2016-03-07

Omaĝe al Kálmán Kalocsay (2)

La 27-an de februaro 1976 mortis nia giganto Kálmán Kalocsay. Do ni nun vivis 40 jarojn sen Kalocsay. Mi vizitis la retejon de la Amika Societo de Kálmán Kalocsay kaj sendis mesaĝon.

Mi ricevis respondon de István Mészáros, kun kiu mi jam longtempe korespondas pri hungarrilataj esperantaĵoj. Mi informiĝis, ke post la morto de Ada Csiszár la societo praktike ne funkcias. La malnova rondo de esperantistaj literaturemuloj ŝrumpas; maljunuloj mortas, nuntempe oni ne persone interagas kiel en antaŭa epoko.

Do jen konfirmiĝas mia hipotezo, ke la hungara Esperanto-movado suferas pro formorto aŭ personaj malfacilaĵoj de hungaraj esperantistoj, se ne priparoli la malaperon de ŝtata subteno. Sen la konservaj kaj disvastigaj klopodoj de hungarlandanoj, esperantologiaj esploroj suferos. Ne ĉiuj posedas la financajn rimedojn por vojaĝi tra la mondon por bezonataj materialoj.

Estas preskaŭ nekredeble, ke Hungario, iam esence la centro de la Esperanta kultura mondo, ne bone nuntempe tiel fartas. Mi nuntempe sentas ties valoron, post historia studado, pli forte ol kiam mi esperantistiĝis kiam 14-jarulo antau duonjarcento. Ankaŭ, sen Esperanto mi scius nenion pri hungara literaturo. (Kontraste, en fakoj de intelekta historio, sociteoria pensado, kaj filozofio hungaroj estas bone studataj kaj konataj al interesitoj anglalingvuje.)

Restas multaj demandoj pri hungaraj esperantistoj kaj ne-esperantistaj hungaraj intelektuloj rilate al hungara literaturo kaj la socikultura medio--ne ĉiukaze respondeblaj pere de publikigitaj anglalingvaj aŭ esperantlingvaj publikaĵoj. Pluvivu la historia memoro de Kalocsay and lia medio.




1 comment:

Szilvási said...

>> la hungara Esperanto-movado suferas pro .... malapero de ŝtata subteno.

Eble foje ni devus ĝustigi tiun misan famon pri la iama ŝtata subteno. Jes, vere, en la socialismaj tempoj Hungara Esperanto-Asocio ricevis financan subtenon de la ŝtato por kovri la bazajn bezonojn de la funkciado (oficejo, funkcikostoj kaj korespondado), sed ĝia amplekso estis tute ne tiom granda, kiom oni rakontas aŭ imagas pri ĝi. La ŝtata subteno formis entute nur kvinonon (!) aŭ foje dekonon (!) de la tuta jara buĝeto, la ceteron oni akiris per diversaj ekonomikaj agadoj.

Ne estas vaste konate, sed la sekretario de la Asocio, s-ro Vaskó Tibor estis unu el al plej talentaj manaĝeroj de tiu epoko, kiu tre lerte ĵongladis kun la tiamaj ebloj. En la komenco ekzemple, ili eldonis Esperantan libron, vendis ilin tra UEA, kaj kontraŭ la akirita sumo ili aĉetis laseran printilon, kiu tiutempe - en la mezo de la 70-aj jaroj - estis ege rara ankoraŭ en Hungario. Tiun laseran printilon ili ludonis al iu presejo, kaj per la ricevita pago ili kovris la salajrokoston de 5-6 dungitoj plus certigis la funkciadon de la tuta asocio... En tiu periodo de s-ro vaskó HEA ekuzis propran komputilan sistemon, kiun tiutempe (krom la armeo) havis nur kelkaj prioritataj ŝtataj instancoj...

La ŝtata financa subteno do vere ekzistis, ĝi estis konsiderinda sumo, sed tute ne ludis tiom gravan rolon en la sukceso de la agado, kiel oni foje prezentas ĝin.