2014-09-17

Jules Verne & Esperanto (4): Esplorvojaĝo

Jules Verne, "Esplorvojaĝo," traduko de Voyage d'étude fare de István Ertl, Franca Esperantisto, n-ro 452, aprilo 1994, p. 3-36, & p. 2, 38-40 pri Jules Verne & Esperanto.

Pluaj informoj troveblas en antaŭaj afiŝoj. Ĉi-okaze mi diskutas la tradukon mem. La nefinverkita romano konsistas el 5 ĉapitroj; la 5-a estas nur fragmento. Esperanto rolas jam komence de la romano. Afiŝo ĉe Libreville ("ĉefurbo" de franca Kongo) pri pasaĝerŝipo aperas.
"La tekston de la afiŝo ĉiuj komprenis pro tio ke ĝi estis en Esperanto, la internacia lingvo tiutempe pli kaj pli disvastiĝanta inter la popoloj de Centra Afriko." [p. 3]
La kapitano prezentas kvin eminentulojn; la lasta nomita estas S-ro Nicolas Vanof, delegito de la Internacia Esperantista Societo [4].

Iom poste okazas festeno. Indiĝenaj ĉefoj aldonis sn al interparolado "kiam ĝi flugis en la lingvo Esperanta" [8].

Ĉapitro 2a donas historian fonon de la Franca Kongo, ekz. menciante esplorojn fare de eŭropanoj.

En ĉapitro 3a ni trovas priskribojn de la ĉefaj ĉi-rakontaj esploristoj. Do aperas longa pritrakto--fakte duono de la  ĉapitro-- de Esperanto, la movado, kaj Nicolas Vanof, "membro de Touring Club kaj delegito de la Esperantista Kongreso". Troveblas favora komparo de Esperanto kontraŭ Volapük. Konstateblas, ke Esperanto floras en ĉiuj landoj; Francio plej kontribuas al la sukceso. Do Vanof partoprenas por determini la progeson de Esperanto en kolonio Franca Kongo, inspirite de gazeto "Belga Sonivolo" (en realo Belga Sonorilo). Li konvinke propagandas al la kunvojaĝantoj la eventualan neceson lerni Esperanton. [p. 22-26; vidu ankaŭ piednotojn 28-36 ĉe p. 36.]

 Ĉapitro 4a temas pri lastaj preparoj por la esplorvojaĝo. Okazas debato pri rajtigo de voĉdonrajto de la indiĝenoj en Parlamento. En tiu debato oni konsideras la supozatan nivelon de civilizacio en Kongo kompare al tio de aliaj francaj kolonioj. Iu timas eventualan partoprenon de kanibaloj en Parlamento. [29-31]  Vanof funkcias kiel interpretisto inter la francoj kaj afrika ĉefo, ĉar la sola komuna lingvo estas Esperanto inter li kaj la ĉefo. [31] Vanof partoprenas la lastan kunvenon antaŭ ol foriro [33].

Oni komencas la esplorvojaĝon en la nefinverkita ĉapitro 5a, kie la rakonto haltas.

Sekvas notoj. La kuna eseeto interalie mencias la instigan influon de La Belga Sonorilo al Verne.

Do jen resumo de la rakonto rilate al Esperanto. Vi devos se eble legi la rakonton mem por aliaj detaloj, aŭ instigi reeldonon de la traduko en akirebla eldonaĵo, ekz. ĉe Mondial / Beletra Almanako.

2 comments:

pistike65 said...

Dankon pro la pritrakto de mia traduko!
Atentu ke Vi plurloke miskopiis:
"La tekston de la afiŝo ĉiuj kompren*i*s pro *tio* ke ĝi estis en Esperanto, la internacia lingvo tiutempe pli kaj pli disvastiĝ*a*nta inter la popoloj de Centra Afriko." [p. 3]

amike
Istvan Ertl

Ralph Dumain said...

Korektite. Do via redakcio ne haltas borde de BELETRA ALMANAKO.