2015-09-14

Frigyes Karinthy en Esperanto (8): Sándor Szathmári tradukas

Mi jam enretigis la tradukon de “La Poeto” de Frigyes Karinthy fare de Sándor Szathmári en Belarto, n-ro 2, aŭtuno 1961, p. 33-34. La sama traduko aperis (sen ilustraĵo) en La Nica Literatura Revuo, n-ro 6/1, p. 21-2.

Mi ĵus enretigis la alian tradukon el Karinthy kiun faris Szathmári:

La Cirko”; de Frederiko Karinthy, Hungara Vivo, n-ro 2, 1968, p. 16-8.

Unue mi konfuziĝis ĉe la sonĝsceno, ankaŭ kun kelkaj sensencaj vortoj. La rakonto estas simbola; la kernaj metaforoj estas la cirko kaj la violono, fronte al la publiko. La rakontanto volas ludi la violonon, sed la propono estas rifuzata. Spertante timigajn scenojn, li informiĝas, ke li sukcesos nur kiel akrobato. Li per multa penado mastras la tutan cirkon. Por la publiko li devas ludi kompleksan, malfacilan, ŝajne danĝeran ekzercon. Finfine, li eltiras sian violonon.
Per tremantaj manoj mi surmetis la arĉon . . . Nun, per unu piedo palpadante, mi malprenis la maston,— mi kliniĝis antaŭen . . . kelkminute mi ekvilibris . . . kaj eluzante la silenton de la teruro, kiu sube malfermis la buŝojn kaj premtordis la korojn, . . . lante, tremante, mi ekludis la melodion, kiun mi delonge aŭdis foje sonori kaj plorsingulti en mia koro . . .
Fine, ni vidas la genion de Karinthy. Szathmári aldonas postnoton kiu rivelas ion pri Karinthy kaj pri si mem. Szathmári rememorigas al ni, ke Karinthy estis amiko de Esperanto kaj prezidento de la landa organizo. Kiel verkisto li gajnis reputacion de "ridanta filozofo." Szathmári diras:
La vasta publiko ekvidis en liaj satiroj nur supraĵajn ŝercojn, facilajn humuraĵojn, sed ne la filozofian kernon. Oni devas plenumi la deziron de la vasta publiko: prezenti cirkajn spektaklojn, trivialajn ŝercojn kaj en tiuj ĵonglaĵoj enŝteli la veran, valoran filozofian enhavon.
Szathmári plej ŝatas ĉi tiun novelon el la verkaro de Karinthy kaj konstatas ke li mem spertas la saman sorton...
miaj recenzistoj konstatis, ke Maŝinmondo estas scienca fikcio kaj diskutis, ĉu maŝinoj entute povos havi memstaran pensadon, aŭ ne. Ili konstatis, ke Vincenzo estas historia rakonto. Ili vidis nur la cirkan spektaklon sed— escepte kelkajn adeptojn, kiel W. Auld, M. Boulton, ktp.— neniu havis orelojn por la melodio de la kaŝiĝanta filozofia kerno.
Ŝajnas ke Szathmári plendas ne pri legantoj de liaj verkoj hungarlingve sed pri esperantistoj. Kiuj estas la "ktp."?

No comments: