Kaino revizitata de Julio Baghy
Reskriboj de la geneza mitaro troveblas en Esperanto kiel en aliaj lingvoj. Mi jam raportis miajn bibliografiojn:
- De Edeno al Kaino: Malkutimaj Interpretoj & Literaturaj Pritraktoj en Esperanto: Bibliografio
- From Eden to Cain: Unorthodox Interpretations & Literary Transformations: Selected Bibliography
Filoj de Kaino de Julio Baghy, en Migranta Plumo (1929); ankaŭ #70: Filoj de Kaino kun la stigmo en La vagabondo kantas (1933, 1937).
Mi ĵus legis interesan novelon de Baghy:
“Kain kaj Abel,” en Dancu Marionetoj!: Novelaro, 3a eld. (Budapest: Literatura Mondo, 1933 [1927]).
Malgraŭ kelkaj krudaĵoj, la perspektivo de Baghy ĉi tie estas notinda. Ĝi rememorigas min pri la sceno komence de la sciencfikcia filmo 2001 en kiu simio konstatas kiel mortigi alian simion per granda osto. Ni trovas en ĉi tiu rakonto homsimiojn kiuj reagas sen sinkonscio imite laŭ observataj bestoj, en ĉasado kaj konkurencado pri inoj, baraktado, kaj fine eltrovo de la kapablo murdi, sen antaŭvidi la sekvojn de la rezulto. Do, kiel en 2001, la nasko de homa intelekta kapablo kongruas kun la kapablo murdi. Do jen la unua Kaino mortigas la unuan Habelon (kaj gajnas la virinon).
Do, kvankam la ideo ne estas genia (kaj evidente reinventiĝis dum la pasinta jarcento), ĝi estas moderna: tradicia mito konvertita al evolucia skemo. Jen malhela vizio de la homaro, ĉi-okaze de afabla "Paĉjo" Baghy.
No comments:
Post a Comment