2018-01-23

Miĥalski & Majakovskij

Eŭgeno Miĥalski
Eŭgeno Miĥalski
Jen nove ĉe mia retejo:
Elstaras je Miĥalski lirikeco, erotiko, kaj eksperimenta plivastigo de la lingvaj eblaĵoj de Esperanto. La unue menciita poemo (Amaj melodioj: III, kiun mi deklamis sonregistre okaze de la 121-a datreveno de Miĥalski) estas lirika kaj erotika, kun kelkaj interesaj kunmetitaĵoj kaj gramatikaĵoj--'disburĝonis kaŝtanaj', 'kreiv-geedziga'.

Kiel evidentas en la poemaro Prologo (1929), Miĥalski sopiris al nova mondo, tiel profetante pri la 'os', kaj li ankaŭ estis pioniro de poezia stilo en Esperanto. Do, du-kiale, ne surprizas ke Eŭgeno Miĥalski entuziasmus pri la avangarda sovetrusa poeto Vladimir Majakovskij.

La centrigo de politika potenco de Stalin fine de la 1920aj jaroj efikis ankaŭ fini la viveblecon de la arta avangardo. Majakovskij mortpafis sin je la 14-a de aprilo 1930. Miĥalski verkis la omaĝan poemon la 26-an de junio 1930. Miĥalski fariĝus viktimo de la Stalina teroro; li estis mortpafita la 15-an de oktobro 1937.

Ĉi-poeme oni trovas laŭdadon de la novo kontraŭ kaduka kaj filistra sociordo, en kombino kun la pionira lingvaĵo de Miĥalski. Ĉi tiu poemo finfine aperis kaj estas la lasta poemo en Plena Poemaro 1917-1937, antologio de Miĥalski redaktita de William Auld kun enkonduko de Krys Ungar (Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1994; p. 175-176).

Do jen funebro fare de Miĥalski pri Majakovskij. Kaj ni, la posteuloj, funebras pri Miĥalski.

1 comment:

Anonymous said...

Saluton! Dank' al vi mi malkovris alian intrigan poeton de la malnova skolo, kaj scivole legis kelkajn el liaj poemoj. Mi aparte sxatas poemojn en rimoj. Tial ofte mi legas vian blogon sercxe al tiaj de mi ankoraux nekonataj axutoroj. Dankon kaj gxis.