2013-02-26

Imre Madách: La Tragedio de l’Homo / The Tragedy of Man (6)

Madách, Imre. La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo, tradukis Kálmán Kalocsay. Budapest: Corvina, 1965. 259 p. Kun enkonduko "Imre Madách kaj La Tragedio de L’Homo" de István Sőtér (p. 5-14).

Ĉe la retejo referencita oni trovas la tekston de la dramo mem; mankas la enkonduko kaj mankas la Rimarkoj de la Tradukinto, la Komentaro (notoj pri la teksto), kaj la Glosaro.

La enkonduko de István Sőtér estas traduko de la hungara, de konata hungara verkisto. Sőtér donas la politikajn kaj intelektajn cirkonstancoj de tiu tempo kaj medio en kiu Madách verkis. Tio estis la malvenko de la revoluciaro de 1848, sed ankaŭ la transiro de romantikismo al mekanika materiismo. Aldone al tiuj streĉoj estis la streĉoj en la persona vivo de Madách. La kontraŭdiroj inter idealoj kaj la efektiva detruo de esperoj de tiu tempo (kaj de ĉiu epoko) respeguliĝas en la verko. Do la verko invitas pesimisman konkludon. Sőtér priskribas la dialekton de la tiutempa intelektularo kaj de la verko:

Tamen, ĝian veran sencon ni devas vidi en tio, ke la poeto ne povas rezignacii je tiu pesimismo, kaj ju pli kruelaj estas la faktoj de la historio, des pli malesperajn refutojn li servas kontraŭ ili. La refuto estas preskaŭ arbitra, eĉ transintelekta — sed sekve de tio la aspiro je refuto estas eĉ pli turmenta kaj urĝa.
Sőtér skizas la simbolajn rolojn de Adamo, Lucifero, kaj Eva. Fine de la dramo, La Sinjoro (Dio) aperas kaj diras ke ambaŭ perspektivoj — tiuj de Adamo (kredo) kaj Lucifero (neado) — estas bezonataj. Sed laŭ Sőtér, la savanto de la situacio estas Eva.
Eva intervenas en la senfrukta diskuto inter kredo kaj neado kaj faras tiun produktiva. Pro la falemo de Eva perdiĝis la Edeno, —sed sole Eva kapablas rekrei ion el la perdo. Jen estas la senkompara supereco de Eva kontraŭ Adamo kaj Lucifero, —kaj jen estas la finfina fortostreĉo de Madach, refuti la historion per io eksterhistoria.
La konkluda admono "Luktu, hom', kaj firme fidu!" ŝajne absurdas alfronte la pesimismigan disvolvon de la historio. Sed Sőtér trovas tiun konkludon tute konsekvenca el la logiko de la rakonto. . .
. . . eĉ, la serio de la fiaskoj kvazau servas por gin prepari. Madách ne povas akcepti la naturan kaj kaj historian determinismon.
Sőtér plu skizas la integriĝon de la principoj de la tri ĉefroluloj: kreado, neado, malperfekteco.

Fine, Sőtér kuntekstigas la evoluon de la hungara literaturo kune kun la alprenoj el la pli evoluintaj naciaj literaturoj.  Madách sintezas ĉion en la evoluo de la hungara literaturo kaj turnas sin ankaŭ al la tuta homaro.

Ĉi-okaze, post lego de la enkonduko, mi legis kelkajn bildojn (scenojn), laŭmemore la finan kaj tiun en kiu aperas Kepler. Legante la versojn, mi rimarkis la belecon de la traduko.

Mi konsentas taksojn de Sőtér kaj de Kalocsay, kaj ne povas konsenti la vidpunkton de Szathmári ke la verko estas nur pesimisma. Oni taksu la finajn vortojn de Dio nek ortodoksa nek pleonasma. Ĉar la historia sorto de la homaro okazas en sonĝo, la reala futura sorto de la homaro restas ambigua: mankas firma garantio de dia savo fine de la homa aventuro. Oni fidu finfine por lukti por la bono, eĉ kontraŭ malvenko. En la aprezo de Madách same kiel en la perspektivo de la mal/utopioj de Szathmári mankas dialektiko.

No comments: