2015-07-22

Brazila beletro & brazilaj esperantistaj verkistoj, 1950-1980

En Beletra Almanako n-ro 23, junio 2015 troveblas kvin eseoj: (1) mia eseo "La tragedio de l' homo en tri medioj"; (2) "Kial Zamenhof ne povis antaŭvidi la mondan anglan (kaj ĉu ĝi entute ĝenus lin)?" de Jouko Lindstedt; (3) "Esperanto inter natura evoluado kaj lernfacileco" de Wim Jansen; (4) "Kiel funkcias klasika metrika poezio" de Gerrit Berveling; kaj (5) por mi la plej novinforma kaj interesa ...

"Komparo inter la esperanta kaj brazila literaturoj dum la jaroj 1950-1980" de Luiz Fernando Dias Pita, p. 107-121.

La aŭtoro resumas la paralelajn disvolviĝojn de la literaturoj de Brazilo kaj brazilaj esperantistoj kaj kelkaj intersekcoj, pritraktante ankaŭ la rilaton de brazilaj esperantistaj verkoj al la tutmonda Esperanta beletro.

Modernismo en brazila literaturo ekfloris en 1922, sed la kultura medio pli klasikiĝis ĉ. 1945. Tamen aperis nova kaj noviga generacio, samtempe kun la burĝono de brazila esperantista verkado, sen influo de la unua al la laste-menciita. De brazilaj verkistoj en 1956 aperis Manifesto da poesia concreta (t.e. pri konkreta poezio).

La brazila Esperanto-movado reviviĝis en la 1950aj jaroj. La unuaj verkoj de Geraldo Mattos aperis en 1953. La revuo Norda Prismo stimulis tutmondan disvastigon de novaĵoj en la Esperanta beletro, inkluzive de la skota skolo.

La du literaturaj revolucioj kunfluis en 1959 per la apero de Miniaturoj de Geraldo Mattos kaj  Animo prisma de Sylla Chaves. La eksperimentemo de Mattos troveblas en tankaoj (rigardu donitajn specimenojn) en Miniaturoj. La poemaron laŭdis Marjorie Boulton. En la poemaro de Chaves (rigardu specimenojn) aperis modernismaj poemoj, sonetoj, kaj tri unusilabaj poemoj (rigardu "Nokto"n). Poste Chaves klasikiĝis kaj poste forlasis poemverkadon. Mattos verkis du poemarojn da sonetoj. Entute oni povus konkludi, ke dum la 1960aj jaroj la brazila Esperanta poezio emis al tradiciaj formoj.

Sed aperis du avangardaj poetoj: Diderto Freto kaj Roberto Passos Nogueira.

Monosilaboj, aperinta en 1967, estas eĉ pli avangarda ol Chaves: forestas verboj, adjektivoj, kaj akukativoj. Plue, Diderto Freto kiel ateisto kaj anarkiisto novis ankaŭ per siaj temoj. En Esperanto li povis eskapi la cenzuradon de la brazila faŝista reĝimo. (Rigardu specimenojn.)

Roberto Passos Nogueira ribelis kontraŭ parnasismo kaj enkondukis avangardaĵojn el aliaj literaturoj aldone al la brazila. En sia poemaro Vojo kaj vorto (1972) aperis originalaj kaj tradukitaj poemoj diversforme. Inter liaj originalaj poemoj ekzemplas konkreta poezio, metapoemoj, Kaj usona "beat" (bitnika) poezio. (Rigardu specimenojn.) Mankis sekvoj de la poeziado de Nogueira. Liaj propraj poemoj estis nekompreneblaj. Eĉ Marjorie Boulton taksis ilin tro puzlaj. (Mi mem petis de li eksplikon de A World in a Grain of Sand.) Nogueira mem ne verkis plu. Pro ĉi tiuj kaj aliaj kialoj mankis daŭrigo de liaj metodoj. La 1970ajn jarojn ne markis forta avangarda poezia tendenco en la Esperanta poezio. Samtempe verkado de romanoj ekviglis. 

Aldonaj referencoj:

1 comment:

Fernando Pita said...

Koran dankon por via simpatia sinteno al mia eseo, mi estas vere feliĉa pro ĝi.