Julio Baghy: poemoj de socia protesto
Antaŭ eble 40 jaroj mi havigis de Julius Balbin lian eseon The Secret Malady of
Esperanto Poetry [La sekreta malsano de la esperanta poezio, 1973], en kiu li akuzas nia poezian tradicion pri eskapismo el seriozaj epokaj problemoj al senpolitika romantikismo. Nu, tiutempe mi pensis ke ĝi estas limigata laŭ formo kaj enhavo, super ĉio per supraĵeco se ne senpolitikeco. Kvankam Balbin prave kritikis malavangardajn tendencojn, li tamen tro simpligis la historion.
(Rimarku, ke Russ Williams tradukis la eseon de Balbin Esperanten, kaj
mi tradukis mian propran postnoton, kaj la tuto kaj rilataj eseoj aperis en Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro).)
“Ho, Prospero” de Julio Baghy
‘Ribela Demando’, ‘Ĉiutaga Ĝemo’, ‘Krozado’ de Julio Baghy
Ĉi tiuj ne estas eskapecaj poemoj; ilin konsistigas akraj kritikoj de hipokrita patriotismo, naciismo, militismo, ekspluatado, mizero, kaj malespero pro sociaj kondiĉoj. La plej akre efika el ĉi tiuj estas la jena, kiun Baghy povus verki hieraŭ rilate al Usono nuna:
RIBELA DEMANDO
Mi batalis, sangis en la unua vico
kaj vivforgese sturmis por la glora venk’;
nun, kriplul’ senhejma, tremas mi pro l’ polico
kaj maĉas sekan panon sur la strata benk’.
kaj vivforgese sturmis por la glora venk’;
nun, kriplul’ senhejma, tremas mi pro l’ polico
kaj maĉas sekan panon sur la strata benk’.
»Cion por patruj’!« — postulis la reĝordono
kaj tuj mi donis ĉion sen demanda vort’ ...
Kion donis vi, fiera sinjor’ de l’ domo
ĵus forpelinta min de via hejma pord’?
kaj tuj mi donis ĉion sen demanda vort’ ...
Kion donis vi, fiera sinjor’ de l’ domo
ĵus forpelinta min de via hejma pord’?
No comments:
Post a Comment