2015-08-21

Marjorie Boulton: poemoj

Pri la beletraĵoj de Marjorie Boulton, mi memoras legi la novelaron Okuloj antaŭ 45 jaroj. Mi ne scias kial mi ne posedas iun ŝian poemaron.

Pluraj ŝiaj poemoj troveblas ĉe la literatura retejo de Don Harlow. Kelkaj retligoj ne plu funkcias.

Ne surprizas, ke ŝi plurokaze esprimas amon al Julio Baghy:
Aŭtuna gloro
Festdonaco
Malavara riĉulo
En propra kategorio sidas la poemo Luna mapo, kiu kontrastas sciencan kaj emocian rilaton al la Luno.

Ŝajnas, ke la plej ofta temo de Boulton estas amo. Jen kvazaŭ-manifesto: Alvoko al amo.

Ne ĉiuj ampoemoj estas miagustaj. Mi tre ŝatas la jenan: Finfine. Ĝi estas kortuŝa poemo pri la sopiro ke la amato ĉeestu tenere je morto de la parolanto, por ke ŝi mortu pace.

La poemoj de Boulton en Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981 (1984) estas:

el Trista Tenereco, XVIII, XXIV, XXV
Amaraj sonetoj
Retro
Flagrema amikeco
Memnon
Aliĝilo
Sorĉo por dormi
Via kato
el Imagoj de potencoj
Vintra aŭroro
Buĉotoj
Gratvundoj
Paĉjo 
Almozo
Ke amikeco similas al steloj
Mustelo
Kiel hirundoj
Lernantino kaj instruistino
Erudicia kaj sola, li parolas al virino

1 comment:

inga johansson said...

Dankon! Vi uzis mian bildon de Marjorie Boulton. La bildo estas de 23an de septembro 1997 kaj originalon mi trovas en mia
gastolibro. Marjorie ankau desegnis sian manon kaj skribis: "Mia dekstra mano, per kiu mi verkis neniun linion. (Mi estas maldekstramana....)
Mi opinias tiun bildon estas la plej bela de Marjorie Boulton.