2012-04-27

Sándor Szathmári: sonregistraĵoj

Ĉu vi komprenas la hungaran? Mi ne, sed mi ja ĝuis ĉi tiun romanon en Esperanto antaŭ pli ol kvar jardekoj.



Kaj jen sondramigo de la novelo "Budapeŝta Ekzameno":



Se haveblas aliaj ĉi-koncernaj videoj kaj sonregistraĵoj, bonvolu informi.

2012-04-24

John I. Francis: Vitralo

Lastatempe mi blogas plu pri unu kunfondinto de la Skota Skolo, John I. Francis, kiu mortis pasintmonate. Nu, ĉar influis al mi plej forte lian novelkolekton Vitralo, finfine mi redonu la enhavtabelon. 

Francis, John I. Vitralo [Stained Glass Window]. La Laguna: J. Regulo [Stafeto], 1960. (Beletraj Kajeroj; 4) 135 p.

ENHAVO

Antaŭ la novelaro de John Francis de Ferenc Szilágyi   9

La klera despoto      15
La tuŝo de Morto     27
La bela reĝino              40
La vidvino Pirsen        54
Okazos je la deka        63
La batalo ĉe Go            66
La tento de Kul            76
La hidro de Hodrum   89
Ĝermoj en rikolto     102
Kiel kaj kial Jurgis turniris por damo Liza                  112

Glosoj                       133
Notoj                         134
Enhavo                     135


Notu denove mian tradukon de "La Tento de Kul":

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict

Ĉi-bloge vi trovos pluajn informojn kaj retligojn pri ĉi tiuj noveloj kaj la verkaro de Francis.  Oni kaj mi agnoskas "Ĝermoj en rikolto" klasikaĵo. Mia favorata novelo estas (de mi tradukita anglen) "La Tento de Kul." El la senpere satiraj noveloj, mia preferata estas "La Klera Despoto."

If it's not Scottish Esperanto poetry . . .

. . . . it's crrrrrrrrap! -- Borrowing a joke from Saturday Night Live.

Actually, the late William Auld (a Scot who was Esperanto's leading living poet until recently,) told me, in 1975, long before Mike Myers' Scottish comedy routines, a phrase he coined:

"Oni vivas aŭ skote, aŭ kote." It rhymes in the original. Translation: "One lives either like a Scot or like mud."  Auld was a great guy, though, and not a chauvinist.

The individual pages of The Capital Scot have disappeared from the live Internet. You can find them via the Wayback Machine of archive.org, but I have rescued the two articles concerning Scottish Esperanto writers:

The Scottish School (Skota Skolo) of Esperanto Writers by Geoffrey Sutton

The Scottish School (Skota Skolo) of Esperanto Writers - John Sharp Dinwoodie by Geoffrey Sutton

Individual articles for the other three poets were never published along with these two articles. Dinwoodie was a pastor and a religious poet and thus the least interesting to me, but you can learn about him in the second article, and get an overview of the Scottish School in the first.

The Scottish School debuted in 1952 with the volume Kvaropo (Quartet).  The four poets were William Auld (1924-2006), John Dinwoodie (1904-1980), John Francis (1924-2012) and Reto Rossetti (1909-1994). Francis died just last month.

From my web pages above you can link to other sources on my web site and elsewhere (including this blog) on the Scottish School and Auld and Francis in particular. See also Reto Rossetti's translation on this blog: La Iamo Longe For (Auld Lang Syne in Esperanto).




2012-04-14

John Francis mortis

Laŭ anonco de Esperanto-Socio de Skotlando, mortis la 20an de marto John Islay Francis, la lasta vivinta kvaropano de la Skota Skolo.:

Death Of John Francis/Morto de John Francis

Laŭ afiŝo ĉe Ipernity, Francis mortis kelkajn tagojn antaŭ ricevo de sia ĵus aperinta lasta romano Kronprincedzino.

Mi de ĉirkaŭ kvar jardekoj ŝatis liajn novelarton kaj interesan starpunkton. Mi jam blogis kelkfoje pri Francis; ĉi-foje mi mencios nur kelkajn punktojn. Mi angligis lian novelon "La Tento de Kul":

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict

Ĉi tiu estas mia favorata novelo. Krom la novelaro Vitralo, mi legis, kune kun la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, la romanon Misio sen Alveno. Mi posedas sed bedaŭrinde ne legis lian grandegan romanon La Granda Kaldrono. Kaj mi konfesas honte ke mi ne familiaras pri lia poezio.

Mi instigos nian lokan literaturan rondon denove ekzameni Francis. Mi esperas nekrologi plu. Sed nun, jen intervjuo aperinta en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003:

Intervjuo: John Francis



2012-04-07

Emanuel “Manny” Fried (1913-2011): Heroo de la Laborista Klaso

 En 2011 en revuo Sennaciulo aperis du miaj omaĝoj al mia ĵus mortinta konato Manny Fried, bone konata en mia hejmurbo Buffalo sed ne tutlande ekster rondetoj pri maldekstraj artverkoj. Mi blogis nekrologe, poste ricevis inviton publikigi en Sennaciulo.

Jen mia unua nekrologo:

Laboristoj kiuj luktis: Laboristoj mortis: Nekrologo pri Manny Fried, Sennaciulo, marto-aprilo 2011, n-ro 3 - 4 (1269 - 1270), p. 25.

Jen mia dua, pli ampleksa omaĝo al Manny:

Emanuel “Manny” Fried (1913-2011): Heroo de la Laborista Klaso, Sennaciulo, julio-aŭgusto 2011, n-ro 7 - 8 (1273 - 1274), p. 21-22.

Sampaĝe aperas letero de Michel Marko en la sama numero (p. 13) reage interalie al mia unua artikolo.


2012-04-04

Galileo & Aristotelo

Inter la simplaj movoj Aristotelo serĉis, ĉu estas iu perfekta movo, kaj li konkludis, ke nur la ronda movo estas perfekta; la rekta linio, li diris, ne estas perfekta pro du motivoj -  unua: infinita rekto ne estas perfekta, ĉar infiniteco ne kongruas kun perfekteco (Pitagoria influo); dua: finita rekto ne estas perfekta, ĉar ĝi ĉiam povas ricevi aldonon. Nu, la rondo havas la du karakterizojn de l'finiteco kaj ĝi ne povas ricevi pligrandigan aldonon; ĝi kompletigas sin mem.
FONTO: Caraça, Bento de Jesus; De Freitas, Manuel [trad.]. Galileo Galilei: Scienca kaj Morala Valoroj de Lia Verko (Porto: Portugala Eld. Rondo, 1948), p. 30.

Mi transskribis la supran paragrafon ĉ. aprilo 1972. Mi ĵus trovis iom flaviĝintan folion en mia antikva notlibro D5 (Unclassified Notes). Mi aldonis antaŭ la citaĵo: "pluaj Aristotelaj perloj". Mi ne scias, ĉu mi intencis sarkasmon, aŭ kial mi transskribis la citaĵon. Ĉu eble frapis min la absurdeco de tia metafizika rezonado?

Mi skribis unu pluan noton: "p. 36 [kaj sekvaj]: sterkiĝo de la sciencoj." Mi ankaŭ ne memoras, post 40 jaroj, kial mi notis ĉi tion. Ĉu eble pro la vorto "sterkiĝo"?  Do, jen trivialaĵo el mia 18a jaro.

Recenzoj de Joseph Skibell

Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro)

Aldone al intervjuo kun Joseph Skibell, enestas en ĉi tiu numero du recenzoj de A Curable Romantic [Kuracebla Romantikulo], fare de:

Anna Löwenstein (137-141);

Esther Schor, el la angla tradukis Brian Moon (141-146).

Mi jam blogis pri la originala anglalingva recenzo de Schor, kiu aperis en:

The Crooked Heart by Esther Schor; review of A Curable Romantic by Joseph Skibell; The New Republic online review, September 10, 2010.

Löwenstein taksas la ĉefrolulon Jakob Sammelsohn "epopea senspinulo"kaj la romanon "tre juda libro." Skibell montras D-ron Zamenhof el ne-ŝablona perspektivo. Skibell tro detaligas pri la aferoj de la Esperanto-movado, kiel eble ne taŭgas por neesperantista legontaro. Sekvas kelkaj aliaj kritikoj.

Schor diras:
Temas pri energi-riĉa, senbrida enscenigo, same vaste kiel la apetitoj de ĝia protagonisto - la postmoderna juda romano kiel kunkirlaĵo de ĝenroj: jida folklora rakonto, edukado de la sentoj, freŭda kazostudo, erotika konfesaĵo, utopia parabolo, ĉio envolvita en "alternativa historio" pri emancipiĝo de la judoj, kiun hantas la figuro de Dreyfus kaj ebriigas la sorĉaj plezuroj de la lingvo Esperanto.
Sekvas detala resumo kaj pritrakto. Apud la fino ŝi diras:
Lukács fame aljuĝis al Walter Scott la meriton inventi la modernan historian romanon. La geniaĵo de Scott estis, ke li lokis ajnulon meze en la historio kaj uzis lin (aŭ ŝin) por refrakti la potencojn de reĝoj kaj reĝinoj, tiranoj kaj popolamasoj. Sed en la eksterordinara romano de Joseph Skibell, eĉ la ŝajna ajnulo ne estas apudstaranto en la historio.
Do jen kelkaj tentaĵoj al legado de ĉi tiuj recenzoj.