2015-08-16

Ferenc Szilágyi prelegas (1944)


Laŭ Sten Johansson: "Ferenc Szilágyi prelegas en somera kurso en Granebo, Jursla, apud Norrköping, 16-23 julio 1944. Inter aliaj aŭskultantoj sidas miaj ontaj gepatroj."

2015-08-11

Julio Baghy: Sangaj larmoj

Ĉu mi tro emfazas la romantikecon de Baghy? Oni ja ricevas fortan dozon en la enhavo de ampoemoj, en kombino kun la stilo. Krom specifaj ĝenemaj vortoj kaj esprimoj, la stilo emas frapi al la aktuala anglalingva orelo--nu almenaŭ usonlingva--tro sirope, ĉar tia riĉrima fiksforma (kaj romantika) poezio tute fremdas al la usonangla stilo de la pasinta jarcento, pli "natura" ol "artefariteca". Ĉiuokaze, oni ne forgesu la socikritikan enhavon de la verkaro de Baghy, ne nur de la romanoj, sed en la poemaroj dekomence.

Mi ankoraŭ legas la poemojn en Ora Duopo. El la poemaro Preter la vivo (1923, la unua de Baghy) mi notas poemon verkitan en Sajgono (tiam Indoĉinio, nun Vjetnamio) pri la situacio de la Anamo, laŭ klarigo, "ĉina raso, loĝanta en Indo-Ĉinio": Sangaj larmoj.

Post ekstaza priskribo de "lando mistika" jen la bato:
Sed kial min kaptis subita korpremo?
Pro kio en larmojn sin dronas la flam' ?
Terure! Nur nun mi rimarkis pro ĝemo',
ke tiras la ĉaron — mizera anam' !...
Radjante Baghy turmentiĝas per la hontinda sklavigo de la anamo. Post tiu priskribo sekvas konkludo:
Pro mil da kialoj fariĝas martiroj,
pereas ideoj, pereas homam'...
La celoj majestaj nur restas — sopiroj,
kaj tiras la ĉaron — mizera anam'!...

2015-08-10

Julio Baghy aŭtune, duono de duopo ora

Kiam mi komencis reviziti la antologion Ora Duopo  post 40 jaroj, mia atento fokusiĝis je Kalocsay; estis malfacile trovi Baghy interesa. Kiel vi vidas, ĉi-monate mi blogadas pri Baghy. Do mi daŭros komenti pri liaj poemoj.

La lerteco de la rima kaj cetera esprimmaniero imponas iomgrade, sed post iom da engaĝado mi emas tediĝi. Eble la efiko de la tuto monotonas. Sed, legante la "postajn poemojn", kelkaj aldone al la jam menciitaj konservas mian atenton. Ĉiuj troveblas en la volumo Aŭtuna foliaro.

Dubo

Vizaĝ' spegulo estas onidire;
en ĝi animo montras sin.
Mi volus tion, tamen spertas mire,
en ĝi neniam oni vidas min.

Rideton, sentojn, amon mi disipas,
disdonus tutan riĉon de la kor',
sed min refut' fremdece vunde vipas
kaj sen rekono oni iras for.
Nun antaŭ spegul' de mia memo
jen dubo sondas fundon de la sin'
kaj ŝokas min la propra nekompreno.
En mi ĉu fakte trovas sin anim'?
Iom malkutima afero, aparte je Baghy, ĉu ne?

Kronoj kaj kateno enhavas la kutiman seks-romantikon de Baghy, sed interesa estas la kontrasto inter la intima medio de la amparo kaj la strukturita aristokrata sociordo.  Jen la fina strofo:
Ĉe sunsubir' ruĝiĝas blu'...
Dum hejmenmarŝas ili du,
samritme paŝas kaj silentas...
Nur la rigardoj elokventas
pri sama penso miksdolora,
ke ie, ĉe arbusto fora,
en lum' arĝenta post lunveno
jam velkas kronoj kaj kateno.
Lamento en tombo ombra rimarkindas pri la vortluda muziko en kontrasto kun la amaro de la perspektivo prezentata. Venas admono: "Ne veku!" La kialo sekvas. Kaj jen la finaj strofoj:
Ne pensu en suna bril' pri l' vintro!
Vin trovos ostaro staranta hante
por tenti vin per tim' impertinente."

— — — — — — — — — —

Lamento en tombo ombra pravas;
ve-kanta vekanto, ve!, vanon vartas
ardante en sankte artista tristo.

La nokto oktobra nigre migris...
tri griloj miltrile en fendoj plendis...
sunlumon al mondo lum-ondo donis...

2015-08-07

Baghy kondamnas la blankan homon / Baghy condemns the white man

Nu, mi ĵus sidis en la necesejo trafoliumante ekzempleron (pruntita de mia amiko de 55 jaroj Harry, ĉefredaktoro de la plej ampleksa jida-angla vortaro) de Ora Duopo, serĉante interesajn poemojn de Julio Baghy, kaj retrovis la jenan poemon kiun mi ne rememoris. Baghy en 1961 en revuo Hungara Vivo kondamnas la krimojn fare de la blanka homo kontraŭ nigruloj, evidente pensante pri la afrika liberiga movado. Hura, Baghy!

Sklavokanto [Slave song]

So I'm sitting on the toilet with my childhood friend Harry's copy of Ora Duopo, looking over Julio Baghy's Esperanto poems, and I find one I had totally forgotten: "Sklavokanto" (Slave song). Of course I was entirely familiar with this Hungarian poet's humanism, but it was interesting to read a poem written in 1961 condemning the white man's crimes against black people, apparently with the anticolonial movement in Africa in mind. Julio tears the white man a new one. You learn something old every day.

2015-08-05

Julio Baghy poemas pri Kálmán Kalocsay

















Mi ne kontrolis la tutan verkaron, sed mi lastatempe rimarkis du poemojn rekte aŭ alude de Baghy (supre, dekstre) pri Kalocsay (supre, maldekstre), dise en tempo.

Mi jam komentis pri #38: (Al unu el la poetofratoj) el  La vagabondo kantas (1933, 1937), kiu evidente estas rebato al Kálmán Kalocsay, neologismoj, kaj parnasismo.

Evidente post tempo Baghy repaciĝis pri Kalocsay, kiel en la jena omaĝo:

Letero al Kolomano Kalocsay, en Aŭtuna foliaro (Oosaka: Pirato, 1970).

La poemon verkis Baghy okaze de la 70-jariĝo de Kalocsay. Kalocsay ne bezonas domagi maljunecon; Baghy festas la imponajn atingojn de sia amiko. Ekzemple, jen la dua strofo:
Per ardo de poet' vi arton forĝis,
magie al la versoj rimojn sorĉis
kaj ravis per la lert' en pensoplekto,
instruis nin pri formoj de l' Perfekto
kaj kultivante la literaturon
vi sola kreis mem — literan turon,
en kies labirinto ĉiu niĉo
admiron vekas per la pompa riĉo
de cent poetoj, mil poemoj eble.
Ĉiujn vi plantis zorge artofebre
en ĉastan humon de beletro nova
por montri nian lingvon — esprimpova.
Baudelaire-volumo, Madách, Heine, Dante
per vi por Esperanto nun pledante
aperis sur la mondforum' aktivi,
ke nia poezio rajtas vivi
kaj servi al homaro, al la paco,
beligi kunan vivon sen minaco.
El la sesa (lasta) strofo:
Nur gravedtempon estas mi pli aĝa,
sed estis pli sangvina, tre sovaĝa;
serene vi pli saĝa kaj modera.
Mi — sentimenta; vi — la priafera.
Sed kiel ajn la vortoj tondris, akris,
la HOMON mem neniam ni masakris.
La karakteroj montris ja kontraston:
ĉe vi — trankvilon; ĉe mi — bruan haston.
Vi erudite profesore agis;
aktore laŭbezone mi imagis
roladi pastro, arlekeno, lordo
en rekvizitoj de l' teatra korbo.
Dum vi sekciis frazojn, sencojn sondis,
mi donkihote luktis, vagabondis,
ni ambaŭ tamen por "nia" AFERO
estis necesaj brikoj kaj mortero,
ĉar ambaŭ ni plenumis sanktan devon,
per propra sango nutris propran revon
Kaj plu ...

Kaino revizitata de Julio Baghy

Reskriboj de la geneza mitaro troveblas en Esperanto kiel en aliaj lingvoj. Mi jam raportis miajn bibliografiojn:

Ankaŭ Baghy traktis ĉi tiun temaron. Mi plurafiŝe recenzis la poem-dramon de Baghy Sonĝe sub Pomarbo (1958). Mi afiŝis ankaŭ pri la neinteresa (laŭ mi) poemo:

Filoj de Kaino de Julio Baghy, en Migranta Plumo (1929); ankaŭ #70: Filoj de Kaino kun la stigmo en La vagabondo kantas (1933, 1937).

Mi ĵus legis interesan novelon de Baghy:

Kain kaj Abel,” en Dancu Marionetoj!: Novelaro, 3a eld. (Budapest: Literatura Mondo, 1933 [1927]).

Malgraŭ kelkaj krudaĵoj, la perspektivo de Baghy ĉi tie estas notinda. Ĝi rememorigas min pri la sceno komence de la sciencfikcia filmo 2001 en kiu simio konstatas kiel mortigi alian simion per granda osto. Ni trovas en ĉi tiu rakonto homsimiojn kiuj reagas sen sinkonscio imite laŭ observataj bestoj, en ĉasado kaj konkurencado pri inoj, baraktado, kaj fine eltrovo de la kapablo murdi, sen antaŭvidi la sekvojn de la rezulto. Do, kiel en 2001, la nasko de homa intelekta kapablo kongruas kun la kapablo murdi. Do jen la unua Kaino mortigas la unuan Habelon (kaj gajnas la virinon).

Do, kvankam la ideo ne estas genia (kaj evidente reinventiĝis dum la pasinta jarcento), ĝi estas moderna: tradicia mito konvertita al evolucia skemo. Jen malhela vizio de la homaro, ĉi-okaze de afabla "Paĉjo" Baghy.

2015-08-04

Julio Baghy: La vagabondo kantas (1)

Mi plurfoje blogumis pri Julio (Gyula) Baghy. Mi lastfoje resumis mian reagon al la poezio de Baghy en mia afiŝo Ora Duopo, Memore.

Hazarde mi decidis tralegi la poemaron La vagabondo kantas (1933, 1937). (Ankaŭ ĉe retejo de Don Harlow. Ankaŭ: La vagabondo kantas faksimilo.) Jen enhavo de la volumo: Antaŭparolo (poemo) + 101 nombritaj poemoj + Sub kristnaska abio (poemo-teatraĵo) + Se arlekenon en aren' (epilogo).

La flua verstekniko kaj esprimivo de Baghy imponas, sed kiam oni legas kaj legas kaj legas plu senintermite, oni laŭgrade deziras enhavon kaj eble stilon pli kompleksajn. En konekso kun la konstanta romantikismo de la poemoj, oni emas taksi Baghy lerta simplulo.

#38: (Al unu el la poetofratoj) evidente estas rebato al Kálmán Kalocsay, neologismoj, kaj parnasismo. Baghy senintence montras sin filistro.

Tamen, el la romantikismaj ŝablonoj saltas kelkaj relative nekutimaj esprimoj. Ekzemple:

#24: Sanktulinon mi ne vidas

Jen la komenca strofo:

Sanktulinon mi ne vidas
en virina homo,
vane tion predikadas
papa Moŝt' en Romo.
Se nur sanktulinoj regus,
estus morta frapo,
ĉar ekzistus nek vi, nek mi,
nek en Rom' la papo.

#35: Patrino, vi blankhara naskintin'

Temas pri hipokriteco de festo de 'Tago de l' Patrinoj', kiam militmaŝino rabas patrino de ŝiaj filoj.

#41: Foje pri knabin' portreto

Jen la lasta strofo:

"Tiun ridon, tiun ĉarmon,
sorĉan ravon, koran varmon,
ĉi belecon de anĝelo
por mi kreis la ĉielo!"
Sed, ho ve! post tiu krio
lin el land' de l' fantazio
puŝis el ĉiel sur teron
kis', donita sur ― paperon.

#44: Collonga estas tera viv'

Ĉiuj mortos, do:

Ne grave! Ĉar al sama fin'
la sorto nin pelvipas;
la vivdonacojn el la sin'
senzorge mi disipas. 

#45: Nur migri, ĉiam migri, migri for

Laŭmemore, ĉi tiu estas bone konata poemo, resume de vivperspektivo.

#48: Por kio vivas la poeto?

Baghy konkludas:

Poetofratoj, kantobirdoj
en denso de la vivarbar',
ni himnu nur pri koraj virtoj,
pri pac' mirakla por homar'.
De venĝinspira sanga reto
rifuĝu ni kaj restu for!
Por kio vivas la poeto?
Por semi amon en la kor'.

Jen simplisma kaj eskapisma, sed konsidere la subpreman socian medion, kiu kulpigus lin?

#57: Noktomeze en nigra denso

Jen amara poemo pri mortigo de egaleco, frateco, libereco.

#59: Verda Stelo sur la brusto: La fifama "Estas mi esperantisto."

#65: Ludas la cigano

Jen komenco:

Ludas la cigano:
violono ploras.

#70: Filoj de Kaino kun la stigmo estas la sama poemo kiel Filoj de Kaino en Migranta Plumo, kun kelkaj tipografiaj ŝanĝoj.


Ĉe retejo Originala literaturo Esperanta (OLE) estas 2 recenzoj de la poemaro kaj citaĵo el recenzo de J. Major, Oomoto Internacia, junio 1933:
"Baghy estas denaska lirikisto; en liaj poemoj manifestiĝas lia varma koro, senartifika, spontanea, melankolia, pasia poezio en formo perfekta."
Jen favora recenzo de Georges Stroele el Esperanto, 1933.

La recenzo de W.B. Johnson en The British Esperantist, 1933, estas kritikema pri la poezia simpleco, eĉ ĝis "nura versfarado," kaj pri "troa reago kontraŭ Parnasa-Gvidlibrismo." Johnson tamen trovas la poemojn altkvalitaj siaspece kaj kelkajn pli ambiciaj. Mi konsentas la takson de Johnson.

Retligoj pri Baghy: 
    Miareteje:

Danuba Voĉo” de Julio Baghy
Hungara Antologio
Ora Duopo
Julio Baghy” de Sándor Szathmári
Sándor Szathmári pri / on Julio Baghy
K. R. C. Sturmer pri Julio Baghy

    Alireteje:

Julio Baghy / Baghy Gyula 1891-1967 (verkoj)
Julio Baghy: Originala Literaturo (Don Harlow)
Julio Baghy: Originala literaturo Esperanta (OLE)
Julio Baghy - Vikipedio
Albumo Julio Baghy de Sonbanko Esperanta
      (sonregistraĵoj: aliru per Firefox, dekstra-musklaku)
Al Kavaliroj de la Paco” de Julio Baghy (sonregistraĵo)
Julio Baghy - Wikipedia
Gyula Baghy (in English)