2015-07-27

Sondokumentoj de Luis Jorge Santos Morales


Luis Jorge Santos Morales ĉe Soundcloud laŭtlegas ĉerpaĵojn el diversaj Esperantaj verkoj.

Jen ĉerpitaj aŭtoroj: Edmond Privat, Tibor Sekelj, Louis Beaucaire, Claude Piron, Boris Kolker, Marjorie Boulton, Ivo Lapenna, kaj Luis Jorge Santos Morales mem.

2015-07-26

William Auld: socikritikaj poemoj deklamitaj je datrevenoj

Okaze de la 128a datreveno de Esperanto kaj de la 100a Universala Kongreso en Lille, Francio, mi bitigis du fruajn socikritikajn poemojn de William Auld (el "Spiro de l' pasio" publikigita en Kvaropo en 1952) kaj sonregistris mian deklamon:

“Deklaracio” & “Konfeso de William Auld
(kun sonregistraĵo de R. Dumain)
Deklaracio” temas pri klasa malegaleco, temo ankoraŭ aktuala. En “Konfeso” Auld klarigas siajn poeziajn prioritatojn kaj kial li ne emas verki klasbatalajn poemojn.

Mi mencias aliajn poemojn pri sociaj klasoj en la sama poemaro: “Laboristedzino”, “Glasgovo: La homoj” & “Nokte”, “Patrujo mia”, “Kondamnite”, kaj “La perfidita juno”.

Do jen mia kontribuo al ĉi tiu jubila kaj jubilea tago.


2015-07-25

Anneke Schouten-Buys: poemoj en Beletra Almanako

En Beletra Almanako n-ro 23, junio 2015 troveblas unu poeto sub rubriko 'Originala poezio' (p. 46-48). La poemoj estas:

Malliberigita
ĉevaloj
Ombro
Pri trudkiteloj
Elkrizalidi

Mi ne komentos pri formo, sed laŭ enhavo, la poemoj enhavas ŝlosilan ingrediencon (kiun multaj usonaj poetoj evidente forgesas): pensigan originalan perspektivon.Oni trovas neatenditajn kontrastojn, kontraŭajn perceptojn de komunaj fenomenoj. Ĉu birdo en ĉielo spertas belon aŭ enkarcerigon? Ĉu viro kiu pompas pri specifaj specoj de ĉevaloj instigas inspiron je virino aŭ male? Ombro petolas kun biciklanto. Sameco estas trudkitelo. Virino kiu laboras kiel robota dommastrino nur vere vivas kiel verkistino.

La aŭtoro montras interesan menson. Ni atendu pluan disvolvon de ties poezia tekniko.

Srikanth Reddy's poem ‘Fundamentals of Esperanto’ unabridged

My previous post about Srikanth Reddy's poem included a link to the text and sound file of an extract from this poem. Here is a link to a sound file of the complete poem 'Fundamentals of Esperanto'.

For the most part I do not find this poem particularly poetic; it sounds like prose artificially divided into verses.

Note also Reddy's poem 'Corruption' with commentary by Andrew Wessels. Reddy's poem 'Corruption (II)' appears at Versoteque in streamed format, with an error: 'words' is rendered here as 'adverbs'. An excerpt from 'Corruption (II)' appears in The Conlanger's Library. Reddy recites both poems accompanying a post 'Found poetry' by Lydialyle Gibson.

All three poems were published in the volume Facts for Visitors (Berkeley, CA: University of California Press, 2004).

Probal Dasgupta's Esperanto translations of all three poems appear in the literary journal Beletra Almanako # 23, junio 2015.

Supre vi trovos retligojn (tekstojn kaj sonregistraĵojn) al la anglalingvaj originaloj de tri poemoj de Srikanth Reddy. Tradukoj de Probal Daŝgupto 'Elementoj de Esperanto', 'La koruptiĝo', kaj 'La koruptiĝo (II)' aperas en Beletra Almanako n-ro 23, junio 2015, p. 62-67, sub titolo 'Poemoj el ĝemela planedo pri Esperanto kaj pri la lingvaneco'.

2015-07-22

Brazila beletro & brazilaj esperantistaj verkistoj, 1950-1980

En Beletra Almanako n-ro 23, junio 2015 troveblas kvin eseoj: (1) mia eseo "La tragedio de l' homo en tri medioj"; (2) "Kial Zamenhof ne povis antaŭvidi la mondan anglan (kaj ĉu ĝi entute ĝenus lin)?" de Jouko Lindstedt; (3) "Esperanto inter natura evoluado kaj lernfacileco" de Wim Jansen; (4) "Kiel funkcias klasika metrika poezio" de Gerrit Berveling; kaj (5) por mi la plej novinforma kaj interesa ...

"Komparo inter la esperanta kaj brazila literaturoj dum la jaroj 1950-1980" de Luiz Fernando Dias Pita, p. 107-121.

La aŭtoro resumas la paralelajn disvolviĝojn de la literaturoj de Brazilo kaj brazilaj esperantistoj kaj kelkaj intersekcoj, pritraktante ankaŭ la rilaton de brazilaj esperantistaj verkoj al la tutmonda Esperanta beletro.

Modernismo en brazila literaturo ekfloris en 1922, sed la kultura medio pli klasikiĝis ĉ. 1945. Tamen aperis nova kaj noviga generacio, samtempe kun la burĝono de brazila esperantista verkado, sen influo de la unua al la laste-menciita. De brazilaj verkistoj en 1956 aperis Manifesto da poesia concreta (t.e. pri konkreta poezio).

La brazila Esperanto-movado reviviĝis en la 1950aj jaroj. La unuaj verkoj de Geraldo Mattos aperis en 1953. La revuo Norda Prismo stimulis tutmondan disvastigon de novaĵoj en la Esperanta beletro, inkluzive de la skota skolo.

La du literaturaj revolucioj kunfluis en 1959 per la apero de Miniaturoj de Geraldo Mattos kaj  Animo prisma de Sylla Chaves. La eksperimentemo de Mattos troveblas en tankaoj (rigardu donitajn specimenojn) en Miniaturoj. La poemaron laŭdis Marjorie Boulton. En la poemaro de Chaves (rigardu specimenojn) aperis modernismaj poemoj, sonetoj, kaj tri unusilabaj poemoj (rigardu "Nokto"n). Poste Chaves klasikiĝis kaj poste forlasis poemverkadon. Mattos verkis du poemarojn da sonetoj. Entute oni povus konkludi, ke dum la 1960aj jaroj la brazila Esperanta poezio emis al tradiciaj formoj.

Sed aperis du avangardaj poetoj: Diderto Freto kaj Roberto Passos Nogueira.

Monosilaboj, aperinta en 1967, estas eĉ pli avangarda ol Chaves: forestas verboj, adjektivoj, kaj akukativoj. Plue, Diderto Freto kiel ateisto kaj anarkiisto novis ankaŭ per siaj temoj. En Esperanto li povis eskapi la cenzuradon de la brazila faŝista reĝimo. (Rigardu specimenojn.)

Roberto Passos Nogueira ribelis kontraŭ parnasismo kaj enkondukis avangardaĵojn el aliaj literaturoj aldone al la brazila. En sia poemaro Vojo kaj vorto (1972) aperis originalaj kaj tradukitaj poemoj diversforme. Inter liaj originalaj poemoj ekzemplas konkreta poezio, metapoemoj, Kaj usona "beat" (bitnika) poezio. (Rigardu specimenojn.) Mankis sekvoj de la poeziado de Nogueira. Liaj propraj poemoj estis nekompreneblaj. Eĉ Marjorie Boulton taksis ilin tro puzlaj. (Mi mem petis de li eksplikon de A World in a Grain of Sand.) Nogueira mem ne verkis plu. Pro ĉi tiuj kaj aliaj kialoj mankis daŭrigo de liaj metodoj. La 1970ajn jarojn ne markis forta avangarda poezia tendenco en la Esperanta poezio. Samtempe verkado de romanoj ekviglis. 

Aldonaj referencoj:

Pri Imre Madách & György Lukács hungarlingve / in Hungarian

Jen nova sekcio en mia plejparte anglalingva bibliografio:

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers: Select Bibliography
[Futurologio, sciencfikcio, utopio, kaj fremdiĝo en la verkaro de Imre Madách, György Lukács, kaj aliaj hungaraj verkistoj: elektita bibliografio]

Tie troveblas retligoj al eseoj pri la vidpunkto kaj rilatoj de filozofo György (Georg) Lukács al la verko La tragedio de l' homo de Imre Madách, ankaŭ pri Madách ĝenerale. Troveblas informoj pri la starpunkto de stalinismo pri la verko. Alireblas ankaŭ la originalaj komentaroj en la hungara de Lukács pri Madách (1911, 1918, 1955).

Estus utile se oni tradukus la eseon de Lukács de 1955 el la hungara.



2015-07-19

La tragedio de l' homo & mi

Ĵus aperis la revuo Beletra Almanako n-ro 23, junio 2015.

Ene aperas mia eseo "La tragedio de l' homo en tri medioj," p. 95-102. La tri medioj estas Esperantistoj, anglalingvanoj, kaj la hungara medio de György Lukács kaj aliaj. Al tiuj mi aldonas miajn konsiderojn.

Inter la esperantistoj, mi reliefigas la malsamajn vidpunktojn de Kálmán Kalocsay kaj Sándor Szathmári.

Mi pritraktas la hungarojn István Sőtér, George Szirtes, kaj Mihály Szegedy-Maszák, kies vidpunktoj troveblas en Esperanto aŭ en la angla. En la angla troveblas komentoj ankaŭ de George F. Cushing kaj Thomas R. Mark. Mi mencias mian impreson, ke la hungara literaturo estas malmulte konata inter usonanoj, eĉ inter profesoroj.

Pri la demando de pesimismo, mi citas ankaŭ el letero de Imre Madách al János Erdélyi en 1862.

