14

Károly Bodó (1903-1963)

La nura enhavo de la koncerna artikolo en Vikipedio estas teksto el la Enciklopedio de Esperanto de 1934:

 BODÓ Károly, hungaro, oficisto. Naskiĝis en 1903 en Monor. Esperantisto de 1921. Resp. redaktoro de Literatura Mondo dum ĝia dua periodo; noveltradukoj ankaŭ en Hungara Heroldo. Varbis por Esperanto kelkajn hungarajn verkistojn. Siajn unuajn tradukojn li kontribuis al Literatura Mondo (unua periodo), kaj en 1926 aperis liatraduke novelaro de F. Karinthy, Norda vento. Tiuj tradukoj jam pruvis neordinaran talenton, kiu brilis en lia traduko de la profunda Babits-romano, La Cikoni-kalifo, (1929) kaj trovis entuziasman laŭdon ĉe recenzistoj kaj la Akademio. En 1933 li amplekse kunlaboris al Hungara Antologio per noveltradukoj, kiuj neniel perfidas liajn antaŭajn sukcesojn. Kio karakterizas liajn laborojn, tio estas unue, trafgusta elekto de tradukindaj verkoj, kaj due, naturstila rekreo de la originalo, tiel ke ĝi ŝajnas nova originalo Esperanta. Ligate per literaturaj laboroj, la Budapestaj Esperantaj verkistoj ricevis ian similecon de stilo, kiu ne estas facile difinebla, kaj kies rekoneblo ne dependas simple de konata neologismo; ĉar tio ja ne estas trajto de la Bodó-verkoj. W. B. JOHNSON.
Troveblas ankaŭ informoj en la anglalingva Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007 de Geoffrey Sutton.

Aldone al la famaj tradukoj de Norda Vento kaj La Cikoni-Kalifo, Bodó tradukis romanon de Zsigmond Móricz, Malriĉaj homoj. Bodó-n diskutas Ludwig Totsche (Lajos Tárkony) en kritika verko De paĝo al paĝo (1932). (Jen la libro mem, v. p. 29-37)



Kálmán Kalocsay poemis en Rimportretoj (1934):

            IX.

Bodó — aspektas li infano,
Verŝajne li algluis barbon,
Kiam li faris voĉo-varbon,
Esti Lingva-Komitatano.

El Karinthy kun forta mano
Traduke falĉis tutan garbon,
Bodó — aspektas li infano,
Verŝajne li algluis barbon.

En la kolora stilfontano
Kuraĝe miksas li la farbon
Kaj rampis li sur laŭro-arbon
Per dono de l' Babits-romano.

Bodó — aspektas li infano.

*

Mi devas emfazi la kontribuon de Bodó al Hungara Antologio (1933). Sed nun pli urĝas la fakto, ke mi ĵus tralegis lian tradukon la novelaron Norda Vento (1926) de Frigyes (Frederiko) Karinthy. Min inspiris ne nur la genio de Karinthy, sed la beleco de lingvaĵo de la tradukoj de Bodó. Tial la ĉi-jena fokuso.

No comments: