2011-02-12

J. A. Rogers, L. L. Zamenhof, & la Universala Kongreso pri Rasoj en 1911 (2)

Mi jam blogis anglalingve ĉi-teme kaj komentis pri la kontribuaĵo de Zamenhof. Nun mi anoncas du novaĵojn.

Mi enretigis ĉerpaĵon de la libro de J[oel] A[ugustus] Rogers (1880 - 1966) unue eldonita en 1917, From "Superman" to Man [De Superhomo al Homo]:

Race, Equality of Intellect, & the History of Civilization by J. A. Rogers
[Raso, Egaleco de Inteligenteco, & la Historio de Civilizacioj]

Ĉi tie oni trovas la esencajn stilon kaj enhavon de la argumentado de Rogers kontraŭ la rasismo de blankuloj tiam hegemonia.

Rogers estis aŭtodidakta historiisto kaj dokumentisto kiu per siaj verkoj agitis dum jardekoj kontraŭ blankula rasismo kaj strebis meti en historian konscion la kontribuojn de negroj, kiel aliaj, al usona kaj al monda civilizacio.

Notu ankaŭ la utiligon de materialo el la Unua (kaj lasta) Universala Kongreso pri Rasoj kiu okazis en Londono en 1911. Rogers eĉ favore citas Zamenhof. Poste, Rogers iom ĝustigas la historion kontraŭ la ĝenerala supozo ke nigrula Afriko kontribuis nenion al civilizacio (supozo ankaŭ je Zamenhof).

Ĉi-jare okazas la jarcenta datreveno de tiu kongreso. Ŝajne neniu konscias ĉi tiun fakton aŭ eĉ la ekziston de ĉi tiu influoza evento. Mi celas iel interveni pri ĉi tiu situacio. Do jen mia kontribuaĵo:

First Universal Races Congress, London, July 26-29, 1911: Selected Bibliography
[Bibliografio pri la Unua Universala Kongreso pri Rasoj en Londono, 26-29 julio 1911]

Aldone al ĉi-blogaj afiŝoj, pluaj (anglalingvaj) afiŝoj troveblas ĉe mia blogo Reason & Society [Racio & Socio].

No comments: