2012-04-14

John Francis mortis

Laŭ anonco de Esperanto-Socio de Skotlando, mortis la 20an de marto John Islay Francis, la lasta vivinta kvaropano de la Skota Skolo.:

Death Of John Francis/Morto de John Francis

Laŭ afiŝo ĉe Ipernity, Francis mortis kelkajn tagojn antaŭ ricevo de sia ĵus aperinta lasta romano Kronprincedzino.

Mi de ĉirkaŭ kvar jardekoj ŝatis liajn novelarton kaj interesan starpunkton. Mi jam blogis kelkfoje pri Francis; ĉi-foje mi mencios nur kelkajn punktojn. Mi angligis lian novelon "La Tento de Kul":

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict

Ĉi tiu estas mia favorata novelo. Krom la novelaro Vitralo, mi legis, kune kun la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, la romanon Misio sen Alveno. Mi posedas sed bedaŭrinde ne legis lian grandegan romanon La Granda Kaldrono. Kaj mi konfesas honte ke mi ne familiaras pri lia poezio.

Mi instigos nian lokan literaturan rondon denove ekzameni Francis. Mi esperas nekrologi plu. Sed nun, jen intervjuo aperinta en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003:

Intervjuo: John Francis



No comments: