2015-08-05

Julio Baghy poemas pri Kálmán Kalocsay

















Mi ne kontrolis la tutan verkaron, sed mi lastatempe rimarkis du poemojn rekte aŭ alude de Baghy (supre, dekstre) pri Kalocsay (supre, maldekstre), dise en tempo.

Mi jam komentis pri #38: (Al unu el la poetofratoj) el  La vagabondo kantas (1933, 1937), kiu evidente estas rebato al Kálmán Kalocsay, neologismoj, kaj parnasismo.

Evidente post tempo Baghy repaciĝis pri Kalocsay, kiel en la jena omaĝo:

Letero al Kolomano Kalocsay, en Aŭtuna foliaro (Oosaka: Pirato, 1970).

La poemon verkis Baghy okaze de la 70-jariĝo de Kalocsay. Kalocsay ne bezonas domagi maljunecon; Baghy festas la imponajn atingojn de sia amiko. Ekzemple, jen la dua strofo:
Per ardo de poet' vi arton forĝis,
magie al la versoj rimojn sorĉis
kaj ravis per la lert' en pensoplekto,
instruis nin pri formoj de l' Perfekto
kaj kultivante la literaturon
vi sola kreis mem — literan turon,
en kies labirinto ĉiu niĉo
admiron vekas per la pompa riĉo
de cent poetoj, mil poemoj eble.
Ĉiujn vi plantis zorge artofebre
en ĉastan humon de beletro nova
por montri nian lingvon — esprimpova.
Baudelaire-volumo, Madách, Heine, Dante
per vi por Esperanto nun pledante
aperis sur la mondforum' aktivi,
ke nia poezio rajtas vivi
kaj servi al homaro, al la paco,
beligi kunan vivon sen minaco.
El la sesa (lasta) strofo:
Nur gravedtempon estas mi pli aĝa,
sed estis pli sangvina, tre sovaĝa;
serene vi pli saĝa kaj modera.
Mi — sentimenta; vi — la priafera.
Sed kiel ajn la vortoj tondris, akris,
la HOMON mem neniam ni masakris.
La karakteroj montris ja kontraston:
ĉe vi — trankvilon; ĉe mi — bruan haston.
Vi erudite profesore agis;
aktore laŭbezone mi imagis
roladi pastro, arlekeno, lordo
en rekvizitoj de l' teatra korbo.
Dum vi sekciis frazojn, sencojn sondis,
mi donkihote luktis, vagabondis,
ni ambaŭ tamen por "nia" AFERO
estis necesaj brikoj kaj mortero,
ĉar ambaŭ ni plenumis sanktan devon,
per propra sango nutris propran revon
Kaj plu ...

No comments: