2010-06-14

Esperanto USA 2010 Kongreso (2): Humphrey Tonkin pri “Esperanto en la Nuna Mondo”

Humphrey Tonkin: “Esperanto en la Nuna Mondo”
58-a Landa Kongreso de Esperanto USA

La 30an de majo Humphrey Tonkin prelegis, komence en la angla, poste en Esperanto, pri perskeptivoj de la Esperanto-movado. La mondo je la fino de la 19a jarcento, kiam Esperanto aperis, estas kvalite malsama ol tio aktuala. La tradicia Esperanto-movado daŭris laŭ akceptitaj antaŭsupozoj eĉ post la Dua Mondmilito. Evidentas aktuale, tamen, ke ni ne bezonas komunan interlingvon; ni havas la anglan, kvankam ĝi respegulas neneŭtralecon kaj neegalecon. Kontraŭe, Esperanto ĝuas la plej malaltan estimon inter la lingvoj de la mondo. La socia demando nun ne konsistiĝas el komuna interkomprenado, sed estas afero de diskriminacio. La principoj de neŭtraleco kaj egaleco respondas al la bezonoj de socia identeco.

La Esperanto-movado en praktiko orientiĝas laŭ provizado de servoj al Esperantistoj mem. D-ro Tonkin mem komence inspiriĝis de la Esperanto-komunumo, nur poste konstatis la mondskalajn sociajn implicaĵojn de la movado. Li asertas, ke la konservado de la Esperanto-komunumo malaltiĝu prioritate, favore al engaĝiĝo kun la vasta mondo.

D-ro Tonkin konceptigas la epokan diferencon laŭ la konceptoj modernismo / postmodernismo. La moderna epoko, el kiu fontis Esperanto, reliefigis la trajtojn de formalaj, hierarkiaj rilatoj, sed la postmoderna epoko estas esence reteca, neformala. Oni ankoraŭ organizas la Esperanto-movadon modernisme en postmoderna mondo. La strukturo de tradiciaj asocioj kaj la provizado de varoj al efektivaj aŭ potencialaj Esperantistoj konstrastendas al la aktuala modo de sinorganizado (ekz. Facebook). Sed la Esperanto-movado iam estis avangarda: ekz., kiam UEA fondiĝis, okazis senpera aliĝo sen landaj asocioj. Esperanto mem estis reteca. Sed finfine Esperanto lamis post la evoluo de la cetera mondo. Ni nun troviĝas en epoko en kiu oni povas agi interrete, senpage, interagi individue, eĉ neniam persone renkonti unu la alian. En ĉi tiu epoko ni ne pensu plejparte pri memkonservo de organizoj kaj varbado de novaj membroj. D-ro Tonkin laŭ propraj vortoj pensas “puritanisme”: ni ne nur ĝuu Esperanton; ni okupiĝu por pli justa mondo.

Sekvis demandoj kaj komentoj de aŭskultintoj. Estas rimarkinda generacia diferenco pri alkultimiĝo la la reta mondo. Alia problemo estas ke Usonanoj nek konas nek prikompatas lingvan diskriminacion, ankaŭ en ĝenerala etoso de “laceco pri egaleco.” Mi esprimis skeptikegemon pri la intereso de usonaj Esperantistoj pri lingva diskriminacio enlanda, kaj historie la limoj de la naci-ŝtato estas problemo el kiu rezultis diversaj lingvopolitikoj en la Esperanto-movado: la Zamenhofa, la “neŭtral”-movada (internaciisma), kaj la sennaciisma kaj la etnisma kiel kontraŭaj ekstremoj. (Flanke: neniu menciis Raŭmismon kiel alternativan perspektivon, kiu ja kontraŭdiras tion de la tradicia movado kaj kiu rezignas la movadan finvenkismon.) Responde, D-ro Tonkin asertis, ke temas pri afero de konscienco senkoncerne pri landlimoj. Estas afero de diverseco de identeco kontraŭ tutmondiga homogenigo. Min tute ne kontentigis lia respondo pri la rilato inter Esperanto kaj ĉiaspeca lingva diskriminacio, kaj restas bezonata konkretigo de rekonceptigota rilato inter aktuala reteco kaj tradiciaj organizoj. Jen elirpunktoj por plua diskutado.

2 comments:

Gary said...

Verŝajne oni ne bezonas la nociojn "modernismo" kaj "postmodernismo" por klarigi la subiron de la malnova asocia organizmodelo. Du aliaj aferoj ŝanĝiĝis kaj faris tiun modelon anakronisma: unue, la socireforma "Esperanto-movado" iĝis (plejparte) "komunumo" sen socireforma aspiro komuna al ĉiuj, kaj due, la interreto ebligis al esperantistoj facile trovi unu la alian kaj interagi sen asocioj.

Humphrey Tonkin ŝajne staras per unu piedo en la finvenkisma movado kaj per la alia en la postfinvenkisma komunumo. Alie malfacile klarigeblas lia zorgo pri "diverseco de identeco" kontraŭ "homogenigo" - tipa zorgo de la jam finiĝanta epoko, en kiu la mirakloteorio pri Esperanto kiel savonto de kultura diverseco ŝajnis esti la lasta esperiga ideo por konservi la finvenkisman perspektivon. Sed la vera valoro de Esperanto por la memklerigo aŭ simple por la propra ĝuo fontas el ĝia kosmopolita eco. Tiaj etnismaj skorioj malhelpas rekoni tion kaj malhelpas al Esperanto-parolantoj engaĝiĝi kun la "ekstera mondo" laŭ iel ajn sencohava maniero.

Ralph Dumain said...

Ĝuste!