2011-02-28

Plurlingva franca sciencfikcia datumbazo ankaŭ en Esperanto

Ankaŭ Esperantistoj povas utiligi ĉi tiun francan datumbazon pri sciencfikcio per sia lingvo:

nooSFere Babel - Ĉiuj sferoj de la imaginaro

Legu ankaŭ la raporton ĉe Libera Folio:

Plurlingva retejo pri sciencfikcio nun haveblas esperante
de Philippe Gindre

Esperanto-Biblioteko "Ramon Molera Pedrals"

Esperanto - Biblioteko "Ramon Molera Pedrals"

Mi ĝojas trovi ĉi tiun bibliotekon interrete. Antaŭ pli ol du jardekoj, t.e. antaŭ la TTT-o kaj eĉ antaŭ ĝenerala aliro al la Interreto, mi intertraktis plurfoje kun ĉi tiu valora biblioteko en lando kiu gravas en la historio de Esperanto. Mi mendis fotokopiojn ekz. de bultenoj de la Hispana Civila Milito, ekz. Popola Fronto. La administrant(in?)o de la biblioteko estis tre helpema.

Tiutempe mi havigis presitan katalogon. Mi ne memoras, ĉu estas libroj en la kolekto, sed ĉe la koncerna retejo oni povas kontroli la kolekton de periodaĵoj.

Ĉiuokaze, longe vivu la biblioteko kaj la nobla Esperanto-movado de Hispanio!

Lou Harrison: Mondo da Muziko

La 26-an de februaro ĉe la Nacia Artmuzeo (National Gallery of Art) en Vaŝingtono ĉeestis David Gaines, Melisa kaj Jim Ryan, kaj Ralph Dumain por spekti la inaŭguran montron de la 90-minuta dokumenta filmo Lou Harrison: A World of Music (... Mondo da Muziko) pri eminenta usona komponisto (kaj esperantisto!) Lou Harrison. David bone konas lian muzikon; mi ne, kvankam mi aĉetis registraĵon de La Koro Sutro (kiun Harrison verkis en Esperanto) antaŭ dudek jaroj. Estis ĝojo ekkoni la genion de Harrison. Lia personeco, la rango de kapabloj, la muzika intuicio, kunlaboremo kun dancistoj, integrigo de aziaj kaj okcidentaj muzikoj, estas inspiriga, rememorigas al ni la esencon de la homa kreivo.

Estas unu neagnoskita montro de Esperanto en la filmo. La partituro (muzikfolio) de "Political Primer" (politika gvidilo) inkluzivas tekston verkitan en Esperanto kaj la angla. Tiu verko temas pri la danĝero de la atombomba epoko.

Poste, Jim demandis al la ĉeestanta filmverkistino Eva Soltes, kiu invitis demandojn, pri la rolo de Esperanto. Ŝi agnoskis, ke Esperanto estas grava faktoro, kaj fakte, ke Harrison travojaĝis Japanion pere de Esperanto. La Koro Sutro mirigis la maljunajn japanojn, ke Harrison povis tiom intuici ilian sensibilon.

Eventuale ĉi tiu filmo en fina formo aperos en DVD-formato. Fakte, la plano estas eldoni diskaron da dokumenta materialo—eble 10 DVD-ojn!

Facebook, magia spegulo

Facebook, magia spegulo
de Philippe Rivière
'Le Monde diplomatique' en Esperanto, decembro 2010

La aŭtoro trafe kritikas la kapricemon, praktikon, ideologion, kaj danĝeron de la tutmondskala mastroreto Facebook.

2011-02-26

Baldur Ragnarsson: "Nerimarkitaj Herboj" / "Unsung Leaves"

Jen poemo kun anglalingva traduko. / Here is an original Esperanto poem with an English translation:

"Nerimarkitaj Herboj" de Baldur Ragnarsson /
"Unsung Leaves" translated by E. James Lieberman


Mankas al mi bibliografia fonto de la originala poemo. Eble iu povus provizi ĝin.

Mortis Manny Fried, heroo de la laborista klaso

Hieraŭ mortis mia amiko Emanuel ("Manny") Fried, kvar tagojn antaŭ sia 98a naskiĝdatreveno, en mia hejmurbo Buffalo, Novjorkŝtato, Usono. Manny estis organizanto de sindikatoj, aktoro, dramverkisto, kaj viktimo de antikomunista subpremado en la 1950aj jaroj kaj poste fare de la usona registaro, la Katolika Eklezio, kaj dekstruloj en la laborista movado. Katolika pastro iam nomis lin "la plej danĝera homo en okcidenta Novjorkŝtato". La tutlanda polico FBI nomis lin "simbolo de la maldekstro kiu devas esti detruata."

Manny estis bone konata kaj respektata en la regiono ĉirkau Buffalo, sed ne aliloke krom ĉe malgrandaj rondoj. Sed li estis unika voĉo de usona teatro, verkante pri la luktoj kaj dilemoj de sindikatoj kaj la laborista klaso. Sed la samaj personoj en la kapitalista klaso kaj la Katolika Eklezio kiu oponis al li en la sindikata movado baris la prezenton de liaj dramoj en teatro en Buffalo, kaj la FBI ankaŭ konspiris limigi lian karieron kaj influon.

Manny estis la filo de judaj enmigrintoj. Lia patro komercis per butiko. Manny komencis labori kiel junulo ĉe hotelo, kie li lernis kompati la plej suban klastavolon, ekz. prostituinojn. Li gajnis laborpostenon en fabrikejo kiu neniam antaŭe dungis judojn. Li fariĝis aktoro dum la "ruĝa jardeko" de la 1930aj jaroj. Li fariĝis ĉefa organizanto de sindikatoj de multaj fabrikejoj en okcidenta Novjorkŝtato—neniu plu ekzistas. Lin oferis Elia Kazan oportuno fariĝi filmstelulo. Sed en hospitalo alia sindikestro petis, ĵus antaŭ morto, ke Manny promesu daŭre labori kiel laborist-organizanto, kaj Manny cedis oportunon al estonta stelulo Karl Malden.

Manny estis viktimo de persekutado fare de la komitato de Joseph McCarthy and de la FBI. Li defie rifuzis kooperi kun la senata inkvizicio, sed oni ne enkarcerigis lin. Subtenis lin per letero Albert Einstein. Manny estis elpuŝata el la sindikato, kaj ne plu povis labori en usonaj firmaoj. Do li gajnis laboron por kanada firmao.

Post multaj jaroj, li doktoriĝis en literaturo, baze de siaj verkoj kaj emfazo de klasbazita beletro, kaj fariĝis profesoro instruanta kreivan verkadon kaj multe stimulis kaj subtenis dramverkistojn kaj ĝenerale laboristajn verkantojn en diversaj rondoj.

Estonte mi priskribos mian propran rilaton al Manny, sed nun mi volas funebre soleni al lia memoro. En 2003 mi iniciatis retpaĝaron dediĉe al lia vivo kaj verkaro, do jen:

The Emanuel Fried Center

2011-02-21

Feathers / Plumoj & Esperanto

The Art of Tempting Memory To Speak
By Benjamin Balint
The Jewish Daily Forward, April 23, 2004,
[review of Feathers by Haim Be’er]

In the foreground, “Feathers” tells of the friendship between the young narrator and the much older Mordecai Leder — a necrophiliac, a collector of alms for a school for the blind and an Esperanto enthusiast (“Bonan Sabaton!” is his Sabbath greeting).

Jen la kompleta referenco:

Beʾer, Haim. Feathers [Notsot]; translated from the Hebrew by Hillel Halkin. Waltham, MA: Brandeis University Press; Hanover: University Press of New England, 2004. xiii, 235 pp.

Kompilenda estas bibliografio pri Zamenhof kaj Esperanto en fikciaj verkoj. Fikcia esperantisto Mordecai Leder estas ĉefrolulo en ĉi tiu romano el la hebrea, Plumoj.

Varbado per virinoj

Ĉi tiu kaj similaj varbiloj troveblas ĉe Ipernity en la galerio de Roland Schnell.

Jen klarigo: "Plia provo por varbado sen ekspluatado de belaj virinoj." Ha! Do ĉu sekso sukcesus reklami Esperanton?

Nudismo en Esperantujo (4)


Ĉe blogo da "Naturistaj Arkivoj" onj mencias plurajn numerojn de Naturista Vivo, kun imagoj de unuaj paĝoj kun tabelenhavoj. Aldone aŭ la referencoj donitaj en mia unua blogero, jen pluaj trovitaj.

Naturista Vivo, N-ro 100 (4/2010)

Naturista Vivo
, N-ro 99 (3/2010)

Naturista Vivo
, N-ro 97 (1/2010)

Naturista Vivo, N-ro 94 (2/2009)

Naturista Vivo, N-ro 92 (4/2008)

Naturista Vivo, N-ro 91 (3/2008)

Naturista Vivo, N-ro 89 (1/2008)

Ankaŭ la retejo "Nudist Stop" listigas la enhavon de kelkaj numeroj:

Naturista Vivo, N-ro 100 (4/2010)

Naturista Vivo, N-ro 99 (3/2010)

Naturista Vivo, N-ro 98 (2/2010)

En Esperanto Informilo - Julio 2008 el Berlino enestas artikolo Vanselow kaj la malkovro de la belo, pri Naturista Vivo (numero 89 1/2008) en kiu "troviĝas faktoplena honorigo de la verko de Karl Vanselow (1877-1959), kiu kutime inter Esperantistoj estas konata nur kiel poeto."

Oni trovas la artikolon pri Vanselow ĉe Esperantoplatz, + fragmenton de artikoleto "Peniseto (preskaŭ) cenzurita" + foton de nudamamulino, unupaĝe. Oni trovas du el la tri menciitajn aferojn ĉe Ipernity.

Ĉe blogo Vivi Nude troviĝas imago de paĝo 6 de la revuo Naturista Vivo 89, t.e. fragmento de eseo "Kion vi scias pri libereco?"

Jen raporto pri Naturista Vivo n-ro 63.

Jen eseo "Esperanta naturismo - ĉu libera seksumado aŭ simple nudaj esperantistoj?".

Jen anglalingva intervjuo kun Esperantista naturisto Leif Heilberg:

Leif Heilberg: Naturist Photographer

Sander L. Gilman pri Naziismo, Paranojo, Lingvo, & Juda Mem-malestimo

Mi lastatempe hazarde elfosis malnovan recenzeton de interesa libro, kiun mi verŝajne legis antaŭ pli ol du jardekoj:

Gilman, Sander L. Jewish Self-Hatred: Anti-Semitism and the Hidden Language of the Jews. Baltimore: The Johns Hopkins University Press, 1986. xi, 461 pp.

La titolo: "Juda Mem-Malamo: Antisemitismo kaj la Kaŝlingvo de la Judoj". La subtitolo ĝuste priskribas la enhavon, sed en mia recenzo mi esprimis dubon pri la aplikeblo de la etikedo memmalestimo al ĉiuj ekzemploj traktitaj en la libro:

Sander L. Gilman on Jewish Self-Hatred: Real History & Imputed Motives
[ . . . pri Juda Mem-malamo: Reala Historio & Supozataj Motivoj]

Ĉu temas pri la psikologio de juda adaptiĝo al malamika medio aŭ pri rasismaj konceptoj flanke de la gojoj, la demando estas aŭtenteco. La supozoj pri neaŭtenteco rilatiĝas ankaŭ al lingvoj, la hebrea, la jida, la juda rilato al la germana lingvo . . . eĉ Esperanto. Ekzemplo de ekstrema paranojo pri lingvoj kaj judoj estas Hitler kaj la politiko de la nazioj. Gilman diskutas ĉi tion kaj referencas Zamenhof kaj Esperanton:

Sander L. Gilman on Nazism, Paranoia, & Language
[. . . pri Naziismo, Paranojo, & la Lingvo]

Nudismo en Esperantujo (3)

Vivi Nude estas blogo kiu aktivas de aŭgusto 2006 ĝis decembro 2008. Enestas fotoj kaj videoj, aldone al tekstoj.

La Verda Kakatuo de Arthur Schnitzler

Arthur Schnitzler (1862-1931) estis fama juda aŭstria verkisto de teatraĵoj. Antaŭ ol mi spektis iun lian dramon (en la angla lingvo), mi legis la Esperantan tradukon La Verda Kakatuo kaj ege ĝuis ĝin. Tradukis ĝin Johann Schröder (1869-1928), pioniro de la Viena Esperanto-movado, kaj ĝi aperis en 1912. La plej frua angla traduko kiun mi sukcesis trovi (legebla interrete), The Green Cockatoo, aperis en 1913. La originala Der grüne Kakadu aperis en 1899.

Pluraj tradukoj de teatraĵoj de Schnitzler aperis, libroforme aŭ interrete. La artikolo pri Schnitzler en Vikipedio ne mencias La Verdan Kakatuon, sed ĝi mencias aliajn tradukojn. Rondo kaj La Fianĉino haveblas interrete, ankaŭ Hartmut Scheible: Postparolo al Arturo Ŝniclo (Arthur Schnitzler): "La fianĉino" kaj "Sonĝonovelo" kaj Richard Alewyn: Postparolo al A. Schnitzler: Rondo; Amindumo. Ĉiujn tradukis Vilhelmo Lutermano. MAS-anoj povas elŝuti la tuton en formato PDF ĉe la yahoo-grupo de MAS.

Mi ne volas senigi la surprizon je la fino de La Verda Kakatuo. Laŭmemore, temas pri francaj aristokratoj, kiuj ŝatas la senton de ŝajndanĝero en la klubejo La Verda Kakatuo, kie aktoroj rolas minacojn kontraŭ la klientoj. Sed finfine okazas io neatendita . . .

2011-02-19

Nudismo en Esperantujo (2)

Jen ĉe mia retejo la 1-a paĝo de . . .

Naturista Vivo, 2-a jaro, n-ro 5, junio 1962

Vi trovos skanitan (kaj iom plibonigitan) imagon kun transskribo de la teksto, kiu estas traduko el anglalingva artikolo. Komence oni pensus taksi ĝin blaga, sed oni vidos ankaŭ ke temas pri ribelo kontraŭ puritanismo.

Here is page 1 of an Esperanto nudist bulletin from 1962. The lead article by Brooking Tatum was translated from English. While it begins on an unintentionally amusing note, protesting the "misuse" of nudist magazines by a non-nudist (male) reading public, the article reflects an evident rebellion against puritanism.

Arthur Dawson Foote: Two Poems

A. D. Foote (1931-1996) verkis en Esperanto kaj en la angla. Ĉi-kaze, li verkis en la angla pri Esperanto kaj pri Volapük:

Two Poems ('The Volapükists' & 'The Esperantists') by Arthur Dawson Foote

Eco-Logos estis revuo kiu sekvis kaj rezultis el du diversaj revuoj—International Language Reporter kaj Biophilist—kaj daŭrigis la temojn de ambaŭ. International Language Reporter mem estis daŭrigo de International Language Review, kiu en sia tempo estis la plej grava (eble sola) usona interlingvistika revuo.

2011-02-18

Nudismo en Esperantujo (1)

Ni komencu per Vikipedio, kie troviĝas Nudismo kaj Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE), kies organo estas Naturista Vivo. La prezidanto de INOE estas (en 2007) Leif Heilberg en Usono.

La nomo de la organizo iam estis Internacia Naturista Fakgrupo Esperantista (INFE).

La revuo troviĝas eĉ ĉe la International Institute of Social History [Internacia Instituto de Soci-Historio] en Nederlando.

Oni raportas pri Esperantista naturismo en la tiutema anglalingva gazetaro, ekz.:

Leif Heilberg, "Esperanto & Nudism," Paradise Quarterly, Issue Number 2, 1963.

Leif Heilberg, ESPERANTO – THE INTERNATIONAL LANGUAGE, The Bulletin, Volume 12, Number 5, May 1963

Ĉe Naturist archives of the 2010s vi trovos la kovrilpaĝon kaj enhavtabelon de Naturista Vivo, N-ro 99 (3/2010), 2010-08-31.

Ankaŭ aliajn numerojn  oni anoncas tiubloge. Mi listigos ilin en posta blagero. Mi mem havas tutan numeron el 1962: mi skanis la kovrilpaĝon kaj enretigos ĝin.

2011-02-17

Arthur Dawson Foote en la angla kaj en Esperanto

Jen kelkaj informoj pri Arthur Dawson Foote (1931-1996). Mi baldaŭ skanos du anglalingvajn poemojn de Foote.

Jen biografieto en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto by Geoffrey Sutton, p. 236.

Notu ĉi tiun eseon de Foote:

Perditaj Fontoj de la Esperanta Liriko

Notu liajn kontribuaĵojn al la du volumoj de Angla Antologio.

Jen tradukoj el William Blake:

Mi ne povas trovi lian anglalingvan poemaron The House Not Right in the Head (1996), nek per la interretaj libroserĉiloj nek ĉe la usona Parlamenta Biblioteko.

2011-02-15

Anti-Americanism as radical chic, voluntary association, & Esperantists

INDUSTRIAL MODERNITY AND ITS ANTI-AMERICANISMS
Claudio Véliz

This is a stereotypical anti-leftist (and perhaps anti-rightist as well) tract, but I mention it because it mentions Esperanto:

The problem is that good laws efficiently and fairly administered, successful voluntary organizations, clubs and neighborhood or national associations of patchwork quilters, skiers, anarchists, vintage car collectors, socialists, orchid growers, bungee-jumpers, ornithologists, mountain climbers, cake-decorators, and Esperanto speakers, as well as the immensely civilized civic and political ambit that enables all these diverse activities to prosper, are not readily exportable and certainly lack the visibility and undemanding acceptability of, say, blue jeans, rap, skate boards, baseball caps, exposed navels, poker, tattoos, soft drinks, hamburgers, Broadway musicals, jazz, chewing gum, breast implants, skyscrapers, basketball, hot dogs, and the Internet.

Europaio: revivigota Hind-Eŭropa kiel internacia lingvo?

La stultaĵoj de l'homaro estas senlimaj, ekz.:

Esperanto vs. Europaio?

The ‘Grin Report’ and its pretended support of Esperanto over Indo-European as European Union’s official language

Voynich-manuskripto (2)

Jen pluaj fontoj:

Voynich Manuscript

Voynich Manuscript @ Beinecke Rare Book & Manuscript Library

The Voynich Manuscript - Puzzle of the Centuries, Cerebral Boinkfest, 15 Feb 2011

Universala Kongreso pri Rasoj post 100 jaroj (The Universal Races Congress 100 years on)

Kion dividas Felix Adler, Israel Zangwill, Franz Boas, W. E. B. Du Bois, kaj L. L. Zamenhof? Partopreno en la Unua (kaj lasta) Universala Kongreso pri Rasoj en Londono, 1911. Krom mi, mi trovis nur unu homon— Bahaano— kiu konscias pri ĉi tiu datreveno. Fakte, en interparoloj eĉ kun specialistoj pri afrikusonana literaturo, mi eltrovis, ke la ekzisto de ĉi tiu kongreso estas nekonita. Sed ĉi tiu kongreso estis mejloŝtono en la ideologia lukto kontraŭ la ĉiea kaj ĉiupova rasismo de la epoko. Nesurprize, ŝlosilan rolon, organizan kaj/aŭ intelektan, ludis judoj kaj negroj, sed partoprenis intelektuloj el la tuta mondo.

Mi trovas nenian publikan agnoskon de ĉi tiu jubileo nek programon por rememorigi ĝin. Do kion mi faru por ŝanĝi ĉi tiun situacion? Unue, mi kompilis bibliografion pri la temo, ĵus publikigita interrete:

First Universal Races Congress, London, July 26-29, 1911: Selected Bibliography
[Bibliografio pri la Unua Universala Kongreso pri Rasoj en Londono, 26-29 julio 1911]

Cetere, konsultu ĉi tiun blogon pri progreso ĉi-afere.  Mi ne scias ĝuste pluajn rezultojn anticipi. Mia venonta paŝo estas kontakti personojn aŭ instancojn kiuj eble interesiĝus. Ekz. ĉi tiu afero potenciale interesus esperantistojn, bahaanojn, humanistajn judojn, kaj adeptojn de negra historio. Eble mi verkos ion pri la afero.

Legante la fakan literaturon, mi konstatas la ideologian kompleksecon de la epoko, ankaŭ en la pensaroj de tiuj kiuj plej urĝe bezonis senmistifikigi la koncepton de raso. Mi legas precipe pri Du Bois, Boas, kaj diversaj judaj intelektuloj. Ankaŭ interesas la posta influo de ĉi tiu kongreso, ekz. en la verko de pionira aŭtodidakta afrikusonana historiografo J. A. Rogers, kiu citis interalie Zamenhofon en sia ŝlosila polemika dialogo de 1917, From Superman to Man (De Superhomo al Homo).

2011-02-14

Secret Language Creation Center / McSweeney's 'The Goods'


Jen nova entrepreno de la fama McSweeney's: The Goods. Jen la unua en la serio.

Wittgenstein, Irigaray, & Esperanto

Joyce Davidson and Mick Smith, "Wittgenstein and Irigaray: Gender and Philosophy in a Language (Game) of Difference," Hypatia, Vol. 14, No. 2 (Spring, 1999), pp. 72-96.

This is yet another obnoxious example of the self-indulgent obscurantist drivel engendered by "feminist philosophy". The ultimate pretext for running through Wittgenstein's notions of language games and forms of life is to marshal abstract ammunition in yet another pointless salvo against the bogey-man of "essentialism" and to promote an undefined — and unaccountable — plurality. Wittgenstein's philosophy is more than conducive to irrationalism, and so it is natural that obscurantists fuse misguided philosophical fads in order to find new ways to say nothing.

With regards to Esperanto, the authors might have taken the trouble to check their facts about Esperanto's alleged coldness and relation to forms of life, which, on its worst days, could not be colder or deader than this sort of academic exercise. Of course, Esperanto would not come out unscathed, but not for the reasons Wittgenstein subjectively posits. Esperanto naively encodes the semantics of the languages from which it has been derived, and so, in the hot and sweaty manner in which one struggles with natural languages, ideology critique and thought reform have to be carried out in Esperanto in the same manner as in natural languages, and with the same accountability with respect to realities and not just to arbitrary constructs. What does it mean to read people on their own terms? It's just huffing and bluffing, a pose without a position.

But anyway, here's the passage in which Esperanto is mentioned:

Languages evolve constantly, and different language-games can and do develop in conjunction with different forms of life. We can, despite Cameron's objections, also envisage attempts to create wholesale new languages—for example, Esperanto— though the failure of these to gain widespread acceptance may well be because of their lack of intimate associations with particular forms of life. (In Culture and Value [1980, 84], Wittgenstein berates Esperanto for its coldness.) We can alter, or even invent language, and this is especially apparent where language is used poetically (as Irigaray can be seen to do). Despite his objections to Esperanto, Wittgenstein recognizes that linguistic invention can be liberating. Thus, in speaking of Shakespeare, Wittgenstein states, "I do not believe that Shakespeare can be set alongside any other poet. Was he perhaps a creator of language rather than a poet?" (1980a, 49). And perhaps without diminishing Shakespeare's stature or overemphasizing Irigaray's originality, one might transpose Wittgenstein's comments on Shakespeare: "It may be that the essential thing with Shakespeare is his ease and his authority and that you just have to accept him as he is if you are going to be able to admire him properly, in the way you accept nature, a piece of scenery for example, just as it is. If I am right about this, that would mean that the style of his whole work, I mean all of his works taken together, is the essential thing and what provides his justification. My failure to understand him could then be explained by my inability to read him easily?" (Wittgenstein 1980a, 49). One could also say that the style of Irigaray's works taken together might provide a justification for reading her, so far as is possible, within her own terms. (p. 88)

2011-02-13

Beletro en Esperanto por novuloj

Jen rekomendoj por anglalingvanoj kiuj deziras eniri la mondon de Esperanta beletro:

Start reading Esperanto literature

Ĝi ne estas ideala enkonduko, sed kun aldonoj estas uzebla.

Voynich-manuskripto

"La Voynich-manuskripto [vojniĉ] estas mistera skribaĵo, kies aĝo, deveno kaj aŭtoro estas nekonataj." Oni povas esplori plu ĉe . . .

Voynich Manuscript Mailing List 

Estas novaĵo en la esploro de ĉi tiu enigmo:

Experts determine age of book 'nobody can read'
February 10, 2011 By Daniel Stolte, Phys.org
[Ekspertoj konstatas aĝon de libro 'nelegebla']

Estas pluraj hipotezoj pri la manuskripto, sed oni finfine science konstatis, ke ĝi aĝas pli ol jarcento ol antaŭe supozita. La libro restas mistera, sed oni nun scias, ke la manuskripto devenas de la frua 15a jarcento.

2011-02-12

J. A. Rogers, L. L. Zamenhof, & la Universala Kongreso pri Rasoj en 1911 (2)

Mi jam blogis anglalingve ĉi-teme kaj komentis pri la kontribuaĵo de Zamenhof. Nun mi anoncas du novaĵojn.

Mi enretigis ĉerpaĵon de la libro de J[oel] A[ugustus] Rogers (1880 - 1966) unue eldonita en 1917, From "Superman" to Man [De Superhomo al Homo]:

Race, Equality of Intellect, & the History of Civilization by J. A. Rogers
[Raso, Egaleco de Inteligenteco, & la Historio de Civilizacioj]

Ĉi tie oni trovas la esencajn stilon kaj enhavon de la argumentado de Rogers kontraŭ la rasismo de blankuloj tiam hegemonia.

Rogers estis aŭtodidakta historiisto kaj dokumentisto kiu per siaj verkoj agitis dum jardekoj kontraŭ blankula rasismo kaj strebis meti en historian konscion la kontribuojn de negroj, kiel aliaj, al usona kaj al monda civilizacio.

Notu ankaŭ la utiligon de materialo el la Unua (kaj lasta) Universala Kongreso pri Rasoj kiu okazis en Londono en 1911. Rogers eĉ favore citas Zamenhof. Poste, Rogers iom ĝustigas la historion kontraŭ la ĝenerala supozo ke nigrula Afriko kontribuis nenion al civilizacio (supozo ankaŭ je Zamenhof).

Ĉi-jare okazas la jarcenta datreveno de tiu kongreso. Ŝajne neniu konscias ĉi tiun fakton aŭ eĉ la ekziston de ĉi tiu influoza evento. Mi celas iel interveni pri ĉi tiu situacio. Do jen mia kontribuaĵo:

First Universal Races Congress, London, July 26-29, 1911: Selected Bibliography
[Bibliografio pri la Unua Universala Kongreso pri Rasoj en Londono, 26-29 julio 1911]

Aldone al ĉi-blogaj afiŝoj, pluaj (anglalingvaj) afiŝoj troveblas ĉe mia blogo Reason & Society [Racio & Socio].

2011-02-10

Satire pri esperantistoj

Mi ne scias kiam komencis tradicieto de satiroj de la Esperanto-movado fare de esperantistoj. Mi ne volas nombri ĉiujn. Mi volas distingi inter mildaj pilkoj pri mankoj de Esperantistoj, kaj seriozaj mokoj. Specimeno en milda kategorio estas:

Estas mi esperantisto de Julio Baghy

Ĉi tiun poemon oni eldonis sub titolo Verda Stelo sur la brusto en la poemaro La Vagabondo Kantas en 1937.

Mi amuziĝis pri ĉi tio antaŭ pli ol 40 jaroj. Multajn jarojn poste, mi ridegis pri kelkaj scenoj en romano eldonita en 1936; rigardu mian recenzon:

Recenzo: Emba, "Maria kaj la Grupo"

Oni trovas kelkajn pli sovaĝajn mokojn ĉi tie. Elstaras la jena:

La prezidanto aperis ĉe la pordo de la malgranda ĉambro kaj kunfrapante la manojn, laŭte kriis:

— Gesamideano, mi petas la gvidantaroj, ke bonvolus veni por komenci la kunsido.

— Kion diris tiu ĉi maljuna simio? — demandis la najbarino de la ruĝa knabino flustre.

— Mi komprenis nur tion, ke li invitis iujn, ĉar tiu malsaĝulo parolas ĉiam nur Esperante.  Li kredas, ke ankaŭ ni estas same malsaĝaj, kaj ellernos tiun ĉi lingvomiksaĵon, kiu neniam estos alio, ol slango por duonidiotaj idealistoj.
Sed ni konsideru aktualajn specimenojn de la plej mokema speco.

Ŝajne la fulmocelo aktuala estas la ridinda spektaklo de la sinpufa klaŭno Gorgio Silfer kaj ties pseŭdoregno Esperanta Civito. Mi dubas ĉu mi povus kolekti ĉiujn ĉi-rilatajn rikanojn, do mi citos nur kelkajn.

Ekzemple, estas la majstroverko La Majstro kaj Martinelli de Jorge Camacho, havebla plurloke inkluzive de Project Gutenberg.

Mi antaŭe blogis pri la Esperanta Respubliko. Ĝi estas alternativo por rifuĝantoj el la silfera Esperanta Civito. Jen priskribo de la blogo:
Blogo de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo!), la plej nova fantoma kaj virtuala institucio por la Esperanta Malpopolo. Ne hezitu aldoni vian nomon kaj deziratan postenon al la listo de Novaj R-anoj (t.e. Respublikanoj)
Mi mem havas postenon en la estraro: Ministro pri Klitorlekado.

Sed la plej freŝa, sovaĝa, kaj ridiga mokejo estas la blogo Livera Folio, kiu laŭpromese "liveras la plej freŝajn novaĵojn".La unua afiŝo aperis en januaro 2010 kaj la plej ĝisdata en septembro 2010. Troviĝas ankaŭ ligoj al Twitter, el kiuj la plej freŝa aperis en septembro: Oni aŭkcios la lastan neŭronon de Giorgio Silfer.

Oni nepre instigu ĝisdatigon de ĉi tiu nemalhavebla informilo.

Esperantaj metablogoj

Ĝis lastatempe, mia preferata blogo da Esperantaj blogoj estas e-planedo. Laŭ priskribo:

E-planedo enhavas la plej novajn afiŝojn el pluraj blogoj de esperantistoj tra la mondo.
Nin informu, se vi havas esperantan kaj unikodan blogon. Informojn, sugestojn kaj kritikojn sendu al e-planedo(ĉe)kerno.org.
Ankaŭ mia blogo aperas en la blogaro.

Sed notu ĉi tiun pli kompletan metablogon de Manuel Ortega:

Esperantlingva Blogsfero

Oni povas filtri blogojn laŭ blogoservo—Ipernity, Wordpress, Blogger, ktp. Estas multaj kaj buntaj blogoj de Esperantistoj. La sola perceptebla manko de ĉi tiu metablogo estas ke oni ne povas serĉi estintecen: ĉio troviĝas ĉe unu paĝo.  Tamen, ĉar ĉiukaze oni vidas la retadreson de ĉiu blogo mem, oni povas tiel kontroli, kio enestas en ĉiuj daŭre funkciantaj blogoj.

Notinda ankaŭ estas, dankon al blogo Memkompreneble:

indekso de blogoj esperantlingvaj 2010-01-15

Ĉi tio servis helpe en la laboro de Manuel Ortega.

Do jen ĉi-facete videblas la viveco kaj bunteco de utiligo de Esperanto. 

2011-02-09

Jews & 'Race' in 1911 / Judoj & 'Raso' en 1911

Lyons, Harriet D. & Andrew P. “A Race or Not a Race: The Question of Jewish Identity in the Year of the First Universal Races Congress,” in Ethnicity, Identity, and History: Essays in Memory of Werner J. Cahnman, edited by Joseph B. Maier and Chaim I. Waxman (New Brunswick, NJ: Transaction Books, 1983), pp. 149-162.
The secondary literature on the First (and last) Universal Races Congress, which convened in London in 1911, covers various angles, but this is the first extensive treatment I have seen of the Jewish aspect of the Congress, which is significant inter alia for the fact that Jewish progressives, from Felix Adler on down, played a central role in its very organization. It is not a stretch to understand why Jewish intellectuals, anxious over their own place in Western civilization, would be motivated to counter racism in all its forms against all its victims. At that moment the Jews of the Russian empire were in dire straits, but anti-Semitic agitation and violence could be found in one fashion or another all over the Western world, including Britain itself. 
However, the Jewish intelligentsia did not line up uniformly in any political or metaphysical camp. In taking a position on the racial or non-racial character of the Jewish people, concerns over emphasizing similarities with their host nationalities or preserving the Jewish people as a distinct entity competed for ideological attention. The variable configuration of racial concepts and their application to various positions was the order of the day in any case, as can be discerned among the participants of all nationalities and 'races' in the Congress. The total elimination of race as a meaningful natural concept was the most advanced position, which few in general took regardless of their politics. We see a spread among Jewish intellectuals as well.
Another factor in the division of opinion is analogous to the first: the need to conform to the political prerogatives of host nations vs. the impetus to protest objectionable actions taken against colonial subjects or other minorities.
This essay contributes to an appreciation of the complexity of the ideological situation a century ago, and the complexity of this very landmark, historic anti-racist intellectual intervention. 
Nowhere in this treatment is there any mention of Zamenhof. It is worth noting that, while his knowledge of the world and political thinking were severely limited, the conclusions Zamenhof came to in working his way through the Jewish question that consumed him, issued in a definitive rejection of 'race' as an objective natural concept. Without engaging evolutionary or ethnographic research or speculation, Zamenhof ejected all mystical and pseudoscientific notions of group identity. He could be considered a naive forerunner of the notion of 'imagined communities'. Zamenhof's reduction of group identity and difference to language and religion is untenable, but in the process of oversimplifying social reality he simply assumes the essential unity of the human race and reduces difference to historical circumstance.

Podkastoj en Esperanto

Jen retejo kiu kolektas podkastojn en Esperanto:

Podkastaro: Esperantaj Podkastoj Por La Mondo

Nun vi trovos:

* 3ZZZ Radio
* esPodkasto
* Ĉi Tie Nun
* Ĉina Radio Internacia
* Junula Radio Internacia
* NASKa Podkasto
* Panama Radio
* Panama Raporto
* Parolu Mondo
* Podkasto Per Poŝtelefono
* Pola Radio
* Radio Aktiva
* Radio Esperanto
* Radio Havana Kubo
* Radio Internacia
* Radio Vatikana
* Radio Verda
* Radio ZAM
* Tuj
* Varsovia Vento

2011-02-07

Esperanto & kongreso pri blinduloj, 1911

Fifth International Congress for the Amelioration of the Lot of the Blind, Cairo, Feb. 20-25, 1911. Reports by Etta Josselyn Griffin and Walter G. Holmes. In: Report of the Commissioner of Education made to the Secretary of the Interior ..., Volume 1 [United States Bureau of Education, Dept. of the Interior] (Washington: Government Printing Office, 1912), pp. 598-605.

Etta Josselyn Griffin reports (p. 600):
Third question.—Has the adoption of Esperanto as the universal language of the blind been applied, and in the affirmative case, and what are the practical results it has produced?

Interesting papers in favor of teaching Esperanto to the blind were read by Prof. Dor, of Lyons, and Brother Isador Clé, of Wolove St., Lambert, Brussels. Miss Griffin said in America Esperanto is considered a recreation rather than a practical aid to the blind. It broadens the horizon, through correspondence in Esperanto with people of different nations, and is therefore greatly enjoyed.

Walter G. Holmes reports (p. 605):
It was the sense of the meeting that in those countries which use what is known as European or Universal Braille, it should not be changed or interfered with, and the meeting decided that Esperanto had not progressed far enough as a world language to recommend the blind taking it up, except as a pastime and diversion.

2011-02-05

Esperantaj retfilmoj

Mi jam menciis diversajn fontojn por filmoj. Por artismaj kaj distraj filmoj, la plej ĝenerala retejo estas verŝajne filmoj.net. Dokumentaj filmoj, fragmentoj de kongresoj, ktp. estas troveblaj plurloke. Estas ankaŭ blogo Esperantaj retfilmoj, kiu celas "kunigi diversajn filmojn, kiujn mi trovis en la reto pri esperanto aŭ en esperanto." Ĉi-momente ne estas raporto post aprilo 2009.

Interview about Utopia in Four Movements

Interview about Utopia in Four Movements
Chuck Smith
Transparent Language Esperanto Blog, 6 December 2010

Sam Green is no stranger to his blog. I first blogged about this live documentary when it was shown in the Washington metropolitan area. The show is still on the road, and here is an interview about it.

2011-02-04

Universala Esperanto Asocio: Galerio ĉe Ipernity

Ĉe Universala Esperanto Asocio: Galerio ĉe Ipernity vi trovos plurajn interesajn videojn. Enestas kaj lastatempaj videoj de prelegoj kaj malnovaj filmoj de pli fruaj jardekoj de la Esperanto-movado.

Mi ne scias kiel "embed" videojn kiel oni faras ĉe YouTube.

2011-02-03

Pastofarismo en Esperantujo

Ŝajnas ke ĉiu faceto de usona amaskulturo migras ĉien. Ekz. usonaj ateistoj delonge referencas sian blag-religion Pastofarismon (ne Rastafarianismo), sed informoj troviĝas ankaŭ en Esperanto:

Fluganta Spagetmonstro - Vikipedio

Kliniĝu kaj adoru!

Librokulturo: Historio de la libro

Jen, el la retejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj:

Nia Amiko, La Libro: iom da Historio kaj Kuriozaĵoj

Kompreneble, pri la temo de librokulturo, mi devas inkluvizi ĉi tiun skizon.

2011-02-02

Imagataj Komunumoj: Lingvoj sanktaj, naciaj, artefaritaj

En la jenaj du paragrafoj troviĝas la esenco de la tezo de Benedict Anderson:

Sacred Languages & Hierarchies vs. Vernaculars & Imagined Communities by Benedict Anderson
(t.e. Sanktaj lingvoj & Hierarkioj k. Popolaj Lingvoj & Imagataj Komunumoj, citaĵo el libro Imagined Communities)

Iam mi tradukos la tutan ĉerpaĵon. Nun mi tradukas nur interkrampan frazon:

Kontrastu la prestiĝon de ĉi tiaj pramondaj lingvoj, domine super ĉiuj popollingvoj, kun tio de Esperanto aŭ Volapük, kiuj situas inter ili, ignorataj.
Tamen, la citaĵo ne temas pri artefaritaj lingvoj, sed pri la diferenco inter la rolo unuflanke de antaŭmodernaj imperioj kun ties sociaj hierarkioj, kleraj elitetoj kaj lingvoj supozataj sanktaj (latina, sanskrita, ktp.) kaj enkadrigitaj en kosma ordo, kaj aliflanke, modernaj imagataj komunumoj kies naciaj limoj, intelektuloj, kaj lingvoj okupas horizontalan ne vertikalan konceptan spacon.

2011-02-01

Esperanto und Pazifismus / Esperanto & Pacismo

Jen rimarkinda bildarkivo ĉe la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Aŭstria Nacia Biblioteko:

Esperanto und Pazifismus (Bildarchiv, Österreichische Nationalbibliothek)

Ekzemple, Alfred Hermann Fried (1864-1921), Nobelpremiito en 1911, estis aktiva Esperantisto.
(Rigardu ĉi-tiean foton; Vieno 1895.)

Estis multaj homoj kiuj partoprenis en ambaŭ movadoj, notinde, en kongresoj. En ĉi tiu fotoarkivo troveblas personoj kaj grupoj, kun biografietoj.