Pri la hungara medio mi traktas precipe la perspektivon de György (Georg) Lukács esprimita en 1911 kaj en 1955. Pro manko de traduko el la hungara de la eseo de 1955 “Madách tragédiája,” mi devis aliri tiun eseon nerekte.

Fine, mi metas du filozofiajn-kritikajn demandojn:

(1) Ĉu la koncepto "interna struktura difekto" supozata de Szathmári atribuebla al la perspektivo de Madách agordigeblas kun naturalisma historiisma mondbildo?

(2) Ĉu eĉ modernisma utiligo de mitaj simboloj iel limigas adekvatan intelektan komprenadon kvankam ĝi ebligas strukturigon kaj eĉ restrukturigon de esencaj konceptoj?

La esperantisto ĉe fenestro

... estas Paulo Silas R. Sena, kaj jen lia blogo:

La esperantisto ĉe fenestro

Jen afiso de la 10a de majo 2015:

MI NE SCIAS, KIEL LA MALJUNULOJ ENMIKSIĜIS!

Rimarku la jenan paragrafon:
Pri Julio Baghy, mi parolas, ĉar, en la 13-a semajno, mi legis biografion de li: Poeto fajrakora. Ralph Ellectual, esperantisto el Usono kaj la respondeculo pri la reta projekto The Autodidact Project (dank’ al kiu troviĝas en la reto, krom anglalingvaj, ankaŭ multaj kaj bonaj e-lingvaj html-paĝoj; malgraŭ, ke percepteblas kompleta manko de estetikosento. Foje la paĝoj eĉ ne konas kolorojn!) diris, ke Julio Baghy estis ne fajrakora, sed penisfajra (aŭ fajrapenisa, mi jam ne memoras. Sed antaŭen! Ĉi tiu fajreco aŭ peniseco apartenas al alia kunteksto).

2015-07-03

Sándor Szathmári : Hungarian books / hungaraj libroj


Szathmári Sándor: Misztikus mélységSzathmári Sándor: KazohiniaSzathmári Sándor: Utazás KazohiniábanSzathmári Sándor: HiábaSzathmári Sándor: KazohiniaSzathmári Sándor: Gépvilág és más fantasztikus történetekSzathmári Sándor: HiábaSzathmári Sándor: Kazohinia (angol)Szathmári Sándor: KazohiniaSzathmári Sándor: Gépvilág és más fantasztikus történetek Szathmári Sándor: Gulliver utazása KazohiniábanSzathmári Sándor: Kazohinia Szathmári Sándor: Gépvilág és más fantasztikus történetek

The site moly.hu has a brief review of Szathmári Sándor: Kazohinia (angol) in English and Hungarian.

There is also a page in Hungarian on Szathmári Sándor, with links to web pages on individual books by Szathmári in Hungarian.

Note also this book in Esperanto / Atentu la jenan libron en Esperanto:

Éva Janikovszky: Ĉu ankaŭ vi scias?

Éva Janikovszky: Ĉu ankaŭ vi scias? 

Jen komento de Aurore:
Unu flanke mi estas kontentega, ke tiu libro – iu libro – de s-ino Janikovkszky aperis en Esperanto, kvankam ĉi verko ne estas mia favorata. Estas utila, iom ŝerca libreto por infanoj pri la diversaj profesioj „sur la mondo”, kun la neforgeseblaj kaj neniam supertakseblaj desegnoj de László Réber. La traduko de Sándor Szathmári perfektas: ĝi elprenas nenion de la humoro kaj homoro de la originala.
Ja, jen la bibliografaj detaloj:

Janikovszky, Eva. Ĉu ankaŭ vi scias? Ilustr. László Réber; trad. el la hungara Sándor Szathmári. Budapest: Corvina, 1966. 44 p. (originale: Te is tudod?)

There is also an English translation: Did You Know, Too?

2015-07-02

Kazohinio reaperas en Hungario / Kazohinia resurfaces in Hungary

Sándor Szathmári: Kazohinia:

“Social criticism with harsh humour, satire and utopia from the novel of the Hungarian Orwell”
Sándor Szathmári: Kazohinia
Directed by Árpád Sopsits
First performance of the Gyula Castle Theatre

. . . July 21 / la 21-an de julio.

Jen la hungara anonco:

Rendező: Sopsits Árpád
A Gyulai Várszínház bemutatója

Ekzistas (film)surscenigisto kaj verkisto Árpád Sopsits (1952- ): en la hungara.

Note the films of Árpád Sopsits.

Jen artikolo kun video pri la teatraĵo / Here is an article with a video about the production:

A Kazohinia című regény színpadi adaptációját Gyulán tekintheti meg először a nagyérdemű 
[Kazohinia stage adaptation of the novel...]
[Kazohinia at the same time a dystopia but also a killer satire of society then and now]







Nemes Ferenc: "Kazohínia(Szathmári Sándor emlékére)"
Ferenc Nemes: "Kazohinia (in memory of Sándor Szathmári)"

Artisto Ferec Nemes (1949- ) ekzistas; mi ne scias, ĉu temas pri la sama homo.