2014-08-23

William Auld: "En Barko Senpilota" (3): personaj rememoroj

Nelonge post ke mi kompetentis legi Esperantan literaturon mi komencis legi la poemojn de William Auld. Mi aĝis malpli ol 20 jaroj. Tiam la ekzistencialecaj poemoj kiajn oni trovus ĉe La Infana Raso kaj Humoroj plaĉis al mia sensibilo.

En 1975 mi bonŝancis studi kurson ĉe universitateto en Barrie, Ontario, Kanado kiun instruis William Auld.

Interalie, li uzis sian epopeon La infana raso. Laŭmemore, li detenis sin kaj ne deklamis la ĉapitron pri koito. Eble li ne volis tenti nin per la alvoko "Malfermu al peniso mia". Mi kredas, tamen, ke eble laŭtlego embarasus lin. Mi nebule memoras, ke kvankam li oponis kontraŭ puritanismo, ne plaĉis al la aktuala efektiviĝo de seksa liberiĝo; mi supozas ĉar Auld perceptis ĝin tro senpersoneca.

Nu, eble al Auld mankis sufiĉa tempo ripozi inter lecionoj, ĉar kiel entuziasmulo mi ofte ĝenis lin per demandoj. Sed evidente li ĝuis la kunecon de esperantistoj. Barrie estas nur urbeto ĉe lago. (Ni unufoje naĝis tie.) Ĉiutage ni vespermanĝis ĉe restoracio, kaj Auld insistis pagi por la tuta grupo. Jen foto:


Iufoje ludis iu muzikisto el Aŭstralio; Auld elkriis ion post iu kanto. Aliokaze studentino ludis la pianon. Auld enketis: "Ĉu vi povas ludi bluson?"

Unufoje, la prezidanto de la universitato invitis lin al sia hejmo vespere. Auld trovis pravigon eskapi el tiu invito. Li diris al ni: "Tiu medio estas tro burĝa; mi estas vagabondo!"

Do vi konstatas, kia amikeca kaj sindona homo Auld estis.

Kompreneble, el generacio hipia, mia spertaro kaj perspektivo diferencus de tiu de Auld, despli de la maljuneca etoso de la nordamerika (usona kaj kanada) esperantistaro. Ĝenerale, aliaj prioritatoj dum la 1970aj jaroj delogis min de pluraj favorataj verkistoj (kaj muzikistoj) de miaj fruaj jaroj, plejparte en la krokodila mondo sed kompreneble ankaŭ en Esperantujo. Al pluraj interesoj (mi referencas la krokodilajn) mi revenis en la 1990aj jaroj kun nova perspektivo. Kun historia konscio mi lernis apreci la atingojn de antauŭloj pli bone. Sed jen ĝeneraligo. Mi revenu al Auld.

Fine de 1986, la Esperanto-movado en Vaŝingtono reviviĝis, kaj mi fariĝis estrarano. Mia propra engaĝo je Esperanto intensiĝis. Tiam mi kontaktis Auld. Jen priskribo:

William Auld, William Blake, & Mi

Kaj jen letero de Auld responde al la mia:

William Auld: Letero al R. Dumain, 1987.01.26 (bildo de la originala)

Mi devas trovi sekvajn leterojn. Auld aprobis mian fondon de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO) kaj donis permeson republikigi laŭ mia peto du poemojn. Li ankaŭ esprimis naŭziĝon pri la aktuala reakcia politiko reganta (en Usono kaj Britio).

Kaj Auld sendis al mi, kun la jena enskribo, ekzempleron de En Barko Senpilota:




No comments: