2014-08-23

William Auld: "Humoroj" (1)

William Auld, Humoroj. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1969.

Mi komencu per referenco al eseo de Julius Balbin:

The Secret Malady of Esperanto Poetry [La sekreta malsano de la esperanta poezio] (1973) by Dr. Julius Balbin

Jen mi informas pri la tradukoj de ĉi tiu eseo kaj mia postnoto en Esperanton.

Julius Balbin, mi, & aliaj en Beletra Almanako

Balbin plendas pri la eskapisma neglekto de realaj sociaj problemoj en la originala Esperanta poezio. Li citas el la unua poemo en Humoroj: "La poeto volas verki subjektive". Kvankam Balbin laŭdas Auld-on kiel originalan poeton, Balbin kritikas Auld-on pro ties supozata kontribuo al la menciita eskapismo.

Nu, kvankam tiu tendenco ja ekzistas en Esperantujo, kaj ofte la esperantista medio montras etoson de intenca naivo, la aserto de Balbin pri Esperanta poezio, se ne mencii Esperantan beletron entute, ne estas universale vera. Oni povus ankaŭ esplori, ĉu la supozata eskapismo estas en iuj kazoj fakte eskapo el reala subpremiteco.

Sed Auld senpolitika? Liaj fruaj poemoj plenas da politikeco. En Unufingraj Melodioj enestas unu specife politika poemo; cetere troveblas kritikoj de religio kaj puritanismo, kaj abstraktaj kritikoj de la homo. Ja, poemoj en Humoroj estas plejparte pli personaj, kaj multaj esprimas elreviĝo, seniluziiĝo, paneo de esperoj kaj entuziasmo, eble "mezaĝa krizo". Sed, kiel mi argumentis en mia postnoto al Balbin, eĉ "La poeto volas verki subjektive" havas paradokse politikan dimension: Auld forĵetas priokupon pri la ĉiutagaj raportoj de supozeble gravaj okazaĵoj en la burĝa socio.

Troveblas en Humoroj kelkaj poemoj kun evidente politika enhavo: "La prizono", "Mankas Krotaloj", kaj eĉ la supozebla naturpoemo "Malorientiĝo" ("burĝa komedio"). Oni povus taksi socikomentaj poemojn "Lerneja incendio", "Geedzoj", "Natura ĉirkaŭaĵo", "Mi volis doni al vi kelke da violoj", "La turbo", "Incitnudiĝo".

El 71 poemoj, la jenaj troveblas iuforme Interrete:

La Gardantoj
     La gardantoj (el disko William Auld legas poezion)
"Velkoj," Orkestro kaj Koruso de la Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio en Bjalistoko; kun angla traduko de D. B. Gregor
     Verkoj de William Auld en korusa versio: Velkoj; Ebrio; Vi estas maro; Geedzoj; Memoro
     Novembra spleno - Velkoj
     William Auld (poemoj) . . . Velkoj
Neĝo: Snow: Nive (Interlingua)
La rivero 
Mankas Krotaloj
Noktomeze - Muziko de Vitor Mendes, teksto de William Auld
Bonan Matenon, Majstro
Incitnudiĝo
     Incitnudiĝo (el disko William Auld legas poezion)
Soneto 
Maristaj Kantoj: kelkaj versoj troveblas en La Velŝipo Magdalena, teksto de William Auld, muziko de Nanne Kalma, ludas Kajto
Rimletero (pri John I. Francis)

No comments: