2010-12-07

Gentoj kaj Lingvo Internacia (1911) de L. L. Zamenhof

Jen la retligo por:

Papers on Inter-Racial Problems,Communicated to the First Universal Races Congress, Held at the University of London, July 26-29, 1911 edited by Gustav Spiller (1911)

. . . kiu enhavas la anglalingvan version de la kontribuo de Zamenhof al la Universala Kongreso pri Rasoj de 1911. Mi ne trovis la esperantan version interrete, do mi mem skanis kaj enretigis ĝin:

Gentoj kaj Lingvo Internacia (1911) de L. L. Zamenhof

Mi jam komentis pri ĉi tio anglalingve. Mi ne ripetos mian argumenton nun, sed, relegante la tekston, mi perceptas en la argumento de Zamenhof multe da ironio, eĉ se senintenca. Jen ŝlosila ĉerpaĵo:

Ĉu efektive pro kaŭzoj ekonomiaj ekzemple la milionoj da rusaj malriĉuloj malamas la milionojn da ĥinaj malriĉuloj dum, por defendi siajn rusajn premantojn kontraŭ fremduloj, ili tiel volonte verŝas sian sangon? Kompreneble ne, ĉar la rusa soldato, mortigante ĥinan soldaton, scias tre bone, ke tiu ĉi lasta neniam farus al li tiom da malbono, kiom lia samgenta “pugno”. Sekve ne kaŭzoj ekonomiaj kreas la intergentan malamon.
En la senmistifikigaj asertoj pri raso, klimato, ktp., Zamenhof celas senmaskigi pretekstojn de konflikto kaj antipatio, t.e. pruvi ties malraciecon. Sed eĉ malracia preteksto povus esti kaŭzo, aŭ, kiel implicas en la Zamenhofa argumento, simptomo de kaŭzo ne nomita. Fine, en la supre citita rezono, Zamenhof prezentas puzlon kiu restas en sia argumento enigmo. Zamenhof ne blagas, sed oni povus legi ĉi tiun aferon ĉi tiel.

Strange, Zamenhof konkludas, ke la fundamentaj kaŭzaj faktoroj estas lingvo kaj religio, ĉar temas liaopinie pri la fundamentaj psikaj aŭ fremdigaj ligiloj de homaj grupoj. Do ĉi tiuj du facetoj de socio/kulturo estas abstraktigitaj kiel fundamentaj sociaj motoroj. Sed estas strange en la kazo de lingvo, kio estas diferenciga faktoro same kiel iu ajn do povus esti fundamente neŭtrala same kiel Zamenhof argumentas pri fizika tipo, klimato, ktp. Kompreneble, religio neniam estas neŭtrala, sed oni devas ekkoni la historian, socipolitikan enradikiĝon de religiaj institucioj por kompreni la fonton de religiaj ideologioj kaj rilataj sociaj konfliktoj. Ĉiam Zamenhof pensas pri baroj al interkomunikado kaj interkompreniĝo, do li obsedas pri lingvo kaj religio, kvazaŭ tiel oni subfosus la aliajn pretekstojn de socia konflikto.

La kerno de la tuta Zamenhofa ideologio troviĝas jene:
La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos en la homaro nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion; ĉar tiam la tuta homaro en efektiveco prezentos nur unu genton. Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj k.t.p.; sed la plej terura el ĉiuj malpacoj, la malamo intergenta, tute malaperos.
La blindeco de ĉi tiu skemo estas mirinda, sed notu la logikan ordigon de sociaj konceptoj fare de Zamenhof.

Vere, kiam Zamenhof alvenis Usonon, li ne komprenis tute novan socimedion. Post du jardekoj, kiam filino Lidia enmigris Usonon, ŝi pensis sekvi esence la saman logikon, sed per Bahaismo anstataŭ homaranismo. Bahaismo iomete utilis en la usona kunteksto, sole pro ĝia interrasa inkluzivema politiko, sed kompreneble kaj Esperanto kaj Bahaismo estas ĥimeroj en usona medio.

No comments: